Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mia vojo
Titolo Mia vojo
Versaĵoj
 
Aŭtoro Nikolaj Ĥoĥlov 
KategorioPoezio originala
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSamara, 2005 
KlarigojPli ol dudek poemoj kun ekvivalentoj en la rusa kaj ampleksa bio-bibliografio de la poeto.
Formato 110 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Dulingva (E, rusa) 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho kaj Pedro Hernández Úbeda

Retajpaĵo kun kortuŝa traduko

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Pri Nikolai Hohlov (1891-1953) aperis EVA-angulo en la revuo Esperanto (n-ro 1179, marto 2005, p. 70).
Mia vojo estas nura sufiĉe fuŝa retajpaĵo, cetere kun ŝanĝita ordo, de lia poemaro La tajdo (1928), kun jenaj diferencoj:
1) mankas la poemo „S.H.S.“; 
2) aldoniĝas plia ero, Viburno, el 1928;
3) apud ĉiu poemo aperas spegulpaĝe la traduko en la rusa, tamen mankas ĉiaj informoj en tiu lingvo pri la aŭtoro kaj liaj verkoj, malkiel en Esperanto.
Koncerne la rusigon, ĝi montriĝas bona, kortuŝa, foje pli kortuŝa ol la originalo, kun oftaj ŝanĝoj rilate la elektitajn bildojn kaj la ordon interne de la strofoj; ĝia lingvaĵo fakte memorigas la belan verkmanieron de rusaj poetoj de l’ komenco de la dudeka jarcento.
Anstataŭ ĉi libreto, preferindus nova digna eldono de La tajdo, zorge editorita. Poemoj kiel „Plendo“ aŭ „La luna ebrio“ certe meritas tion.

 

Via opinio pri Mia vojo