Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dharmo-pado, La
Titolo Dharmo-pado, La
 
KategorioReligio, Filozofio
Prezo 18.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroStockholm, 2002 
EldonintoEldona Societo Esperanto 
KlarigojLa plej ofte tradukita parto de Tripitako en nova Esperanta versio.
Tradukisto, lingvoG. Gällmo / El la palia
ISBN/ISSN918528825X 
Formato 110 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Bind. Serio Oriento-Okcidento nr-o 36 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Pado al kompreno de Jorge Camacho
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Leif Nordenstorm

Klasikaĵo

Fonto: La Espero
Aldonita de Leif Nordenstorm (2005-06-02)

La Dharmo-pado. El la palia originalo tradukis Gunnar Gällmo. Serio Oriento-Okcidento 36. Eldona Societo Esperanto 2002. 110 paĝoj.

La Dharmo-pado estas budhana klasikaĵo, parto de la budhana kolektaĵo de sanktaj skriboj, nomata Tripitako (laŭlitere ’tri korboj’). La tuto estas pli ol dek fojojn pli granda ol la biblio. La Dharmo-pado do estas nur malgranda parto de Tripitako, sed eble la plej ofte tradukata, ĉar ĝi estas sufiĉe facile komprenebla por nebudhanoj. Iel ĝi estas komparebla al la biblia libro ”La sentencoj de Salomono”, konsistanta el sentencoj pri ĝenerala homa saĝeco. La samaj sentencoj aperas ankaŭ en hinduismaj kaj ĝainismaj skribaĵoj. Al la generalaj sentencoj aldoniĝas specife budhismaj sentencoj. Por budhismaj monaĥoj estas grave perkeri La Dharmo-padon.
La libro konsistas el 26 ĉapitroj kun 423 sentencoj. Ni legu kelkajn ekzemplojn:
”iradas stultaj frenezuloj
kiel malamikoj de si mem,
farante malbonajn agojn,
kiuj amarajn fruktojn kreas.” (66)
”Pli bone ol vivi cent jarojn
sensaĝece, neregate,
estas unutaga vivo
saga, medita.” (111)
”Sin mem unue
oni ĝuste starigu,
poste aliajn konsilu.
Ne fiagu sagulo.” (158)
Tiuj ĉi ekzemploj montras ke la Dharmo-pado estas leginda ne nur por budhanoj, sed por ĉiuj, kiuj interesigas pri homa sago kaj pri homaj spertoj. Budhano, aŭ tiu, kiu interesiĝas pri tiu religio, povas legi la saman libron kiel religian dokumenton.
Kvankam mi ne povas kompari kun la palia originalo, mi povas diri ke la traduko estas flua kaj ĝuebla. La tradukinto Gunnar Gällmo faris bonan laboron, kvankam li mem komentas: ”Do, oni devas iam denove provi pli bone traduki gin, sen esperi pri fina venko.”

Leif Nordenstorm

 

Opinioj pri Dharmo-pado, La

Leif Nordenstorm (2005-06-02):
La Dharmo-pado estas budhana klasikaĵo, parto de la budhana kolektaĵo de sanktaj skriboj, nomata Tripitako (laŭlitere ’tri korboj’). La tuto estas pli ol dek fojojn pli granda ol la biblio. La Dharmo-pado do estas nur malgranda parto de Tripitako


Via opinio pri Dharmo-pado, La