Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ĉio komenciĝis ĉe la Verda / Zaczęło się na Zielonej
Titolo Ĉio komenciĝis ĉe la Verda / Zaczęło się na Zielonej
Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto / O Ludwiku Zamenhofie, jego rodzinie i początkah esperanta
 
AŭtoroZbigniew Romaniuk, Tomasz Wiśniewski
KategorioBiografiaj / Zamenhof
Prezo 8.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroŁódź, 2009 
EldonintoKsięży Młyn Dom Wydawniczy 
KlarigojKonciza, sed bone dokumentita verko, celanta unuavice pollingvanojn.
Tradukisto, lingvoP. Wierzbowski / El la pola
ISBN/ISSN9788361253617 
Formato 2x50 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Dulingva (pola, E). Bind. Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de anonima

Romaniuk, Zbigniew kaj Wiśniewski, Tomasz (tradukis Wierzbowski, Przemysław): Ĉio komenciĝis ĉe la Verda. Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto.

Fonto: Spegulo 2/2010
Aldonita de Andreas Künzli (2011-01-20)

„Multe jam oni verkis pri Ludoviko Zamenhof, tial ĉiu sekva provo postulas kuraĝon kaj ŝajnas esti ripeto“, tiel tute komence la du polaj aǔtoroj avertas pri sia propra entrepreno, eble kun iom troa respekto antaǔ la prizamenhofa historiografio.
Zbigniew Romaniuk kaj Tomasz Wiśniewski ne estas esperantistoj, sed lokaj historiistoj, kaj tio faras ilin interesaj por la Esperanto-historiografio por havigi al ĝi freŝan venton. Romaniuk fariĝis konata pro siaj historiaj studoj pri la ŝtetlo Brańsk, kaj Wiśniewski posedas vastan kolekton de historiaj fotoj publikigitaj sur www.bagnowka.com.
La ĉefa sciindaĵo de ĉi-libro estas la informo, ke Mordechaj-Motel-Marko Zamenhof, la patro de L.L. Zamenhof, naskiĝis en 1837 ne en Tykocin kiel ĝis nun kredate, sed en Suwałki. Krome, la tiama oficisto ne preterlasis la okazon aldoni en la naskiĝatestilo, ke Fajwel Zamenhof ne scipovis subskribi la dokumenton. Ĉi tiu informo do kontraǔas la ĝis nun kredatan opinion, ke la patro de Marko Zamenhof, do t.e. la avo de L.L. Zamenhof, estis bone klerigita. En Suwałki naskiĝis ankaǔ du fratinoj de Motel-Mordechaj-Marko: en 1839 Rivka (Rebeka) kaj en 1843 Perla (Peszka). Fajwel estis menciita kiel „revendisto“. Laǔ la trovitaj dokumentoj eblis konkludi, ke la Zamenhofoj venis al Suwałki antaǔ januaro 1837 kaj elmigris el la urbo en julio 1843. Nerespondita restas la demando, kie la Zamenhofoj estis inter 1843 kaj 1853, jaro kiam aperas spuroj en Tykocin. Eble ili restadis en diversaj lokoj. Ŝajnas, ke la Zamenhofoj migradis inter urboj, kiuj ekonomie estis allogaj kaj kie ili trovis laboron. La plej malnova atesto de loĝado de Zamenhofoj en Tykocin estas la informo, ke en decembro 1853 en la tiuloka sinagogo estis anoncita la geedziĝo inter Aron Froimowicz Szwarcenberg el Łomża kaj fraǔlino Peszka Fajwelowna Zamenhof el Tykocin. Ĉi tiuj sciigoj estas la plej fruaj informoj, kiuj pruvas la restadon de zamenhofaj familioj en tiuj urboj. En la nupta atestilo estas ankaǔ notite, ke Peszka scipovis skribi nek pole, nek hebree, nek jide. Povas esti, ke la instruisto Szwarcenberg influis la kleriĝon de la juna bofrato Mordeĥaj-Marko. Do, la trovitaj dokumentoj estas interesaj kaj gravaj, ĉar samtempe ili iom raportas pri la sociaj cirkonstancoj, en kiuj zamenhofaj parencoj siatempe troviĝis. Pri Marko la aǔtoroj mencias ankaǔ, ke „oni sciis, ke li komencis studi pedagogion en Moskvo“ (sen fontindiko).
