Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Nun mi pripensos
Titolo Nun mi pripensos
 
Aŭtoro Claudio Procopio 
KategorioLudoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCorsico, 2008 
EldonintoFioriverdi 
KlarigojLingva kartludo por 2 ĝis 17 ludantoj.
Tradukisto, lingvoM. Lipari, N. Vessella / El la itala
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Angela Tellier

Diskutigu viajn amikojn!

Fonto: Revuo Esperanto, januaro 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Ĉi tiu ludo estas multflanke instrua; la instrukcioj informas, ekzemple, ke la kreinto opinias, ke junuloj nuntempe uzas en sia ĉiutaga parolado vortostokon pli-malpli nur 400-vortan. Mi havas malfacilaĵon kredi, tamen, ke tiu, kiu disponas je tiel malgranda vortostoko en ajna lingvo havus la paciencon kaj intereson trastudi la, miaopinie, iomete komplikajn kaj nelogikajn instrukciojn, sed oni povus prave diri, ke se unu el la bazaj celoj de instrua ludo estas diskutigi la ludantojn, kial tiuj ĉi ne diskutu ankaŭ pri la reguloj?
Ĉu la ludo mem estas same diskutiga? La tradukintoj supozeble kredas esperantistojn babilemaj, ĉar la Esperanta versio prezentas mil vortojn [radikojn]. La celo de la ludo estas bona, tio estas plivastigi la vortprovizon de la ludantoj kaj ilian kapablon formi sencohavajn kaj gramatike ĝustajn frazojn en amuza kaj instrua maniero.
La malgranda (kaj malfortika) skatolo entenas kartetojn, iom buĉe tranĉitajn, sur kiu aperas po 10 vorteroj [radikoj]. Ĉiu ludanto ricevas po sep kartojn kaj sub tempopremo ŝvite provas konstrui frazojn elektante po unu vorton el ĉiu karto. Poste la ludantaro diskutas pri la taŭgeco kaj beleco de ĉies frazoj, kaj poentumas – mi povas imagi ke ne ĉiu juĝas aliulan frazon pli bela, pli sencohava, pli amuza, ekzemple, ol la sian – kaj jen, viglaj diskutoj, eĉ disputoj, rezultas.
La instrukcioj klarigas ankaŭ, ke la ludo enhavas 20 atutojn, sed mi ne povis ilin distingi inter la aliaj kartoj – nu, eble ili mankas en mia ekzemplero. Kaj mi min demandas, kial la nomoj de la monatoj komenciĝu per majuskla litero; en frazforma ludo tio certe misgvidas.
Jes, la kartoj povus esti pli bele tranĉitaj, la skatolo pli fortika kaj la vortoj pli grandaj – por malfortaj okuloj, tamen la ludo certe plenumas sian diskutigan celon. Ĝi estas taŭga por individua, grupa kaj eĉ teama ludado. Ekdiskutigu viajn amikojn!

 

Via opinio pri Nun mi pripensos