Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ni ne estas senpovaj / Nie sme bezmocní
Titolo Ni ne estas senpovaj / Nie sme bezmocní
 
Aŭtoro Marian Repka 
KategorioPolitiko, Filozofio
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPartizánske, 2003 
EldonintoEspero 
KlarigojĈu eblas atingi pacon sur la Tero, sen naciismo, sen rasismo, sen ideologioj, sed kun Esperanto kaj meditado?
Tradukisto, lingvoP. Petrík, M. Minich / El la slovaka
ISBN/ISSN8096904205 
Formato 137 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Dulingva (E, slovaka) 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Vinko Ošlak

Paco estus, se homoj ne farus plu militojn

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La lingve dispaĝigita broŝuro, maldekstre Esperanta, dekstre slovaka, proponas principojn, metodojn kaj konkretajn paŝojn por atingi plenan pacon sur la tero. Ĝi komenciĝas per bazaj informoj, kiamaniere legi la Esperantan kaj slovakan tekstojn, sekvas la antaŭparolo de la eldonisto Peter Baláž, la teksto daŭras per informoj, kiamaniere estiĝis la libro, per la pensoj „Milito kaj paco”, „Kredo” (tamen ne en religia senco), „Negativa vojo” – kaj poste sekvas kvin „paŝoj”: 1. Esperanto, 2. Naciecoj, 3. Rasoj, 4. Ideologio, 5. Meditado – sekvas Resumo, Konkludo, Paŝoj subtenantaj pacon, Malbonoj subtenantaj militon, Uzita literaturo kaj informoj pri la eldonejo.
La aŭtoro deiras de la principo, ke tutmonda paco estas ebla, supoze ke oni kredu je tiu ĉi eblo kaj sekvu ĉiujn kvin paŝojn por atingi ĝin.
La unua paŝo laŭ la opinio de la aŭtoro estas nepra enkonduko de la internacia lingvo Esperanto. La dua paŝo estas la forigo de la naciecoj kaj laŭnacia divido de la homoj. La tria paŝo estas refuto de la rasa koncepto, ĉar ekzistas, laŭ la aŭtoro, unu sola homa raso, do la rasoj ne ekzistas. La kvara paŝo estas refuto de ĉiuj mondperceptoj, religioj kaj aliaj kredoj, kiujn la aŭtoro ĉiujn metas en la komunan kategorion de „ideologioj”. Kaj la lasta, kvina paŝo, estas dediĉo al regula meditado, kiu starigus la homon en pozicion, en kiu li/ŝi estus kapabla starigi kaj konservi pacon.
En la libroŝranko de sociaj utopioj ne mankas libroj, kiuj promesas: se oni sekvos la ĉi tie prezentitajn paŝojn kaj principojn, estiĝos socia justeco, estiĝos daŭra paco... Ne ĉiuj el ili troviĝas sur la sama nivelo, kvankam ili ĉiuj havas la saman karakterizon: ili estis kaj restas utopioj en la plena signifo de la vorto – loko, kiu ne ekzistas.
La bonaj inter ili (kiel ekzemple Utopio (1516) de Tomaso Moreo (1478-1535) estis unuflanke tre profundaj kritikoj de la aktuala sociordo kaj aliflanke fonto de multaj bonaj ideoj por politikaj ŝanĝoj, kiuj tamen poste fariĝis realo. Al tia kategorio apartenas eĉ la fama libro de Teodoro Herzl (1860-1904) Der Judenstaat (La juda ŝtato), kiu en siaj moralaj idealoj bedaŭrinde restis utopio – sed efektiviĝis kiel reala juda ŝtato en Palestino. Estas alitipaj utopioj, kiuj en sia supoze bona intenco nek tute nek detale realiĝis, sed spronis tute kontraŭan evoluon, pri kiu la „patroj” ne povis sonĝi, kaj finfine kaŭzis la ekeston de teruraj totalismaj diktaturoj, kiel la socialisma utopio de Karlo Marx kaj Frederiko Engels. Kaj fine restas la tria kategorio de utopiaj verkoj, kiu enhavas tekstojn, kiuj por ĉiam restos bone intencitaj opinioj kaj konsiloj, sed nek kaŭzos utilon nek, bonŝance, malutilon, probable sporade kaj foje kompatan prirideton de la preterpasa leganto. Al tiu kategorio, mi pensas, apartenas ankaŭ tiu ĉi libro de Marian Repka, eĉ se kelkaj ideoj en ĝi, kiel ni montros pli poste, apartenas al tekstoj historie tre danĝeraj kaj tute ne kongruaj kun la spirito kaj esenco de vera paco.
