Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El la "Verda Biblio"
Titolo El la "Verda Biblio"
 
Aŭtoro Izrael Lejzerowicz 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 10.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBjalistoko / Świdnik, 2021 (5a eld) 
EldonintoBES / Libro-Mondo 
KlarigojKlasika satiraĵo pri la verda lingvo kaj ĝia popolo.
KontribuantojPostparolo Tomasz Chmielik. Desegnaĵoj de Rajmundo Laval 
ISBN/ISSN9788363698690 
Formato 122 paĝoj, 17 cm 
Karakterizoj Bind. Kun 38-minuta kd. Legas Jerzy Fornal 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Osmo Buller

Ridu en Esperanto!

Fonto: Esperanta Finnlando 1979:3
Aldonita de anonima enmetinto (2010-04-07)

Izrael Lejzerowicz (1901-1944) eĉ hodiaŭ restas unika reprezentanto de primovada satiro en nia literaturo. Strange, ke aliaj ne kuraĝis presigi siajn ridojn pri la kuriozaĵoj, kiuj tiom abundas en nia movado! Nuntempe nenio ja plu devus malhelpi, ke oni primoku kiujn ajn stultojn de nia rondo familia. Tute kontraŭe: ridi pri si mem estas signo de forto.

Sub la gvido de V. Benczik HEA plenumas inteligentan eldonpolitikon. Plia pruvo pri tio estas la reaperigo de "El la 'Verda Biblio'", la ĉefverko de Lejzerowicz, viktimo de Treblinka.

Kiel la nomo aludas, la libro estas verkita laŭ la biblia stilo. La leganto povas sekvi la vivadon de la verdularo sur ties promesita tero, konjektante, ke la rakonto estas rekreaĵo pri la vera historio de Esperanto ekde ĝia apero ĝis la tridekaj jaroj. Por plene ĝui la enhavon, necesas koni tiun historion. Aliflanke, la libro certe instigas al pli serioza studado de la priridata periodo.

Krom la "biblia" parto, la libro enhavas ankaŭ prozformajn rakontojn. Ili tamen restas klare sub la nivelo de la bibliaĵoj.

Por via gustumo, jen taŭga fragmento por ĉi tiu loko: "7. Kulturpopolo estas la verdularo, popolo de libro. 8. Kaj plena de literaturo estas la verda mondo. Tial literatura mondo fariĝu via preferaĵo. 9. Subtenu la verdajn librojn, ĉar ili estas la brikoj, per kiuj vi konstruas templon por mi. Kaj mia beno estos sur vi. 10. Ĉar ĉiuj feliĉoj kaj potencoj pasas kiel ombro. 11. Sed la verdularo fidas al la libro, ĝia feliĉo kaj potenco estas ĝi. 12. Subtenu do la verdan literaturon, ĉar ĝi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiaŭ: 13. Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin! Faru donacon de libroj al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi volas. Sed aĉetu ilin! (ĉap. XII)

Do, aĉetu kaj – vi certe legos!

 

Via opinio pri El la "Verda Biblio"