Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sed homoj kun homoj
Titolo Sed homoj kun homoj
Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005
 
Aŭtoro Ziko Marcus Sikosek 
KategorioMovado
Prezo 12.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2005 
EldonintoUEA 
KlarigojIlustrita rigardo super la ĉefa kaj plej granda regula renkontiĝo de esperantistoj.
ISBN/ISSN9290170867 
Formato 197 paĝoj, 24 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Leif Nordenstorm

Interese pri kongresoj

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Leif Nordenstorm (2005-08-21)

Al esperantisto UK plej ofte donas multe da ”ebriiga internacia etoso”. Tial Universalaj Kongresoj kaj aliaj internaciaj renkontiĝoj estas gravega parto de la Esperanta Kulturo, kiu nun priskribiĝas en ampleksa tema verko. La verkinto serioze esploris trafoliumante amason da libroj kaj revuoj en la CO de UEA kaj intervjuante plurajn aktivulojn en la movado. La rezulto estas alloga libro kun priskribaj tekstoj, fotoj pri homoj kaj afiŝoj kaj kolekto da anektotoj el la historio de la UK-oj.

La ĉapitro ”Reguloj kaj homoj” traktas formalaĵojn pri organizado de la UK-oj. La unuan organizis la franca advokato Alfred Michaŭ. Poste organizaĵoj kiel KKK, IOK, ICK, UEA kaj IEL planis la kongresojn kun helpo de kongressekretarioj ĝis la nuna Clay Magalhães.

La ĉefaj ĉapitroj de la libro tamen traktas la unuopajn kongresojn. Dum la ”Kongresoj en la belepoko” (1905-1915) la etoso estis aparte entuziasma, kvankam lingvaj demandoj estis nebonvenaj pro la Ido-krizo. La ”Kongresoj inter la mondmilitoj” (1920-1939) kaj la ”Kongresoj dum la malvarma milito” spertis malfacilaĵojn vojaĝi dum kaj post militoj kaj akuzojn pri neneŭtraleco dum kongresoj en nedemokratiaj landoj kaj iam malbonan lokan organizadon. Ankaŭ ”Kongresoj post la falo de la muro” spertis malfacilaĵojn vojaĝi pro malsimilaj ekonomiaj eblecoj de anoj de malsamaj landoj. Pro tio la UK-oj restis ĉefe Eŭropa fenomeno, kvankam nun ĉirkaŭ ĉiu tria UK okazas ekster Eŭropo. Ankoraǔ UK neniam okazis en Afriko kvankam invitis kaj Madagaskaro kaj Sud-Afriko.

Se la malfacilaĵoj estis malsamaj, la ĝeneralaj impresoj pri la diversaj kongresoj tamen estas similaj kaj tre pozitivaj: unika ebleco utiligi Esperanton, kultura okazaĵo, pli da festivalo ol kongreso, riĉa ebleco turismi, sciencaj prelegoj, fakaj kontaktoj kaj multaj belaj anekdotoj pri okazaĵoj.

Citaĵoj en la libro donas ekzemplojn pri malnoviĝintaj E-vortoj, presitaj kursive kun la moderna versio interkrampe. La lingvaĵo kaj aspekto de la libro estas bonaj. Ĝi estas utila legaĵo por ĉiuj, kiuj vizitis UK-n kaj por tiuj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri la movado.

 

Via opinio pri Sed homoj kun homoj