Mi eĉ dum momento ne pridubis la supozan bonan intencon de la aŭtoro. Mi kredas, ke li vere provas profundiĝi en la noblan ideon de tutmonda paco, kian profetas ekzemple la granda malnovtestamenta profeto Jesaja: „... kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.” (Jes. 2, 4-5). Tamen inter bona intenco kaj efiko troviĝas diferenco, foje abisma.
Ĉu la enkonduko de Esperanto vere estus tiom granda apogilo kaj garantio por paco? Eĉ Zamenhof mem ne estis tiel naiva por tion kredi. Li pensis modeste, ke Esperanto povus subkondiĉe iomete helpi al paco. La tridekjara protestant-katolika milito okazis pliparte interne de la sama, germana lingvo. Kroatoj, bosnianoj kaj serboj havas baze la saman lingvon, tamen tio absolute ne malhelpis la kruelaĵojn antaŭ iom pli ol 10 jaroj. La usona intercivitana milito okazis kun sia kompleta kruelo spite al la sama lingvo. Ni povas nur ripeti post Zamenhof: Esperanto povus iomete favori la strebojn por paco, sed Esperanto pacon nek povas starigi nek garantii!
Ĉu la ekzisto de nacioj vere estas kaŭzo de la militoj – kaj ĉu negado de ilia ekzisto povus helpi al paco? Tian senbazan doktrinon sekvis inter aliaj ankaŭ la komunisma Jugoslavio. Estis malpermesite diskuti pri naciaj problemoj en Jugoslavio – kaj sub la kovrilo pli kaj pli bolis, pli kaj pli kreskis la interna premo, ĝis ĝi dek jarojn post la morto de la diktatora prezidanto eksplodis en senkompara krueleco. Nacioj estas unu el la faktoj de nia mondo. Se oni ilin simple negus aŭ ignorus, oni per tio mensogus al si mem kaj balaus la malpuraĵon sub la tapiŝon. La rezulto estus io simila kiel ni ĝin vidis en Jugoslavio. Sed estas vero, ke la maljustaj rilatoj inter la nacioj estas partaj kaŭzoj de la milito. Anstataŭ forigi la naciojn oni do prefere forigu la maljustaĵojn inter ili!
La samon oni povas diri pri la ideo negi la ekziston de la rasoj. Estas geniuloj, kiuj el la antropologia parto de la naturhistoria muzeo en Vieno forigis modelojn de unuopaj homaj rasoj. Ili naive kredis, ke tiamaniere la rasa problemaro de la homaro estas elegante solvita. Ne estas problemo la ekzisto kaj registro de la rasoj. La problemo estas, ke la reprezentantoj de unu raso ĝin prenas por gvida, pli kapabla, pli morala ktp, dum la aliajn ili konsideras subaj, servutaj, eĉ foje ekstermendaj. Sed mi ne vidas grandan diferencon inter la forigo de aliaj rasoj flanke de la momente plej forta – kaj la mensa forigo de ĉiuj rasoj en la nomo de kontraŭrasismo. Same kiel la ekzisto de nacioj ne jam estas naciismo, ankaŭ la ekzisto kaj konstato de homaj rasoj ne jam estas rasismo. Kiel tia doktrino mem fariĝas rasisma en plej malbona senco, montriĝas en nia libro, kiam la aŭtoro meditas, kiamaniere solvi la problemon de „ciganoj”. Li ĉarme proponas likvidon de la cigana apartaj lingvo kaj kulturo kaj sento de komuna aparteno – sed li la samon ne proponas al sia slovaka popolo! La alineoj pri ciganoj (romaoj) en tiu ĉi pripaca libro legiĝas kiel prenitaj el iu nazia literaturo.
