Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Istorija Sojuza Èsperantistov Sovetskih Respublik / Istorija rabočego èsperanto-dviženija
Titolo Istorija Sojuza Èsperantistov Sovetskih Respublik / Istorija rabočego èsperanto-dviženija
 
Aŭtoro Oleg Krasnikov / Detlev Blanke 
KategorioMovado
Prezo 14.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskva, 2008 
EldonintoImpeto 
KlarigojIlustritaj historioj de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) kaj de la Laborista Esperanto-Movado (IPS, EKRELO, Esperanto kaj socialismo).
ISBN/ISSN9785716101784 
Formato 215 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Ruslingva 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Andreas Künzli

INVITO AL MALFACILA HISTORIO

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2008. №4 (162)
Aldonita de Andreas Künzli (2011-01-20)

Эсперанто-движение: Фрагменты истории / О.Красников. История Союза Эсперантистов Советских Республик (СЭСР); Д.Бланке. История рабочего эсперанто-движения; Сост. и пер. с эсперанто А.Сидорова.

Dank’ al diversaj publikigitaj prihistoriaj studoj (Lins, Korĵenkov, Vul’foviĉ, Stepanov k.a.) iom konata iĝis la agado de esperantistoj en frua Sovetunio kaj ilia tragika sorto dum la stalinisma epoko, kiam ilia asocio Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), fondita en 1921, estis fermita kaj centraj protagonistoj (Drezen k.a.) arestitaj kaj mortpafitaj en 1937, pro riproĉita aparteneco al organizo, kiu laǔdire okupiĝis pri spionado, sabotado, terorista kaj kontraǔrevolucia agado. Multajn jarojn poste en Sovetunio oni konsciis pri la absurdeco kaj falseco de tiuj akuzoj kaj restarigis la honoron de tiuj senkulpaj viktimoj de la stalinisma teroro. Pri ĉi tiu tre interesa historio ekinteresiĝis ankaǔ la ruso Oleg Iliĉ Krasnikov (nask. 1937 !), kiu vivas ekde 1970 en la urbo Kirov (ĝis 1934: Vjatka) kaj kiu aliĝis al la Esperanto-movado en 1955, kiam li estis studento en Sverdlovsk. Lia nun en la rusa lingvo prezentita historio de SEU estas la rezulto de multjaraj esploroj surbaze de arkivaĵoj trovitaj en muzeo de la urbo Kirov, inter kiuj troviĝas protokoloj de kunsidoj de la Centra Komitato de SEU, diversaj informleteroj kaj korespondaĵoj kun esperantistaj kluboj de aliaj urboj, nelaste propraj gazetoj kaj revuoj de SEU kaj iuj libroj (duagradaj fontoj).


