Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Civilizacio
Titolo Civilizacio
 
Aŭtoro Strika tango 
KategorioKD-oj
Prezo 18.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDonneville, 2004 
EldonintoVinilkosmo 
Klarigoj13 danceblaj pecoj + 3 pecoj de la grupo "La Desertoj dezertaj".
Karakterizoj Kun tekstobroŝuro. 46 min 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Muzika orakolo bonaera

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Esperanto-klubo ie en Eŭropo, lundon posttagmeze. Ulo dudekkelkjara parolas kun simil-aĝa junulino:
— Ĉu vi konas ĉi kodoon*?
— Lasu min vidi...: “Strika Tango”?
— Tio estas la nomo de la bando. La albumo titoliĝas “Civilizacio”.
— Neniun el la du mi konas precize.
— Temas ambaŭkaze pri Alejandro Cosavella, argentinano, de kies pli frua bando “La Porkoj” eldoniĝis la kodoo “Ŝako”.
— Jes ja, tiun mi tre ŝatis, pleje rokmuzikan...
— Nun enestas tre variaj stiloj, de regeo, bosanovo kaj ĵazfunko ĝis lantaj, meditigaj baladoj kaj tangecaj ritmoj argentinaj. Cetere, la diskon oni produktis en Bonaero per nemultaj financaj rimedoj, kaj poste oni plibonigis kaj plibeligis ĝin teknike ĉe Vinilkosmo.
— Ĉu li bone kantas?
— Jes, tre bone, iom freneze (en la pozitiva senco). Ja li estas profesia muzikisto. Vi devintus aŭdi kaj vidi lin dum la kefo**... Espereble oni invitos lin al renkontiĝo ĉi-somere.
— Kaj enhave?
— Tre interesa. Nu, ne ĉiuj kantoj same plaĉas, evidente, sed vi trovos denuncan revoluciemon, laŭdon de ĝuado kaj plezuroj, omaĝon al aliaj druidoj kaj poetoj, taan*** percepton de la vivo...
— Kaj pri Esperanto mem?
— Eĉ tio haveblas por la sama prezo: nekabeiga dozo da esperantismo kaj homaranismo, en du eroj cetere premiitaj en la Belartaj Konkursoj, kiuj (ĉu plene hazarde?) enhavas kortuŝan rimon...

* kodoo – KD, k-disko, kompakta disko
** kefo – Kultura Esperanto-Festivalo
*** taa – konforma al la tao (t.e. la vojo, vero, vivo)

 

Via opinio pri Civilizacio