Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ni vagu kune
Titolo Ni vagu kune
Ĝardeno de porinfana poezio
 
Aŭtoro Bertram Potts 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2009 
EldonintoFonto 
KlarigojKolekto de ĉarmaj porinfanaj poemoj rimaj kaj ritmaj.
Formato 108 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Vagu kun Bertram Potts

Fonto: revuo esperanto marto 2018
Reta ligilo al la originalo: https://revuoesperanto.org/pots
Aldonita de Valentin Melnikov (2019-02-04)

Bertram Potts (1895-1994), novzelandano naskiĝinta en Anglio, iam vere famis kiel poeto, sed nun bedaŭrinde estas iom forgesita. Interrete troveblas aserto, ke li aktivis en skolta movado (eĉ ekzistas lia foto en skolta uniformo, kvankam sen iaj klarigoj) – do ne mirindas, ke li verkis ĉefe por infanoj. Lia poemaro Ni vagu kune, kun subtitolo Ĝardeno de porinfana poezio, aperis en Brazilo ĉe “Fonto” en 2009.

La enkonduko de Marjorie Boulton, kvankam tre laŭda, neniom troigas: “pri originalaj [porinfanaj] poemoj Bertram Potts restas ankoraŭ unika virtuozo, laŭ stilo kaj laŭ skalo, por la klasĉambro kaj la hejmo”.

Bestojn li traktas jen realisme, jen fantazie, jen miksite – samkiel tio miksiĝas en la menso de infanoj. Kelkloke aperas eĉ veraj absurdaĵoj, sed eble infanan percepton tio neniom ĝenas (mi ne povas juĝi, ja mi delonge ne plu estas infano)... Mondo bunta, nekomprenebla, jen rave ĝojiga, jen senkompate kruela – sed ne pala kaj plata kiel por ni plenaĝuloj.

Ĉeestas fortaj ritmoj kaj rimoj, aliteracioj kaj onomatopeoj, nepraj en porinfana poezio. La versmetriko estas tre varia – ja ofte monotoneco estas plago de poetoj... kvankam plurloke la rimskemoj estas tro komplikaj: infanoj apenaŭ kaptos rimon inter du verslinioj, disigitaj per tri aliaj linioj. Tamen provgustumu la aliteraciojn: “fride frotas mian frunton” (p.61), “frostigaj fingroj de l’ fridaj fluoj” (p.81)...

Aparte por Esperanto gravas abunda uzo de kunmetaĵoj kaj derivaĵoj, kompreneblaj post duonsekunda pripenso kaj freŝe esprimantaj fajnajn nuancojn. Hundo “ĉe fostoj niagaras” (p.15); [panjo paston] “knede rul-atakas” (p.22); “aŭskultas gap-orele” (p.28,48); “onde-ronde” (temas pri karuselo, p.29); kolombo “lasis vizitkarton el guano” sur ĉapon (p.52); “nubŝafoj dorme drivis sen pluvploroj” (p.85)... Kelkloke aperas tute neatenditaj konkludoj poemfine (p.17,18,53). Ie – fableca priskribo de feliĉo (p.36-37). Saĝa kato (p.23-24) rakontas pri siaj meritoj kaj konkludas, ke “nur mi sentrude tronas”. Jen simple versigita anekdoto, ke laŭ teoriaj kalkuloj burdo tute ne povas flugi – sed ja flugas (p.49). Knabo intervjuas bovinon, kiu al ĉiuj demandoj respondas nur “Mu-u!” – “kaj decidis plenaĝe en horoj liberaj / kompiladi bovinan vortaron” (p.50-51). Alia knabo survoje al lernejo observas diversajn interesaĵojn – ĉiam haltante “por momento, nur momento”... vi konjektas, kio sekvis (p.51-52). Proverbece sonas: “kio eniris tra unu orelo / eliris tra dua kun granda akcelo” (p.90-91). Al knabineto “...Panjo diras – ne estas sinjorine, / ke mi boru tiel naŭze en la nazo” (p.101). Knabo (aŭ knabino) pretas verki poemon pri ajna temo, kiun elektos la pupo, sed la pupo silentas, do neniu poemo povas aperi (p.104)...

Kaj jen “Aŭtunaj folioj” (p.64): komparu kun similtemaj-similtitolaj poemoj de Baghy, Verlaine k.a. – kaj vidu, ke aŭtuno povas kaŭzi ne triston, sed ĝojon! “La bunta papilio” (p.83-84): ŝatata temo de multaj poetoj, rememoru la poemojn de Privat, Miĥalski, Baghy, Urbanová... ankaŭ tie Potts trovis propran voĉon.

Ĉarmaj ilustraĵoj de diversaj aŭtoroj. Komposteraroj ne multas, tamen iom stumbligas legadon, eĉ se ili ne ĝenas komprenon.

Certe ne ĉio estas egalvalora. Kelkloke la poemoj estas iom tro edifaj aŭ simple tro longaj (p.76-79,88-90,94). Ie ne klaras, kion celis diri la aŭtoro (p.57-58,70-71,80,82 k.a.). Tamen plejparto de la poemoj vere admirindas. Nepre havinda libro por infanoj parolantaj nian lingvon!

 

Via opinio pri Ni vagu kune