Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kvaronlando
Titolo Kvaronlando
 
Aŭtoro Gina Ruck-Pauquèt 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 14.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroFrankfurt am Main, 2005 
EldonintoN. Caragea 
KlarigojLa plenkreskuloj decidis ke la kvar landoj havas ĉiu sian koloron; la infanoj deziras ke ĉio estu buntkolora. Ĉu ili sukcesos?
KontribuantojBildoj de Brigitte Smith 
Tradukisto, lingvoN. Caragea / En Esperanton
ISBN/ISSN3000160663 
Formato 20 paĝoj, 27 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Suso Moinhos

El la libroservo por vi - Kvaronlando

Fonto: Taĵo nia n-ro 2
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)

Por rekomendi libron ĉi-foje mi donos ne nur mian opinion, sed ankaŭ tiun de mia nevo. Ĉar Kvaronlando estis por li vera malkovro. La libro traktas la temon de rasismo kaj diskriminacio ĝenerale en tre lerta maniero: la mondo estas dividita en kvar partojn, ĉiuj kun malsama koloro, ĝis eta ribelema infano decidas meti finan punkton al tiu absurda apartigo.

La lingvo klare prezentas du nivelojn de malfacileco: la unuan parton de la verko karakterizas simpleco, dum la dua parto montriĝas pli komplika kaj ellaborita, kaj sintakse kaj vortprovize. Mia nevo estis ravita de la buntaj desegnoj kaj la rakontmaniero, kiu per ripetitaj skemoj paŭsas la strukturon de popolaj rakontoj.

Entute temas pri bela libro, profesie eldonita kaj kun la garantio de ĉiuj verkoj tradukitaj de Nora Caragea. Jen bela donaco por infano!

 

Via opinio pri Kvaronlando