Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ni lernas kaj ludas
Titolo Ni lernas kaj ludas
Lernolibro de Esperanto por infanoj de 8 jaroj aŭ pli junaj. La unua jaro
 
Aŭtoro Stanislova Adomauskienė 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMarijampolė, 2005 
KlarigojPlene ilustrita lernolibro uzebla internacie.
ISBN/ISSN9955665017 
Formato 32 paĝoj, 29 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Ni lernas kaj ludas" ne estas havebla!


Recenzo de Valentin Melnikov

Recenzo

Fonto: "La Ondo de Esperanto" 2005. №12 (134)
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-lit134.htm
Aldonita de Valentin Melnikov (2017-03-14)

La lernolibro de Stanislova Adomauskienė Ni lernas kaj ludas: La unua jaro estas destinita por fakultativa lernado de Esperanto en klaso de elementa lernejo. La aŭtorino mem instruas en la tria klaso, ŝia metodo uzeblas por lernantoj proksimume okjaraj, kies gepatra lingvo havas latinan alfabeton.

La kurso konsistas el 30 lecionoj: la materialo de ĉiu leciono okupas unu paĝon en la libro kaj konsistas el nova materialo kaj ripeto. La libro estas riĉe ilustrita per koloraj fotoj kaj per pentraĵoj faritaj de lernantoj mem. Ĉiu nova temo estas markita per aparta koloro.

Dum tiu unua jaro la geknaboj ekscias kaj memorfiksas la bazajn elementojn de Esperanto: vortfinaĵojn -o, -a, -j, -n, -as, personajn pronomojn, numeralojn ĝis dek, prefikson mal-, kelkajn gravajn sufiksojn, lernas formi simplajn frazojn. La lernolibro havas suplementan folion — liston de 185 Esperanto-vortoj kun litovaj tradukoj; tiun liston oni povas laŭbezone anstataŭigi per Esperanto-alinacia.

Plejparto de Esperanto-lernolibroj estas verkitaj por plenaĝuloj, do espereble tiu ĉi porinfana estos rimarkita kaj uziĝos diverslande. Certe, bezonatas plena kompleto por ĉiuj lernojaroj.

 

Via opinio pri Ni lernas kaj ludas