Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › El ombro
Titolo El ombro
Antologio de prozo el Rusio
 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 8.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2008 
EldonintoREU / Impeto 
Klarigoj18 prozaj fragmentoj de 14 nuntempaj aŭtoroj.
KontribuantojKompilis G. Arosev, N. Gudskov 
ISBN/ISSN9785716101869 
Formato 99 paĝoj, 22 cm 
RecenzojEl ombro: ĉu al suno? de Aleksandr Ŝevĉenko
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Alexander Shlafer

Ĝuinda ĥoro de nuntempaj rusiaj voĉoj

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Jam delonge, ne loĝante en Rusio, mi avide interesiĝas pri la evoluo de la socia, kultura kaj Esperanta vivo en mia naskiĝolando. Tial mi entuziasme konsentis recenzi tiun ĉi modestan 100-paĝan libreton subtitolitan antologio de prozo el Rusio.
La redaktora antaŭparolo diras pri tiu ĉi kolekto de mallongaj prozaĵoj, ke temas pri verkoj "diverstemaj, diversĝenraj, diverskarakteraj – tute diversaj. Unuigas ilin nur tio, ke ili venas el unu lando." Tre prave. Mi konfirmas, ke tiuj ĉi prozaĵoj de 14 aŭtoroj el Rusio, originale verkitaj en Esperanto, estas tre malsimilaj; ankaŭ la facetoj de la vivo, kulturo, tradicioj kaj socia dinamiko de Rusio, kiujn ili reflektas, la aŭtora stilo kaj, nelaste, la verkista talenteco estas treege variaj. Mi nomu ĉiujn kontribuintojn, inter kiuj estas figuroj internacie konataj en Esperantio: Viktor Aroloviĉ, Grigorij Arosev, Mikaelo Bronŝtejn, Dmitrij Cibulevskij, Gafur Gazizi, Alekseo Guljaev, Klara Ilutoviĉ, Zoja Kaĉalova, Jurij Karcev, Valentin Melnikov, Irina Mironova, Ivan Naumov, Aleksandr Parfentjev, Vladimir Perepelica.
La kolekto enhavas, laŭ la redaktoroj, "laŭeble antaŭe ne publikigitajn kaj ne tro longajn" verkojn de la aŭtoroj, kiuj plejparte estas konataj esperantistoj, do temas plejparte pri "freŝaj" verkoj, proponitaj de la aŭtoroj mem kaj do ili konjekteble prezentas la ĝisdatan reflekton de la stilo kaj talento de la aŭtoroj laŭ ilia propra memtakso.
Kelkaj rakontoj pentras la vivon en Rusio kun tiom psiĥologie versimilaj kaj rekoneblaj detaloj, homtipoj kaj interhomaj rilatoj, ke mia koro kunpremiĝis pro tujaj rememoroj pri iamaj sentoj, esperoj, angoroj, amoj kaj tuta gamo de homaj agoj – de plej naŭza malhumaneco, egoismo kaj perfido ĝis plej sindona amikeco kaj nobla altruismo, kiujn mi renkontis dum mia vivo en Rusio.
La lingva nivelo de preskaŭ ĉiuj aŭtoroj estas ĝenerale tre bona, kaj iliaj stiloj – tre variaj kaj ĝuindaj. Iom surprize, "rusismoj" estas malpli oftaj ol mi atendis en tekstoj verkitaj de denaskaj ruslingvanoj. Mi menciu nur tre pezan "kadran" rusecan vortordon, kiu aperas ĉe pluraj aŭtoroj: "la rigidiĝinta sur mia vizaĝo tuthomara kompatemo" (t.e. la tuthomara kompatemo rigidiĝinta sur mia vizaĝo) [p. 51], "forlasitaj de la mastroj bestoj" [p. 65].
Male, mi kun surprizo konstatis, ke leksikaj kaj stilaj erar(et)oj, kiuj rezultas el nekritika asimilo de "la internacia stilo" (kun ĝiaj propraj, plejparte "okcidentaj", fuŝaĵoj) kaj el nur-vortara, supraĵa kompreno de klerismoj, fremdaj al la rusa lingvo (kiel, ekzemple, "rezolute" en la senco "sendube" [p. 13]), estas paradoksa kromrezulto de rimarkebla kaj laŭdinda strebo al internacieca persona stilo en almenaŭ duono de la rakontoj. Preseraroj (kiel "de-gnas" [p. 20]) kaj evidentaj lingvaj eraroj estas nemultaj, kio atestas pri diligenta, konscienca redaktado. Mi nomu nur kelkajn agacaĵojn: "jen ... jen" anstataŭ "aŭ ... aŭ" [p. 13], "ĉu" anstataŭ "apenaŭ" [p. 26], "descendite" (descendinte) [p. 37], "forprenite" (forpreninte) [p.38], "malvarmumita" (malvarmuminta) [p. 62], "apenaŭ" (laŭsence, almenaŭ) [p. 88].
Estas iom amuze, ke la titolo de unu el la rakontoj, Happy (Kial ŝi estas "Happy"? – Ĉar ŝi estas feliĉulino. Ĉiam bonŝancas al ŝi), evidente estas rezulto de semantika transfero: la angla lingvo strikte distingas la sencojn de la vortoj happy (feliĉa) kaj lucky (bonŝanca), kiujn la rusa (kaj iugrade Esperanto) ofte kunfandas.
Fine de la libro la leganto trovos fotoportretojn de ĉiuj aŭtoroj, kaj komence de ĉiu aŭtora sekcio de la libro aperas informoj pri la koncerna aŭtoro. Tiuj informoj, aldone al la kutimaj bazaj informoj (naskiĝ-jaro kaj loko, jaro de esperantistiĝo, profesio, ŝatataj aŭtoroj, menciindaj publikaĵoj en Esperanto kaj la rusa), enhavas ankaŭ preferatajn televidkanalojn kaj plej ŝatatajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Kion ŝatas manĝi kaj trinki kelkaj el la aŭtoroj (inter kiuj estas miaj amikoj kaj bonaj konatoj), tio estis plene surpriza al mi. Ĉu vi konjektus, kiu preferas stufitajn terpomojn kun fungoj kaj porkaĵo, kaj vodkon, kaj kiu bonan vinon kun bela virino?
Mi konfesas, ke du aŭ tri verketoj ŝajnis al mi stile lamaj aŭ banalaj, sed ili konsistigas malpli ol dekonon de la kolekto kaj ne malbonigis mian ĝenerale bonan impreson. Komencante legi ĉiun rakonton, mi prave anticipis surprizon teman aŭ stilan, ĝojis pro rekoneblaj, trafe prezentitaj detaloj de la rusia vivo aŭ malkovron de io nova kaj neatendita. Mia atendo ne estis trompita kaj kelkaj juveloj, kiujn mi trovis en tiu ĉi libro, estas malavara regalo, kiu pravigis miajn esperojn!
La paperkovrila libreto estas bonkvalite presita kaj broŝurita, tiel ke ĝi povas facile elteni multfojan legadon de multaj legantoj.
Mi rekomendas tiun ĉi ĝuindan kolekton al ĉiuj, kiuj volas konatiĝi kun la voĉoj de nuntempaj esperantlingvaj aŭtoroj el Rusio kaj kun la unika fando de tuthomara kosmopoliteco kun rusia specifeco en iliaj variaj stilpaletroj.

 

Via opinio pri El ombro