Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Malgajaj sonetoj
Titolo Malgajaj sonetoj
 
Aŭtoro Malfrua Somero (pseŭd.) 
KategorioPoezio originala
Prezo 3.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBeogrado, 2009 
EldonintoEtelka Kiss-Jakupović 
Klarigoj68 sonetoj inspiritaj de la (malgaja) vivo de la aŭtoro.
ISBN/ISSN9788691247904 
Formato 78 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Vere malgaja historio…

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2010. № 1 (183)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-msomer.htm
Aldonita de Valentin Melnikov (2012-03-26)

“Malfrua Somero”, t.e. serba aŭtoro kun zorge kaŝita nomo verkis 68 “malgajajn sonetojn”. Pasis pli ol dudek jaroj post lia morto, kaj jen lia iama amikino, objekto de lia malfeliĉa amo, decidis eldoni la poemojn, ke ili ne perdiĝu, ĉar, ŝiaopinie, “Esperanto meritas ilin”, kaj “la gesamideanoj devas legi ankaŭ tiujn belegajn, sincerajn kaj kortuŝajn poemojn”.

Do, kion ni fakte ricevis?

Por ke la lingvo estu internacia... mi volis diri, por ke la versaĵo estu soneto, ne sufiĉas nomi ĝin tia. La poemetoj havas po 14 liniojn, plia simileco al sonetoj fakte ne videblas. La verslinioj estas nesolide kurtaj. Anstataŭ la kvinpieda jambo, nepra por sonetoj – aperas plejparte tripieda amfibrako, forte lamanta. Rimoj havas necesan skemon nur en la verstrioj, sed ne en la kvaroj. Kaj mem rimoj estas aŭ enuigaj adasismoj, aŭ fuŝaj “asonancoj”: “vidas-rememorigas” (p. 11), “premas-eltenos” (p. 13), “povus-volus” (kelkfoje!) ktp., por ne daŭrigi la liston, mi diros: tiaĵoj troviĝas sur ĉiu paĝo. La pinto estas sur p. 31: en unu soneto troviĝas jenaj “rimoj”: aminda-inda, tiam-iam, ebla-neresanigebla. La rimo “ĝarden’-tamen” (p. 30) igas dubi, ĉu la aŭtoro ĝenerale imagas, kio estas akcento kaj ritmo...

Mi komprenas, ke la aŭtoro vere suferis (mi mem iam estis en tia stato). Tamen, por esti bona poeto, ne sufiĉas nuraj amsuferoj – necesas ja havi talenton kaj studi poezian teknikon. Kaj, memkompreneble, libere posedi la lingvon.

La vortoj – tro bombastas. Rozoj, larmoj, sendormaj noktoj... koro, kiu krevas pro doloro (estus tre strange, se tiu rimo ne aperus). Hazardan rendevuon sur parka benko (bela foto de tia benko en vintra parko ornamas la kovrilpaĝon) la aŭtoro konstante rememoras: tridek tagojn poste (p. 28-31), sesdek tagojn (p. 38); post naŭdek tagoj ŝi konsentis pri nova renkontiĝo – kaj li denove fervore verkas pri tio (p. 41-42); pasis duonjaro – jen novaj sonetoj (p. 65-66, 68). Jen li pentas, ke estis ne sufiĉe afabla kun ŝi (p. 45), tamen ŝi konsolis lin. La aŭtoro firme decidis ne plu verki sonetojn (p. 32, 34, 37, 39) – tamen verkas plu. La soneto LVII (p. 67) estas titolita “la lasta”, sed ĝin sekvas plia deko...

Multas gramatikaj eraroj, ofte aperas superflua “la” apud posedpronomoj. Plurloke estas koŝmara vortordo: “sed” enŝovita meze de sintagmo; “ne tuŝis plu via min man’” (p. 20), “jen tombo gepatroj de ŝiaj” (p. 22), “kun via vin vidis amato” (p. 26), “ke malgraŭ ĉu volo sincera” (p. 40), “folioj de l’ arboj ĉar falis”, “mi sidas kun plena animo / de tristo kaj malespero” (p. 49), “aŭ juno pri mia funebras” (p. 50), “ni estis brakumo en prema” (p. 59), “hodiaŭ tre volas mi esti / soleca medito en mia” (p. 61), “mi legis okuloj kun larmaj” (p. 64) – denove, mi citas nur kelkajn el multaj ekzemploj.

Tamen, la malreciproka amo ne estas egoisma, kiel tio ofte okazas ĉe aliaj personoj. La aŭtoro komprenas, ke li neniam feliĉos. Do li nur ĝojas pro momenta rigardo, man-tuŝo, brakumo, danco... Li nenion pretendas, kaj strebas fari al ŝi bonon, senkondiĉe. Li eĉ dankas ŝian amaton, “ĉar kiun plezuron li donas, / de mi vi akcepti ne povas...” (p. 26); “prepari ĝojon / por vi – la solvo sola” (p. 21), “Kion mi, vanta, deziras? / La vivo al vi nun plu ridu, plezurojn de l’ vivo vi vidu” (p. 52), “nur veo postrestas, / ĉar al mi ne eble estas / vin fari homo feliĉa” (p.54).

Vere malgaja historio... Kompatindas ĉiuj: kaj la multsuferinta aŭtoro, kies amo neniam iĝis reciproka. Kaj ŝi, kun rimorsoj, ke ŝi ne povis respondi liajn sentojn – pro feliĉa amo al alia viro kaj pro siaj moralaj konvinkoj. Kaj la leganto...

 

Via opinio pri Malgajaj sonetoj