En la ĉapitro pri Bjalistoko, kien la Zamenhofoj probable alvenis en 1857, la aǔtoroj klarigas, ke la familio okupis tri malgrandajn ĉambretojn ludonitajn de la judo Ciechanowski ĉe la Verda strato angule de la Blanka strato. La Verda strato ŝanĝis poste sian nomon al Jateszna, Jatkowa, Jatki. En 1927 estis instalita sur la fronta muro de la konstruaĵo memortabulo al L.L. Zamenhof. Tio kaǔzis diskonigon de erara opinio pri la preciza naskiĝloko de Zamenhof, laǔ kiu onidire li naskiĝis en la teretaĝo de la ĉestrata loĝejo.
Plie oni ekscias, ke al la cirkumcida ceremonio por L.L. Zamenhof estis invititaj laǔdire membroj de la signifa familio Zabłudwoski kaj ilia bofilo Eliezer Halberstam kaj ke la riton ŝajne partoprenis ankaǔ la oficiala rabeno Joszua Skindberg kaj la fama juda verkisto Eliezer Dov Lieberman.
La aǔtoroj supozas, ke la lojaleco de Marko Zamenhof vidavide de la caraj aǔtoritatoj estis tiom forta, ke verŝajne li eĉ informis ilin pri neleĝaj judaj konkurencaj lernejoj en Bjalistoko.
Laǔ R/W kulpis la „pligrandiĝanta antisemitismo inspirata de rusaj naciismaj grupoj“, tiel ke LLZ perdis sian entuziasmon pri la rusa lingvo. Ĉu LLZ legis la biblian ĉapitron pri Babelo kiel dekjara aǔ pli juna knabo oni ne scias, same ne ĉu lia patrino pensis, ke li fariĝos talenta verkisto. Estas bone, ke la aǔtoroj menciis la faman Babelturo-pentraĵon de Pieter Brueghel (ne Bruegel), sen indiki la jaron de ĝia estiĝo (1563). Ankaǔ domaĝe, ke en la bildoparto mankas la koncerna fotaĵo de la menciita bjalistoka fotisto Jefim Sołowiejczyk por vidi pri kio temas.
Pri la moskva restado R/W rakontas, ke LLZ loĝis en ĉambreto, kiun li luis de iu Zięba, amiko kaj komercisto kun bjalistoka deveno, kiu evidente troviĝis en Kitajgorod. Kutime estas konate, ke li loĝis en la domo de iu Miklaŝevskij apud la Tverskaja-strato.
Ĉi tie, en la nesto de la „primitiva antisemitismo“, kiel R/W skribas, LLZ trovis la kaǔzon por alproksimiĝi al la cionisma movado. Dum la polaj aǔtoroj ŝajnas ŝovi la antisemitismon unuavice al la rusoj, ili samtempe silentas pri la pola kontraǔjudismo, kiu furoris samtempe. Aperas ankaǔ la aserto, ke LLZ „komence kunlaboris kun la moskvaj gazetoj ‚Russkij Evrej’ kaj ‚Moskovskie Vedomosti’ (ne moskovskoje), kio estas dubinda (ĉar ĝis nun oni ne trovis artikolojn de LLZ en tiuj gazetoj, vd. Korĵenkov, Homarano, 2009, p. 45, 284). Kiel gravan cioniston, de kiu Zamenhof eventuale estis influita, R/W atentigas pri Jehuda Lejb Gordon (1830-92), elstara juda/hebrea aktivulo en Rusujo, sed ĉu LLZ konscie „proksimiĝis ankaǔ al la koncepto lanĉita“ de li, estas dubinde, ĉar LLZ ne menciis tiun nomon. Fakte, Gordon esprimis similajn aǔ kongruajn vidpunktojn rilate al cionismo, asimilismo kaj la problemoj de la juda elmigrado al Palestino kiel LLZ en siaj pricionismaj artikoloj kaj en la hilelismo de 1901.
Hilelismon R/W mencias nur unufoje laǔnome, sed rezignis trakti kaj interpreti tiun apartan kaj certe iom komplikan temon.
Inter aliaj sciigoj troviĝas, ke la gimnazio kie Zamenhof lernis en Bjalistoko, estas nuntempe la 6a liceo reĝo Sigismundo Aǔgusto ĉe la strato Kościelna kaj ke la rivero Biała formis dum jarcentoj la limon inter la Pola Reĝlando kaj Litova Grandduklando (la urbocentro, kie situas la Zamenhof-strato, hodiaǔ troviĝas okcidente de tiu rivereto).
Bedaǔrinde en la teksto enŝteliĝis kelkaj fuŝinformoj, kiuj iom malvalorigas la raporton de la du polaj historiistoj, kiuj evidente ne estas sufiĉe bone dokumentitaj pri la cetera biografio de Zamenhof kaj pri la historio de la Esperanto-movado, pri judaj aferoj, ktp. Inter alie, Zamenov krom la rusigita skribformo ne povas esti hebrea kiel asertite, ĉar en la hebrea ןוהנמז troviĝas la litero he.
La aserto, ke „oni ne vere scias kiel LLZ reagis al la informo pri kreo de“ Volapük, estas malĝusta. LLZ plurfoje esprimiĝis pri Schleyer kaj ties stranga inventaĵo kaj detale traktis tiun temon en nefinita artikolo en La Esperantisto de 1889/90 kaj en aliaj okazoj.
