Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Intimaj temoj en la Esperanto-beletro
Titolo Intimaj temoj en la Esperanto-beletro
 
KategorioEseoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2005 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojOk prelegoj prezentitaj dum la samtema internacia E-konferenco aranĝita de OSIEK en Prago, julio 2003.
KontribuantojRed. Petr Chrdle 
ISBN/ISSN8085853744 
Formato 103 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus. Pavel Rak 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Tamen pensostimula de Valentin Melnikov
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Malkohere kaj malintime

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Post OSIEK-konferenco en 2004 kun la titolo Intimaj temoj en la Esperanto-beletro, Petr Chrdle, la organizinto, eldonis kolekton da kontribuaĵoj libroforme. Tio povus esti bona ideo, se la kontribuaĵoj efektive traktus tiun temon. Sed plejparte ili ne faras tion.
Aperas naŭ kontribuoj de ok aŭtoroj. El ili nur unu plene kongruas kun la titolo. Pluraj temas nek pri Esperanto-beletro, nek pri io ajn nomebla intima temo.
Vlastimil Kočvara interese prezentas la ĉeĥan poeton Mácha. Jean-Luc Tortel eseante pri mem-biografioj faras strangan provon kribri beletron disde alio per la lingvaĵo. Eugène de Zilah egocentre intervjuas sin mem pri sia propra verko, kaj poste nebulumas pri diversaj teroroj. Blanka teroro por li ekzemple estas monpuno pro ebria stirado.
Gerrit Berveling traktas seksajn agojn en la Biblio kaj rolojn de virinoj en la frua kristanismo. Miroslav Malovec prezentas interesan biografion pri Eli Urbanová, kaj tiu poetino mem mallonge asertas, ke pri ĉio en ŝia vivo kulpis viroj.
Christian Declerck en sia dua prelego iomete traktas intimajn temojn en Esperantaj biografioj, sed ĉefe analizas, kio estas biografio, temo, fabulo, diversaj rakontmanieroj, interpretadoj kaj signifoj.
Maria Butan dediĉas kvar paĝojn al difinoj de la nocio atendo, poste kvin al tiu nocio en la Esperanta literaturo, pli precize en la proza antologio Trezoro el 1989. Kelkaj el ŝiaj ekzemploj ja rilatas al iaj ”intimaj temoj”.
Restas nur unu ero, la unua prelego de Declerck, kiu vere difinas kaj diskutas la terminojn intima kaj fikcio, kaj poste prezentas ekzemplokatalogon de intimaj temoj en deko da Esperantaj verkoj, tamen sen citaĵoj kaj sen vera analizo.
La verko redaktita de Chrdle do estas malkohera kaj ĝia enhavo plejparte ne respondas al la titolo, kvankam oni ja trovas en ĝi kelkajn interesajn tekstojn pri diversaj aferoj. Plej stranga sendube estas la kontribuo de de Zilah, sed ankaŭ tiu de Tortel ŝajnas al mi iomete bizara.

 

Via opinio pri Intimaj temoj en la Esperanto-beletro