Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Odoj & aliaj poemoj
Titolo Odoj & aliaj poemoj
 
Aŭtoro Gerrit Berveling 
KategorioPoezio originala
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroZwolle, 2009 
EldonintoVoKo 
Klarigoj12 Horaci-stilaj odoj pri modernaj temoj, plus kelkaj pliaj, diverstemaj poemoj.
Formato 50 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Nuntempo en klasikstila vesto

Fonto: revuo Esperanto januaro 2020
Reta ligilo al la originalo: https://ru.scribd.com/document/447968151/Januara20Reta
Aldonita de Valentin Melnikov (2020-03-24)

Gerrit Berveling estas konata fakulo pri la latina lingvo kaj ĝia literaturo, multon tradukis. Do ne mirindas, ke ankaŭ en sia originala verkado li iam emas sekvi klasikajn tradiciojn. Lia libreto konsistas el 12 “Odoj” kaj 7 “aliaj poemoj” (kaj fine artikoleto “Pri mia verkado”). En mallonga enkonduko li klarigas, kio estas “odo” – tamen mem agnoskas, ke tiu vorto “estas esprimo preskaŭ senenhava: ĝi simple estas “iu poemo”, multe pli ne estas direbla...” – sed li emas precize imiti stilon de Horacio.

Tamen, la temoj apenaŭ konvenas por alta poezio. Politika artikolo aŭ pamfleto, eĉ se skribita per kurtaj linioj, dismetitaj zigzage, eĉ kun ritmo – ne fariĝas odo, t.e. lirika poemo (laŭ PIV). Militoj, perforto, manko de homaj rajtoj – ĉu taŭgas?

Jes, laŭ antikvaj normoj odo devas enhavi striktan ritmon (rimojn nepre ne, ili aperis nur mezepoke). Enkonduke Berveling eksplikas necesan distribuon de silaboj kaj akcentoj, kaj en ĉiuj odoj li uzas tiun. Nu, per vortoj de Kalocsay, la ritmon dum lego mi devas serĉi por konstati ĝian ĉeeston teorie. Ĝi ja ĉeestas, sed por sekvi ĝin, la aŭtoro rompas frazojn en nekonvenaj lokoj, kontraŭ logiko kaj gramatiko. Ekzemple (provu legi ritme senstumble, taksu ankaŭ la temon):


Ja kiu scios, kio okazis en
Irako, kiukaŭze Kuvajton ĝi
   invadis? Ĉu por venĝi ŝtelon
      kaŝe subteran de naft-provizo?

Ĉu nur potencavido, orgojlo aŭ
parenca strebo puŝis Hitlere eĉ
   invadi kaj ekmurdi? Kiu
      povas deĉifri la fundajn pensojn?

(“Odo pri la Tria Mondmilito”)

Kion celis diri la aŭtoro per “Etiko por virinoj”? Ankaŭ en aliaj “odoj”, se ne kontraŭmilitaj, liaj pensoj ne pli klaras. “Barack Hussein Obama” enhavas enormajn laŭdojn, eĉ komparon kun romia imperiestro. Nu, ne sola Berveling tiam ekzaltis pri li, esperis brilan futuron pri, i.a., “reformo de Uson’ moralen” – kaj poste amare seniluziiĝis (Vidu ekzemple mian recenzon pri Kvodlibeto en n-ro 1326, p. 161).

Malnovaj vestoj kaj armiloj neoportunas kaj strange aspektas nuntempe, same malnovstilaj poemoj pri nuno. Do pli bone impresas la “aliaj poemoj”, ne havantaj striktajn limigojn. “Neniam promesis esti honesta” – vere pensigas. Kun “Se iu vin provas konvinki” neniam konsentos homo spertinta veran amon – sed vera amo tiom raras!.. Bonegas la esprimo: “la dio mis-teras” kaj pliaj vortludoj en “Frua Patristiko”...

La plej sukcesa ĉi-libre miaopinie estas “La muŝa mondmilito” – kantoteksto verkita por “Kajto”. Poemon kun precize sama ideo antaŭ pli ol jarcento verkis armena poeto Ovanes Tumanjan, mi legis ĝin en rusa traduko de Samuil Marŝak – sed ĉu aliaj literaturoj havas similan?

 

Via opinio pri Odoj & aliaj poemoj