Negative pritaksata estas la restado de LLZ en Veisiejai, sed ĉu lia kontakto kun la litova lingvo estis „unusola avantaĝo“ oni povas pridubi, ĉar lingvistike litovaj influoj en Esperanto ŝajnas ekzisti malmultaj aǔ neniuj, despli ke Zamenhof mem ne raportis pri tiuj influoj, pri kiuj oni povas nur spekuladi. La utileco de lia restado en Veisiejai tamen konsistis probable en tio, ke LLZ abunde meditis pri sia lingvo kaj ke li venis al la persona konkludo, ke la profesio de ĝenerale praktikanta kuracisto ne taǔgas por li. Aliflanke, Aleksandr Zilbernik, la bopatro de LLZ, prave trovas adekvate pozitivan pritakson, same kiel lia filino Klara, al kiu LLZ edziĝis kaj kiu fariĝis lia fidela vivkunulino kaj helpantino.
Finfine, la plej legindaj estas la tri ĉapitroj pri Suwałki, Tykocin kaj Bjalistoko, kiuj ankaǔ iom priskribas la tiaman etoson en tiuj urboj. Kompreneble, la studo estas ege truohava, sed ŝajnas, ke por tiu celo ne ekzistis la ambicio verki pli ampleksan LLZ-biografion. Ankaǔ ne komprenebla estas la celpubliko de la libro. La esperanta teksto faras impreson iom tro polecan (Tylża, poviat-ĉefurba). Bedaǔrinde, la koncernaj dokumentoj kun polaj nomoj ne estas publikigitaj. R/W iom tro citas el la libro de Ziółkowska kaj Kraśko, studoj kiuj povas esti konsiderataj kiel eksaj kaj science malnoviĝintaj. Verkante pri Zamenhof, oni ne povas eviti legadi lian tutan originalan verkaron, inkluzive de ĉiuj ekzistantaj leteroj.
Krom kelkaj tajperaroj kaj dubindaj kazoj pri manko de la artikolo la Esperanto-lingvaĵo ĝenerale estas en ordo.
La ĉefan tekston sekvas skizo pri la historio de la Esperanto-movado en Bjalistoko, kiu ampleksas kvin kaj duonon da paĝoj. Fontindikoj en la teksto mankas, sed kelkaj uzitaj fontoj estas indikitaj en la bibliografio. Mankas en la librolisto la ĉefa verko pri la historio de la Esperanto-movado en Bjalistoko, kiu en Esperanto estis verkita de Zofia Banet-Fornalowa kaj eldonita en Svidniko en 2003 (resumo de tiu teksto aperis en la revuo Esperanto de UEA en junio kaj julio-aǔgusto 2009). Aldonita estas listo de la Universalaj Kongresoj.
La eldonaĵo estas dulingva, esperanta kaj pola kaj aranĝita tiel, ke ambaǔ lingvaj partoj formas apartan libron. En la mezo troviĝas kelkaj vidindaj fotoj, inter alie unu de la strato kie situas la domo en Grodno post ties renovigo, en kiu Zamenhof loĝis.
La tipografio estas bonkvalita, la bindaĵo solida, la kovrilo, kreita de Wojciech Miatkowski, kaj la stilo de la teksto mem postlasas la impreson de porinfana literaturo. Sensacia estas la prezo de la libro – nur 8.40 € (UEA), sed komprenebla, se oni rimarkas la diversajn sponsorecojn, ĉefe bjalistokajn, kiuj estas menciitaj laǔ sigloj sur la kovrilpaĝo.
Teknike prilaboris la fotojn kaj enpaĝigis la libron Paweł Szewczyk, iujn meritojn pri la traduko havas ankaǔ Jarosław Parzyszek kaj Christophe Chazarein. Menciita estas la firmao Kroll Ontrack, ĉar ĝi savis materialojn preparitajn por printi kaj perditajn pro paneo de malmola disko.
Entute oni povas esperi, ke la du historiistoj-verkistoj trovos la vojon al la historiografio de Zamenhof/Esperanto, tiel ke oni povos atendi de ili novajn gravajn esplorojn en la estonteco. Urĝe bezonata estus ekzemple tuteca kaj moderne verkita historio de la Esperanto-movado de Pollando ekde la komencoj ĝis nun aǔ dum certaj periodoj kiel intermilita kaj komunisma, pri kiuj oni intertempe gajnis sufiĉe da tempa distanco.


.

 

Via opinio pri Ĉio komenciĝis ĉe la Verda / Zaczęło się na Zielonej