Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Amaro
Titolo Amaro
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2005 
EldonintoFonto 
Klarigoj"Ĉio estas vera, ĉio efektive okazis - aŭ povus okazi, se ne estus se kaj tamen. Ĉiel ajn, ĉio ja okazis almenaŭ en la kapo de la aŭtoro".
Formato 222 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ulrich Becker

La interno valoras ĝuigan eklegon

Fonto: Revuo Esperanto, decembro 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

Amaro. Sten Johansson. Chapecó-SC: Fonto, 2005. 222p. 21cm. Prezo: € 16,50

Sten Johansson estas sendube unu el la plej fekundaj esperantlingvaj aŭtoroj de nia epoko. Jam dum pli ol 25 jaroj preskaŭ ĉiujare aperadas liaj noveloj, romanoj kaj eseoj, kaj kiam li ne originale verkas, li tradukas. Lia pasio por la Esperanto-literaturo kondukis lin al la establo kaj aktualigo de du ne plu malhaveblaj retaj entreprenoj: la “Originala literaturo de Esperanto” (OLE) ĉe esperanto.net/literaturo kaj la kompleta listo de ĉiuj premiitaj verkoj kaj aŭtoroj de la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1950 (esperanto.net/literaturo/bk).
Lia ĝis nun dekkvina originala verko, lia tria kaj plej ampleksa novelaro, aperis en 2005 kaj nomiĝas Amaro, same kiel ties plej longa teksto, kiu samtempe estas unu el la plej interese strukturitaj el la 30 rakontoj de la libro: aro da monologoj (kiuj povus esti pensoj aŭ leteroj), konektitaj sole per la amdeziro de la unuopaj monologantoj al la sekva homo en la longa ĉeno, kiu siavice ĉiam havas diferencan objekton de adoro. Iom memorige al la dramo Der Reigen (La cirklodanco) de la aŭstro Arthur Schnitzler, sen la socia, la erotika kaj la skandalema elementoj, sed kun pleno da emocioj kaj neeviteblaj humoroj.
La dua novelo, en ordo de amplekso, titoliĝas “Lunovario”, sinistra sciencfikciaĵo, en kiu scienca trofervoro sur la luno kaj surteraj katastrofoj rezultigas seneliran dilemon. Ĝi estas spirhaltiga ĝis la lasta linio, unu el la plej fluaj, plej rapide evoluantaj rakontoj de la volumo.
Ĉirkaŭ ĉi du centraj, longaj tekstoj grupiĝas 27 rakontetoj de du ĝis dek paĝoj. Kun iom da pacienco la leganto atingos paĝon 33 kun la unua vere elstara ruzaĵo de la libro, “Meti limon” – rakonteto pri nurvirina socio, en kiu rakontatas sekreta aventuro kun vira prostituito – kaj post ĝi sekvas unu fantazi-, emoci- aŭ eventoplena legaĵo post la alia (kelkaj rilatantaj al Esperanto) el la plumo de unu el niaj plej maturaj verkistoj.
En la fina, 30-a teksto, Sten Johansson (eble konscia, ke daŭros almenaŭ ok jarojn ĝis la priskribo de la libro en la centra revuo de Esperantujo) mem donas tri satirajn recenzojn pri la novelaro; kaj legantoj kun iom da humuro kaj da scio pri la strangaĵoj de la Esperanta literaturo (kaj de esperantistoj) certe ĝuos ankaŭ tiujn.
Se vi vidas la libron en libroservo, ne malkuraĝiĝu pro la, bedaŭrinde, iom malbonŝanca kovrilo. La interno certe estas ne nur bele presita, sed valoras ĝuigan eklegon.

 

Via opinio pri Amaro