Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ŝafejo de la naŭa profeto / Granda origino
Titolo Ŝafejo de la naŭa profeto / Granda origino
 
Aŭtoro Roman Dobrzyński 
KategorioDVD-oj
Prezo 12.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVarsovio, 2005 
EldonintoRoman Dobrzyński 
KlarigojFilmo pri la Bahaa Kredo + Filmo pri Oomoto.
Karakterizoj 27 + 30 min 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anneke Schouten-Buys

Du filmoj aktualaj tra la jaroj

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Du vidbendoj de Roman Dobrzyński aperis kune sur DVD (vid-disko): "Ŝafejo de la naŭa profeto" kaj "Granda Origino". La subtitoloj klarigas la kunmeton de informaj filmoj pri du religioj: la unua subtitoliĝas „Filmo pri Oomoto, la japana ŝintoisma religio, kiu laŭ sia doktrino apogas Esperanton“; ĝi daŭras 30 minutojn kaj aperis unue en 1987. La dua subtitoliĝas „filmo pri la Bahaa Kredo, kiu laŭ sia doktrino apogas Esperanton“; ĝi daŭras 27 minutojn kaj aperis unue en 1993. Plia ligo inter Oomoto kaj la Bahaa Kredo ne estas menciita: Onisaburo Deguĉi aŭdis pri Esperanto kiam vizitis lin du usonaj bahaaninoj kiuj parolis bone Esperanton kaj klarigis al li la internan ideon.
En ambaŭ partoj la bildoj kaj koloroj ofte estas iom svagaj, la voĉoj klare aŭdeblaj. La parto pri Oomoto montras i.a. diservon, komunajn ritojn, tetrinkadon kaj manĝadon. Sekvas la historio kaj klarigo de kelkaj principoj, kiel la graveco de korpa ekzercado kaj de beleco: kaligrafio, ceramiko. La alternado de intervjuoj kaj bildoj de konstruaĵoj, naturo, aktivado bone helpas facilan digeston de la informoj.
La parto pri la Bahaa Kredo elvokis memorojn el la jaro 1991 pri seminario de BEL (Bahaa Esperanto-Ligo) en Pollando, kie Roman Dobrzyński filmis vesperan parton. BEL iufoje uzis tiun vidbendon en sia UK-informbudo. Ĝi montras i.a. geedziĝon en la bahaa monda centro en Hajfa, Israelo, intervjuon kun geoficistoj tie, inter ili unu esperantistino, arkitektajn klarigojn pri la konstruo de novaj konstruaĵoj, terasoj kaj ĝardenoj, inaŭguritaj en majo 2001; klarigon pri historio kaj instruoj.
Roman Dobrzyński elektis por siaj intervjuoj kaj filmotaj lokoj temojn kiuj restis aktualaj tra la jaroj. Pro tio la filmoj meritas la reeldonon per nova tekniko.

 

Via opinio pri Ŝafejo de la naŭa profeto / Granda origino