Fruktodona laboro malgraǔ ideologiaj disputoj

Post enkonduko al la historio de la Esperanto-movado en Ruslando antaǔ 1917, Krasnikov analizas la evoluon de SEU laǔ jarperiodaj ĉapitroj (1921-26, 1926-28, 1928-31, 1931-35, 1936-37) kaj tiel sukcesas doni superrigardon pri la gravaj problemoj, kiujn SEU tiam alfrontis. En tio lia priskribo estas verkita kadre de la historia kaj politika kunteksto, en kiu SEU agis en Sovetunio. Signifa parto de la detala historia skizo estas dediĉita al la kunlaboro kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kun kiu SEU, pretendante esti la ĉefa organizo de la komunistoj, finfine rompis pro ideologiaj kvereloj, kiuj en la tiama tempo furoris en la internacia movado de la Maldekstro, t.e. proletoj, komunistoj, laboristoj, socialdemokratoj ktp. El hodiaǔa vidpunkto tiuj kvereloj estis komplete stultaj kaj eĉ nenecesaj, ĉar en la kazo de SEU kaj SAT ili finfine skismigis la komunistan-laboristan movadon laǔ la okcidenta kaj la sovetia vojoj kaj malproksimigis la du ĉeforganizaĵojn de la veraj taskoj, kiujn ili devintus efike plenumi, nome disvastigi Esperanton inter proletoj, komunistoj, laboristoj, kamparanoj ktp. Nu malgraǔ tiuj akraj ideologiaj disputoj ili tion ja sendube faris, kiel montras kelkaj ciferoj listigitaj en la teksto. En 1935 SEU kulmine nombris entute 14 237 membrojn, de kiuj 5 111 estis esperantistoj, poste la nombroj ŝrumpis. Aliaj interesaj ciferoj ĉirilate estas, ke en tiu jaro 52,9% de la membroj estis indikitaj kiel „laboristoj“, dum 33,3% estis „oficistoj“ kaj nur 4% „kolĥozanoj“, kiuj kiel la laboristoj pro ideologiaj motivoj ankaǔ apartenis al la celpubliko de SEU. Ankaǔ estas interese konstati, ke inter 1933 kaj 1935 13,2-16% estis membroj de la Komunista Partio (bolŝevikoj), 20,9-23% estis anoj de la Komsomolo kaj 61-65,9% restis sen- aǔ eksterpartiaj. Koncerne la etnajn apartenecojn Krasnikov trovis jenajn ciferojn por la jaro 1932 kaj 3657 kotizpagantoj: rusoj: 1780/50,23%, ukrainoj: 786/22,18%, judoj: 410/11,57%, krome kartveloj, armenoj, belorusoj, germanoj (48/1,35%), poloj (31/0,87%), latvoj (19), litovoj (12), grekoj (11) kaj 29 aliaj naciecoj kun malpli ol 10 personoj de ĉiu grupo. Pri la cirkonstancoj de la aresto kaj mortigo de Drezen kaj aliaj aktivuloj la leganto ne plu fariĝas informita, ĉar la historia skizo de Krasnikov iom abrupte finiĝas per la plej lasta protokolo evidente datita de la 11a de septembro 1937, sed tiam Drezen jam estis arestita. Anstataǔ inkluzivi detalan biografion pri Drezen aǔ dokumenton pri la verdiktoj kontraǔ li kaj la aliaj mortkondamnitaj esperantistoj, Krasnikov preferis aldoni iom longan leteron de Grigorij Demidjuk (1895-1972), kiu rilate la stalinismajn fifarojn mem ne raportas pli multe ol ke li mem estis deportita al Siberio (jarindiko mankas) kaj plene rehonorigita en 1955.


Laborista movado kaj german-sovetia kunlaboro

La duan parton de la libro konsistigas la ellaboraĵoj de la (orient-)germana esperantisto/-logo Detlev Blanke. Temas pri tri artikoloj, kiuj jam aperis en la lingvo Esperanto kaj kiuj por ĉi tiu libro nun estis tradukitaj de Anatolij Sidorov en la rusan lingvon: „Historio de la laborista Esperanto-movado“ (unuafoje aperis en la libro „Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado“, Budapeŝto 1978); „Historio de la Eldona kooperativo de la revolucia Esperanto-literaturo EKRELO“ (aperis en „Impeto ’91“, Moskvo 1991) kaj „Esperanto kaj socialismo“ (eldonita kiel aparta broŝuro, Novjorko 2004). La aǔtoro kaj ties ideologiaj-mondkonceptaj vidpunktoj estas bone konataj, konfirmitaj en la enkondukaj klarigoj al la kontribuaĵoj, kaj do ĉi tie ne devas esti aparte prezentitaj. La studo pri EKRELO estas akompanata de supozeble plena bibliografio, kiel Blanke esperas.


