Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Babiladoj de bonhumora Zamenhofano
Titolo Babiladoj de bonhumora Zamenhofano
 
Aŭtoro Jakobo Ŝapiro 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 3.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCzeladź, 2009 (2a eld) 
EldonintoHejme - Libro-mondo 
Klarigoj"Ĉiu vorto en la libreto estas amuza, la ŝercoj tre spritaj, krom tio ili estas esperantaĵoj ĉiam trafaj, sed neniam ofendaj." (Marie Hankel).
KontribuantojPostparolo de Tomasz Chmielik 
ISBN/ISSN9788392028970 
Formato 40 paĝoj, 19 cm 
RecenzojŜapiro, Jakobo. Babiladoj de bonhumora Zamenhofano. de anonima
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Ŝapiro, Jakobo. Babiladoj de bonhumora Zamenhofano. 40 paĝoj. Hejme – libro-mondo. Czeladź 2009, 2a eld. Prezo: 2.40 € (UEA). http://www.hejme.com.pl de anonima
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

La reveno de Bonhumora Zamenhofano

Fonto: La Ondo de Esperanto 2009/12
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-sapiro.htm
Aldonita de Valentin Melnikov (2011-02-01)

La Esperanto-movado havas plurajn mokindajn trajtojn kaj eventojn. Satiraĵojn tiutemajn verkis pluraj aŭtoroj (legu la bonan kolekton Samideanoj, Sezonoj, 2006). Jakobo Ŝapiro mokas la lokan Esperanto-klubon en urbo L. Ni povas diveni, ke temas pri Lodzo, sed evidente ankaŭ aliloke okazis kaj eĉ plu okazas similaĵoj. Oni dormeme enuas dum klubkunvenoj, krokodile klaĉas, intrigas por okupi “gvidan” (fakte, sensignifan) postenon… En la klubo kuŝas kelkaj malnovegaj, neniam legataj revuoj; sur muro fiere pendas oficiala permeso okazigi Esperanto-kursojn — sed kursoj mem neniam okazas… Jen la aŭtoro petole fantazias, kio okazus, se li fariĝus idisto; jen li prezentas programartikolon por nova Esperanto-gazeto, neniam lanĉita reale… Plurfoje aperas versaj pecoj, parodiantaj La Vojon de Zamenhof. La ironio estas sufiĉe milda, kompare kun postaj verkoj de aliaj aŭtoroj; ofte senteblas tipe juda mikso de humuro kun malgajo…

Supozeble ĉio fidele priskribas la realon, nur kun ioma troigo. La tuto estis verkita ĵus antaŭ la Unua Mondmilito; dum preskaŭ jarcento poste la mondo grave ŝanĝiĝis, tamen — vi nepre rekonos en nunaj esperantistoj kaj “amikoj de Esperanto” similecon al ties prauloj.

La unua eldono de Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano aperis en 1922, la dua en 1924, la libro estis tre varme akceptita. L. Totsche skribis en Literatura Mondo: “la libro apartenas al la plej bonstilaj verkoj de l' Esperanta literaturo kaj tial ĝi estas tre rekomendinda ankaŭ por komencantoj volantaj sin ekzerci en la lingvo” (mi aldonu: tiuj komencantoj bone pripensu la aferojn, por ne ripeti fuŝojn de la protagonistoj).

Nun la eldonejo Hejme redonis al ni tiun kortuŝan raraĵon. Kvin felietonoj kun la aŭtora antaŭparolo okupas nur iom pli ol duonon de la libreto; sekvas eseo de Tomasz Chmielik kaj fragmentoj el rememoroj de Felicja Raszkin-Nowak (nevino de la aŭtoro, la sola el la familio, kiu elvivis dum la Dua Mondmilito) pri Jakobo Ŝapiro. Ni ekscias, kion li faris por Esperanto kaj kia li estis en ordinara vivo, kia tragika sorto lin atendis. Indas dankeme rememori lin apud lia samsortano Izrael Lejzerowicz, kies Verda Biblio estis reeldonita samloke unu jaron pli frue.

Por ni, kiuj vizitas Bjalistokon, aŭ legas ion el multaj raportoj pri ĉi-jara UK, certe memorfiksiĝos ne nur majstro Zamenhof, sed proksime al li ankaŭ Jakobo Ŝapiro — sidanta surfenestre en danda pozo, kun ĉapelo sur piedpinto, sed kun profunda tristo en la okuloj…

 

Opinioj pri Babiladoj de bonhumora Zamenhofano

Ilja (2017-07-09):
Amuzaj rakontetoj, kiuj estas aktualaj nun! Liginda libreto por homoj, kiuj ŝatas la movadon kaj ŝercoj pri ĝi.


Via opinio pri Babiladoj de bonhumora Zamenhofano