Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mummy, why can't we all speak the same language?
Titolo Mummy, why can't we all speak the same language?
A book about languages
 
Aŭtoro Nicole Else 
KategorioLerniloj, vortaroj / angla
Prezo 7.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRedfern, 2005 
EldonintoAEA 
KlarigojFacillingva informilo celanta precipe infanojn kaj junulojn.
ISBN/ISSN095866515X 
Formato 38 paĝoj, 30 cm 
Karakterizoj Anglalingva 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Angela Tellier

Celo bona – rezulto nur duona

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Bone konata estas la bedaŭrinda fakto, e britaj infanoj, ĝenerale, ne montras entuziasman intereson pri fremdaj lingvoj; peniga estas la tasko klopodi stimuli ĉe ili iun ajn lingvo-konscion. Pro tio tre bonvena estas nova stimulilo por angleparolantaj infanoj, kun ĝuste tiu celo.
La libro estas eldonita broŝurformate de Aŭstralia Esperanto-Asocio kun la titolo Mummy, why can’t we all speak the same language? (Panjo, kial ne ni ĉiuj povas paroli la saman lingvon?). Ĉiu el la dek kvin partoj traktas apartan faceton de lingva diverseco. La dekstra paĝo prezentas kaj klarigas la temon, la kontraŭa paĝo invitas al kvizo. Infano do legu la informon, kaj elektu, el tri aŭ kvar eblaj respondoj al rilata demando, la ĝustan.
La temo de lingvo-diverseco estas vasta, kaj la libro necese limiga. Nicole Else, la aŭtorino, tamen prezentas interesajn kaj variajn erojn, ekzemple: tradukadon, gestlingvojn, malsamajn alfabetojn kaj gramatikojn, Esperanton, la bezonon por komuna lingvo, diversajn skribmanierojn, brajlon.
Mi mem hezitus doni la libron al brita infano 10-12-jara (la celata aĝgrupo proksimuma) por memstudado, ĉar foje la tekstoj estas iom densaj, kaj ne ĉiam eblas trovi tie respondon al kvizdemando. Sed, mi konjektas pro la titolo, ke ‘Panjo’ kunlegu kaj estu apude por klarigi se necese. Malmultaj britaj infanoj, tamen, nomas sian patrinon ‘Mummy’ post la aĝo de 7, kaj estus bedaŭro se la titolo forpuŝus la emon esplori ene. Cetere la familieca titolo povus malhelpi al klasĉambra uzo, kie la libro estus tre utila. Se oni min demandus, ĉu kiel rimedo por tia uzo aŭ por pli aĝa infano memstudi ĝi estus taŭga mi senhezite jesus, dirante, ke jen bone digesteblaj ‘buloj’ da informo, prezentitaj laŭ la konata instrumetodo de ‘teksto kun demandoj’. La teknika aspekto iomete lamas, kaj ĝi meritas multe pli belan traktadon. 
Se oni volus iam refari, mi rekomendus la aldonon de kelkaj bildoj, pli rigoran kontroladon de la teksto por la celata aĝgrupo, kaj eblan modifon de la titolo. Resume, celo bona... rezulto nur duona. 

 

Opinioj pri Mummy, why can't we all speak the same language?

Penny Vos (2008-09-13):
La titolo misgvidas- la libro ne estas por infanetoj kaj perfekte taŭgas por uzo en lerneja uzo. Ĝi estas ekprezanto de lingvoj kaj lingvistiko en facile uzebla formato: paĝo de informo sekvanta de unu de multelektaj demandoj, por provi komprenon.

Marguerita (2008-10-03):
Libro taùgas por ĉiuj personoj kiuj deziras interesigi infanojn pri lingvoj. Eble eĉ kiel "enlitiĝinte legado/parolado" per geparentoj aù geavoj. Mi tre ŝatas ĝin.


Via opinio pri Mummy, why can't we all speak the same language?