Ke la aŭtoro mondpercepton, religian kredon, filozofiajn, politikajn kaj vere ideologiajn ideojn ĵetas en la saman kaldronon per la etikedo IDEOLOGIO, montras problemon de instruiteco kaj mankon de baza logiko. Ĉu la ideo de paco kaj ĉio, pri kio parolas la libro de Marian Repka, ĝuste laŭ lia difino, ne estas tute same ideologio? Li do elprenas propran ideologion, faras el ĝi escepton – kaj proponas likvidi ĉiujn aliajn... Same kiel rilate naciecon kaj rason, ankaŭ la pura ekzisto de diversaj filozofiaj, politikaj, religiaj kaj mondperceptaj ideoj ne estas la kaŭzo de milito. Milito venas de la sinteno, kiu ne toleras la ekziston de mondpercepta kaj religia diverseco – kaj tian sintenon montras kaj demonstras ĝuste la libro, kiu ŝajnigas pledi por paco... Bone: por ke povu ekzisti la ideo kaj la ideologio de paco (laŭeble pli reala kaj fruktodona ol tiu de Marian Repka) – ni tamen devas ĝoje toleri la ekziston de ĉiuj ideoj pri diversaj temoj, krom se temas pri ideoj rekte krimaj, kiaj estis ekzemple la ideoj de nacisocialismo, al kiu bedaŭrinde proksimas la ideo de nia aŭtoro, kiamaniere solvi la problemon de ciganoj en Slovakio.
La plej senproblema estas la ĉapitro pri meditado – sed ve, denove ideologio! – kvankam la aŭtoro mem agnoskas, ke oni povas el medito akiri ne nur „pozitivajn”, sed ankaŭ „negativajn” rezultojn. Restas la demando, kiamaniere la aŭtoro povas distingi inter la aferoj „pozitivaj” kaj „negativaj”, se li ne volas havi ideojn kaj ideologiojn – ja en la naturo, kie ideologioj vere ne ekzistas, tiu distingado ne troviĝas kaj principe ne povas troviĝi! Nur du aŭtoritatoj povas informi pri valoroj kaj ilin ordoni: Dio por ĉiuj kaj ĉiu unuopa homo nur por si mem. Se do oni volas havi valorsistemon por ĉiuj, oni devas supozi Dion aŭ oni parolas stultaĵojn. Sen Dio oni povas esti eĉ ekstreme morala homo, tamen se la aŭtoritato estas nur propra menso, tio povas validi nur por la koncerna homo mem, ja ĉiu alia havas propran menson, kiu povas ordoni ĝuste kontraŭan valoron!
La kerna momento de la porpacaj paŝoj ĉe Marian Repka estas la mirakla vorteto „se”. Se la homoj akceptus Esperanton... Se la homoj ĉesus sin koncepti nacioj... Se la homoj ĉesus sin dividi laŭrase... Se ĉiuj homoj meditus... Tamen, kial kompliki? Ĉu ne estus pli simple diri: paco estus, se homoj ne farus plu militojn...?
Spite al ĉiuj menciitaj enhavaj problemoj kaj mankoj oni tamen devas agnoski la bonan lingvan nivelon de la libro. Kvankam la homo, kiu volas forigi ĉiujn kredojn, volas al ni kredigi, ke tutmonda paco estas ebla, mi ne povas partopreni je lia sola permesita kredo. Ne nur la historio, sed ankaŭ ĝia logiko certigas min, ke tiuj, kiuj faras militojn, ne entuziasmiĝos multe pri la libro de Marian Repka, eĉ se ĝi ne estus tiom naiva, kia ĝi estas. Ili ignoras eĉ pli gravajn librojn, kiel ekzemple la Biblion. Estas bone labori por paco – sed estas bone tion fari kun racio kaj historia kono – eĉ se ideoj kaj ideologioj en la mondo de Marian Repka estas strikte malpermesitaj!

 

Via opinio pri Ni ne estas senpovaj / Nie sme bezmocní