Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sen lim' ĝis...
Titolo Sen lim' ĝis...
 
Aŭtoro Duoble Unu 
KategorioKD-oj
Prezo 17.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCrest, 2007 
EldonintoDuoble Unu 
Klarigoj12 pecoj, distraj, amuzaj kaj vortludaj.
Karakterizoj Kun tekstolibreto; 39min 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Miko Sloper

Disko por infanoj de ajna aĝo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Tiu ĉi kompaktdisko prezentas nekredeblan diversecon de muzikaj stiloj, de popolmuziko (kaj eŭropa kaj afrika) ĝis ĵazo, de trobadora ĝis postmoderna senmelodia repo. Do, troviĝas io por ĉiu.
Kelkaj kantoj evidente estas verkitaj por infanoj, tamen ili ĝueblas ankaŭ por plenkreskuloj (aŭ ĉu temas pri „infanoj de ajna aĝo“?). Sed tiu ĉi albumo celas kaj infanojn kaj gepatrojn, ĉar sur ĝi troviĝas ankaŭ drink-kanto! Verŝajne gepatroj kiuj kantas kun la infanoj dum la tuta tago, bezonos tian kanton je la fino de la tago. Sed strange, la teksto traktas ekologion anstataŭ ebriiĝon! Dank’ al Dionizo la KD finiĝas per dua versio de Trinku kaj kantu, kiu karaoke forlasas la tekston; do oni rajtas verki pli taŭgan tekston kiu traktas la plezurojn de vino kaj biero.
Kelkaj kantoj stile similas al tiuj de la grupo Kajto, tiom lerte kaj dolĉe aranĝitaj kaj kantitaj. Multaj preskaŭ nerezisteble invitas kunkantadon.
La duopo Fransŭaz Rochette kaj Patrik Delabi bone kantas kaj ludas diversajn instrumentojn; kaj kunludas lerta aro de aliaj muzikistoj. Foje temas pri malgranda ĥoro kaj orkestreto anstataŭ nur duopo. La prononcado estas tute klara (eĉ grupe) kaj tiel la tekstojn oni facile komprenas eĉ sen la libreto, kiu montras ĉiujn tekstojn (kun nur kelkaj malgrandaj eraroj). La teknika kvalito de la sono estas ja profesia kaj senriproĉa. Kaj ne maltrafu la bildrakonton kaŝitan en la KD en dosierujo nomita „ekstra“. Ankaŭ tiu taŭgas por infanoj de ajna aĝo. Ekstre troviĝas ankaŭ tri partituroj (en tri diversaj formatoj!) kaj ĉiuj tekstoj en pdf-formato, kio ege faciligas la taskon kantigi amikojn: oni povas mem printi kantofoliojn. Kia brila ideo!

 

Via opinio pri Sen lim' ĝis...