Esperanto kaj socialismo

Interese legi estas la enkonduketoj, kiujn Blanke antaǔigis al siaj artikoloj por la ruslingva eldono. Tie li raportas, kial li ekinteresiĝis pri la laborista kaj sovetia Esperanto-movadoj, kie li renkontis multajn kuraĝajn personecojn, kiuj sindone agadis sub riskoplenaj kondiĉoj kaj kiuj tial estas alte estimindaj. Blanke ankaǔ atentigas, ke liaj artikoloj ne estas plene objektivaj, kvankam li strebas al objektiveco. Li eĉ atendas reagojn kaj komentojn al tio kion li skribis. La plusoj kaj minusoj pri la Esperanto-movado, kiuj estas listigitaj de Blanke kaj kiuj validas pli malpli por ĉiuj ekssocialismaj landoj, estas konsidereblaj kaj diskutindaj. Ekzemple recenzanto Walter Żelazny (La Ondo de Esperanto, 11/2005) kritikis, ke la kriterioj de Blanke respegulus sole la vidpunkton de pli altranga ŝtatfunkciulo, kiu estis respondeca pri Esperanto. Do en kazo de mankoj necesus priskribi aliajn drastajn problemojn, kiujn la soclandaj Esperanto-asocioj alfrontis. Ankaǔ pri MEM oni donas tro belan bildon, forgesante, ke la percepto de la ‚okcidento’ fare de tiu poststalinisma pseǔdopac-organizaĵo, kiu plumpaĉe ŝatis ludi ‚malvarman militon’, estis treege unuflankeca kaj neobjektiva.

Kaj malgraǔ ke Blanke, kiu restas fidela al sia marksismo-komunismo, montras sin kiel sciencisto aperta al objektiva kaj celdirektita prilaborado de la historio de la orienteuropa Esperanto-movado dum la realsocialismo, li ne povas kaj ne volas akcepti provojn nigrepentri aǔ eĉ falsigi ĝin fare de personoj, kiuj ne partoprenis tiun movadon, nek vivis en tiuj landoj. Kiel ekzemplon li indikas en piednoto artikolon de Markus Sikosek pri la Esperanto-movado en GDR, kiu aperis en La Ondo de Esperanto, n-ro 2/1999, kaj kiu laǔ Blanke estis maltaǔga kontribuaĵo de nekompetentulo. Do, eĉ se Blanke alergie reagas al tiaj publikigoj, kio en lia kazo estas komprenebla, la historie kaj sociologie unika fenomeno de la fermitaj komunistaj socioj en orienta Eǔropo, en kiuj ankaǔ la Esperanto-movado ludis ian rolon, koncernas sendube kaj orientanojn kaj okcidentanojn, do ankaǔ nin esperantistojn.


Reskribado de la historio ne necesas – ĉu vere ?

Nun baldaǔ 20 jarojn post la politika turniĝo en orienta Eǔropo necesus repripensi siajn vidpunktojn, admonas Blanke, kiu ideologie povas spiri pli libere ol en GDR. Sed malgraǔ eble novaj ekkonoj laǔ li tamen ne ekzistas la bezono reskribi (t.e. alimaniere) la historion de la laborista Esperanto-movado (LEM); sekve li decidis ne fari tion, ĉar la teksto aperis en tempo, kiu respegulas konkretajn vidpunktojn, de kiuj Blanke eĉ ne deziras distanciĝi, egale ĉu ili estis eraraj aǔ ne. Samtempe Blanke konfesas, ke li prezentis la historion de SAT iom unuflankece, precipe sub la influo de la komunisma teoriorientiĝo, kaj tial li taksas ilin ne sufiĉe objektivaj. „Hodiaǔ ni scias, ke ankaǔ en la komunismaj cirkloj estis faritaj grandegaj eraroj“, skribas Blanke, inkluzive de LEM kaj SEU.

La modesta eldonkvanto de 400 ekzempleroj de la libro aperinta en 2008 ĉe la moskva eldonejo Impeto, bizare memorigas la tradicion de la drasta papermanko, kiu evidente ĉiam regis en Sovetunio, jam en la tempo de SEU, pri kio ĝiaj estroj lamentadis. Malgraǔ tiu materia mizerego SEU sukcesis eldoni plurajn periodaĵojn kaj multajn librojn. Kaj malgraǔ tiu ege malalta eldonkvanto kaj malgraǔ la evidente modesta intereso inter esperantistoj okupiĝi pri sia propra historio, mi esperas, ke la leginda libro, kiu direktiĝas unuavice al ruslingva celpubliko, kiu interesiĝas pri sociologio kaj historio (sic), bone atingos sian legantaron inter la 142 milionoj da enloĝantoj de la Ruslanda Federacio !

Andreas Künzli




 

Via opinio pri Istorija Sojuza Èsperantistov Sovetskih Respublik / Istorija rabočego èsperanto-dviženija