Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Aventur'
Titolo Aventur'
 
Aŭtoro Kapriol'! 
KategorioKD-oj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTerband, 2009 
EldonintoTRbandstudio 
Klarigoj14 pecoj balfolkaj. La grupo ludas malnovan muzikon sur novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon sur malnovaj muzikiloj.
Karakterizoj 57min. Kun tekstobroŝuro 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Miko Sloper

Dancu kapriole: la tento estas tre forta!

Fonto: Revuo Esperanto, decembro 2010
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

La plej grava kaj memevidenta aspekto de tiu ĉi KD estas ke temas pri danca muziko. La muzikistoj priskribas la stilon kiel balfolkan, ĉar ili tre ofte ludas tian muzikon dum baloj kie oni dancas folkdancojn de diversaj landoj. La fontoj de kelkaj melodioj olde riĉas: popolmuzikaj manuskriptoj de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj. Kompreneble oni kantas Esperantajn tekstojn ĉe la plejparto de la melodioj, sed aŭdeblas ankaŭ kelkaj sentekstaj melodioj (5 el la 13 trakoj). Eĉ kiam temas pri senvorta melodio, la notoj priskribas la taŭgan dancon, ekz. Sufleo Bureo: "Kiel ĉiuj bureoj, ankaŭ ĉi tiu estas vera flirtdanco. Ĝi celas ne perdi el la vido unu la alian". La notoj asertas ke Ŝarĝujovalso estas "Revema valso kiu transiĝas en sovaĝan polkon".
La kanto Soleco montras influon de Orienta Eŭropo kaj laŭ la agordsistemo kaj laŭ la ritmo en 7/8; aŭ eble tiu ĉi kanto adaptas la stilon de la sefarda Hispanio, kiu similas al la orient-eŭropa. Kelkaj melodioj kaptas la menson kaj ne facile foriras de la memoro: la refreno de Logas la Aventur’ aparte obstine restas en la kapo: "Logas la aventur’, vokas la aventur’, sen aventur’ la vivo estas vana nur". Simile neforgeseblas la kanono Arbardanco: "Plezuris sciuro, melo kaj urso. Ili dancis kune meze en arbar’. Kaj kun ili dancis mi". Tiu ĉi estas infana kanto por infanoj de ajna aĝo.
Kompreneble multaj personoj rekonos la ĝeneralan stilon, ĉar tiu ĉi grupo estas evoluo de la vaste amata grupo Kajto. Du membroj de Kapriol’! estis Kajtanoj: dum la lastaj kelkaj jaroj Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse ludas plejparte tradicie nederlandan muzikon. Do ili decidis kombini la riĉecon de tiu ĉi fonto de brilaj melodioj kun tekstoj en la Internacia Lingvo; la rezulto aŭdeblas sur ĉi tiu KD. Tiu kiu ŝatas akordionon kaj (sak)ŝalmon, sendube amos tiun ĉi muzikon. Aŭdeblas ankaŭ tre ekzotikaj instrumentoj: seljeflutoj el Norvegio, sur kiuj tute mankas fingrotruoj, tial oni produktas diversajn notojn simple per pli forta blovado. La du aliaj membroj de Kapriol’, Ad Bos kaj Rutger Dijkstra, aldonas respektive diversajn perkutinstrumentojn kaj (bas)gitaron, violonon, mandolinon. Tiu riĉa kombinaĵo donas senton de plena orkestro.
La plejparto de la kantoj kaj melodioj ĉi tie surdiskiĝas unuafoje, sed kelkaj aperis en alia versio sur KD de Kajto, ekzemple Tosto („trinku filo, ne rapide, trinku filo, lante nur...“), Soleco kaj Arbardanco. La grupo Kapriol’ jam prezentis la enhavon de la KD en kelkaj festivaloj diversloke en Eŭropo. Do tiu ĉi KD povas esti bona memorigilo por tiuj kiuj bonŝancis ĉeesti la koncernajn eventojn, kaj bona instigilo por tiuj kiuj ilin maltrafis. La kombinaĵo de voĉoj kaj instrumentoj ĉiam estas tre agrabla kaj ĝojiga, sendepende, ĉu oni jam amas la stilon aŭ ĉu la tuto estas freŝe aŭdata. Tiu ĉi KD devus surhavi averton: la tento danci estas tre forta!
Bona intervjuo kun Marita kaj Marian aperis en la kataluna televido kaj spekteblas rete ĉe: http://www.youtube.com/watch?v=vJ1YKUZHgNo/.

 

Via opinio pri Aventur'