Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto por lernejaj klasoj
Titolo Esperanto por lernejaj klasoj
Paroliga metodo kun ekzercaro 1
 
Aŭtoro Josias Barboza 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 22.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBraziljo, 2014 (2a eld) 
EldonintoUnio planeda / Brazila E-Ligo 
KlarigojKolorilustrita kurso 25-leciona kun abundo da ekzercoj. Ĉi tiu volumo celas la lernantojn.
ISBN/ISSN9788588913127 
Formato 160 paĝoj, 28 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Esperanto por lernejaj klasoj" ne estas havebla!


Recenzo de Katalin Kováts

Brazilo pretiĝas por la tutlanda instruado de Esperanto

Fonto: Revuo Esperanto, decembro 2010
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Jam kelkajn jarojn antaŭ ol la brazila parlamento komencis serioze kaj oficiale trakti pri la laŭelekta instruado de Esperanto en mezlernejoj, la kolego Josias Barboza, sperta lingvoinstruisto, entreprenis kreadon de kompleto de Esperanto-lerniloj. Liaj celoj estis verki lernilon, bazitan sur modernaj materialoj kaj metodoj, kiu evoluigu ĉe la lernantoj ĉefe la interagajn lingvokapablojn kaj ebligu samkonceptan uzon de bone konstruitaj kaj science kunmetitaj lernitaĵoj. Tiel naskiĝis la lernolibro-paro Esperanto por lernejaj klasoj.
La monda esperantistaro unuafoje povis enmanigi tiujn lernilojn dum la UK en Bjalistoko, kie libroserve vendiĝis jam la unuaj volumoj de la lernolibro kaj porinstruista aldonaĵo. La instruistaj kolegoj havis eblon vidi kaj prikomenti ankaŭ la duan parton de la serio.
La grandformataj, laŭaspekte tre allogaj libroj kun la aldonaĵoj de sondiskoj impresis la kolegojn. Inter ili s-ro Kurt Fischer el Germanio entreprenis la fakan provlegadon de la dua volumo kaj tiel ekis ankaŭ internacia kunlaboro inter la du kolegoj, kio gvidos la verkon al eĉ pli bona kvalito kaj sentigos en ĝi eŭropan influon.
Necesas aldoni, ke jam la unua volumo de la instrukompleto agordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en ĝia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapabloj de lernantoj kaj kandidatoj. Mondskala uzo de akordaj lerniloj plifaciligos la kunlaboron de internaciaj projektoj.

Kio fakte konsistigas la lernopakaĵon?
Du bunte ilustritaj porlernantaj libroj (volumoj 1 kaj 2) kun ekzercaroj kaj sondiskoj. Krome, la instruisto havas por ambaŭ niveloj gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj.
La porlernanta sondisko enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rolludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tio donas al la lecionoj certan viglecon, havas efikon de motivado kaj havas ankaŭ la ĉarmon de brazila prononcmaniero.
La unua volumo startas de nulo kaj gvidas la lernantojn ĝis la nivelo B1+, kune kun tre riĉa vortostoko kaj multaj ekzercoj, dialogoj, kulturaj kaj movadaj informoj. La finstudintoj de la dua volumo atingas la nivelon B21.
La gvidlibro de la instruisto (fakte baze identa kun la libro de la lernantoj) havas en ĉiu paĝo flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri la plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn. Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas la prepariĝon de la instruisto kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodologio la instruisto ne instruas, sed reĝisoras la grupan lernadon, tial kolegoj, ankaŭ kun malpli da spertoj, povas sukcese uzi la materialon.
La helpa teko senpage elŝuteblas de http://www.lernejajklasoj.net/, la retejo de la projekto, kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj.
La metodo estas baze paroliga, la materialo konstruiĝas sur riĉe ilustritaj kaj variaj dialogoj, kiuj plej ofte el multaj vidpunktoj ekzercigas kaj reekzercigas pri la lernendaĵoj. La gramatikaĵoj trateksas la libron, prezentiĝas en klaraj kaj bone strukturitaj resumoj, tamen ne fariĝas unuagradaj celoj de la lingvolernado. Ilin la kursanoj alproprigas en la multnombraj ekzemplofrazoj tra la sennombraj dialogoj kaj ekzercoj, kiuj ne malhavas kulturajn konojn pri Esperanto kaj stimulon al transkultura komunikado pere de la internacia lingvo. La leksiko reserĉeblas en la librofina indekso kun indikoj de la koncernaj lecionoj kaj en kelkaj okazoj unulingva vortklarigo akompanas la vortojn. La eldonaĵoj estas bunte ilustritaj, kaj kvankam laŭstile kaj laŭkvalite la bildoj ne estas homogenaj, la libroj aspekte estas modernaj, uzanto-amikaj. Krome ĉarmas la etaj ikonoj, kiuj grafike indikas la diversajn celojn de la eroj.
La libro servas ankaŭ kiel laborkajero, la paperkvalito facile ebligas plenumi skribe la ekzercojn kaj taskojn, fari notojn en la libro.
Se mencii tamen negativan trajton ni diru, ke la instruantoj povos havi nekutiman problemon, nome la abundecon, kiu por tiuj, kiuj havas relative malmultajn enklasajn lecionhorojn, necesigas zorgan elektadon de la plej gravaj partoj kaj devon klarigi al la kursanoj kiel memstare prilabori la reston de la lecionoj.
Tre verŝajnas, ke ĉi tiu estos unu el la plej popularaj Esperanto-lerniloj en la sekvaj jaroj de la Esperanto-instruado kaj kun bonaj administrado kaj porinstruistaj trejnadoj pri ĝia uzo la kolegoj sukcese povos utiligi ĝin ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en multaj aliaj partoj de la mondo.
Por tiuj, kiuj volas aĉeti ĝin ni diru, ke danke al la malavara mecenato D-ro Ulisses Riedel de Rezende estis produktitaj entute 1500 libroj (1000 porlernantaj + 500 porinstruistaj) de la unua parto. La dua volumo kun gvidlibro aperis printempe de 2010.
Estas bone scii, ke kaze de pozitiva decido de la enlandaj politikistoj, la brazilanoj jam havos bonan lernolibran kandidaton kaj modele kaj efike laborantan landan ILEI-sekcion. Restas nur la grandaj taskoj trejni sufiĉajn instruistojn kaj ekinstrui Esperanton. Bonan laboron por la nobla celo kaj sukceson al la brazilaj kolegoj!

1) Pri la nivelo de la Komuna Eŭropa Referenckadro oni trovas informojn ĉe http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//

 

Opinioj pri Esperanto por lernejaj klasoj

Xosé Conde (2009-10-26):
Eble la unika lernolibro de Esperanto tute komparebla kun iu ajn moderna lernolibro por lerni fremdan lingvon.


Via opinio pri Esperanto por lernejaj klasoj