Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El verva vivo ĵurnalista
Titolo El verva vivo ĵurnalista
 
Aŭtoro Stefan Maul 
KategorioBiografiaj / Maul
Prezo 18.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2005 
EldonintoFEL 
KlarigojFaktoj kaj spertoj el la vivo de la aŭtoro, kiuj provas klarigi kial li estas kaj restas konvinkita adepto de la ideo de L.L. Zamenhof.
ISBN/ISSN9077066187 
Formato 269 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Kalle Kniivilä

Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.liberafolio.org/2006/vervavivojhurnalista/
Aldonita de Kalle Kniivilä (2006-01-08)

La nova libro de Stefan Maul ne estas membiografio - almenaŭ tion li mem asertas. Laŭ li, temas nur pri kolekto de spertoj kaj faktoj, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li "estas kaj restas konvinkita adepto de l' ideo de L. L. Zamenhof". Feliĉe por la leganto, Stefan Maul tre vaste interpretas tiun sian elirpunkton. Kaj same feliĉe por la leganto, ne temas pri ia rigardo al la mondo tra verdaj okulvitroj, sed tre realisma kaj kapta rakonto pri la vera vivo.

En unu-du lokoj la aŭtoro iom neatendite mencias ian miraklan potencon pri interkultura kompreno, kiun li atribuas al esperantistoj: "...vera dialogo inter kulturoj ne facilas sen komuna bazo, kiun provizas Esperanto kaj la ideoj ligitaj al ĝi", li skribas sur paĝo 253, kaj daŭrigas pri esperantistoj aŭtomate "toleremaj, akceptemaj, komprenemaj".

Por multaj esperantistoj eble temas pri konstato de evidentaĵo, sed en la verko de Stefan Maul ĝi surprizas, ĉar ĝenerale la libro estas verkita en la maniero de bona ĵurnalisma raportaĵo: ĝi ĉefe registras kaj konstatas faktojn, iom ankaŭ la sintenon de la protagonisto al la okazaĵoj, sed permesas al la leganto mem pensi kaj fari konkludojn.

Tiasence la verko de Stefan Maul iom memorigas pri alia membiografia libro de germana ĵurnalisto-esperantisto, Ĉiu ĉiun... de Teo Jung. En la vivo de la fondinto de Heroldo Esperanto kompreneble havis eĉ pli gravan rolon ol en la vivo de la fondinto de Monato, ĉar Teo Jung fakte dum multaj jaroj vivtenis sin per sia esperanta laboro, dum Stefan Maul neniam povis realigi sian projekton de Semajno, esperantlingva novaĵ-magazino kun eldonkvanto de dek mil ekzempleroj.

Jam antaŭ la komenco de la dua mondmilito Teo Jung estis devigita fuĝi el Germanio por eviti persekutojn fare de la nazioj - kaj fine de la sama milito la familio de Stefan Maul estis devigita fuĝi el Kroatio kune kun la retiriĝanta germana armeo. Stefan Maul tiam estis senkulpa infano, kaj ankaŭ liaj familianoj pri nenio kulpis - pri nenio, krom tio ke ili estis germanoj, de pluraj generacioj loĝintaj en Kroatio.

La plej personaj partoj de la libro temas pri la infanaĝo kaj lernejaj jaroj de Stefan Maul. Li per malmultaj vortoj, sed kortuŝe rakontas pri la sento de fremdeco en la nova lando, Germanio, pri la rezervema sinteno de la lokanoj al la rifuĝintoj, pri la ekonomiaj kaj familiaj problemoj de la gepatroj.

Esperanto iom post iom iĝas unu el la saviloj, kiuj liberigas la izoliĝeman junulon el la fermita cirklo - alia savilo, post seniluziigaj spertoj en katolika pastra seminario, iĝas la profesia ĵurnalista laboro, unue en paroĥa ĵurnalo kaj poste en aliaj gazetoj.

Pri sia plenkreska vivo Stefan Maul rakontas iom malpli persone ol pri la infanaĝo, kaj li multe pli detale priskribas siajn profesiajn problemojn ol la familian vivon. Oni facile komprenas, ke li ne emas plene malfermi sian emocian vivon al eksteraj spektantoj, sed iom amuze iĝas, kiam li rezonas pri sia bezono edziĝi, menciante, ke li ne kapablis mem lavi kaj gladi siajn ĉemizojn. (p. 145). Inter la linioj oni tamen klare sentas la gravecon de la familia vivo al la aŭtoro.

La verko donas multajn interesajn faktojn pri evoluoj en la Esperanto-movado kaj en la esperanta gazetara vivo dum la lastaj jardekoj, sed la ĉefa saldo de la legado, tamen, estas persona konatiĝo kun Stefan Maul. Lian sintenon al la Esperanto-movado, laŭ li mem, karakterizas la profesia skeptiko de ĵurnalisto. Eble jes, sed foje malantaŭ la skeptika fasado videblas idealismaj rebriletoj.

Kalle Kniivilä
(La artikolo aperas en Monato 2/2006)

 

Opinioj pri El verva vivo ĵurnalista

Cho Sung Ho (2021-06-16):
Unu el la plej interesaj, inspiraj, emociaj libroj, kiujn mi legis ĝis nun


Via opinio pri El verva vivo ĵurnalista