Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tuikero la harkio kaj la cetero
Titolo Tuikero la harkio kaj la cetero
Rigardo sur la milito en Alĝerio
 
Aŭtoro Roger Condon 
KategorioHistorio
Prezo 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroParis, 2010 
EldonintoSAT-EFK 
KlarigojRememoroj de franca soldato en la alĝeria milito, de la 4a de marto 1961 ĝis la 31a de decembro 1962.
ISBN/ISSN9782918053026 
Formato 145 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Franciska Toubale

Tuikero, la harkio, kaj la cetero

Fonto: Retejo de SAT (aperinta en Sennaciulo n-ro 1263-1264, sep-okt 2010, p30.)
Reta ligilo al la originalo: http://satesperanto.org/Tuikero-la-harkio-kaj-la-cetero.html
Aldonita de Markovo-Vito (2011-03-04)

Tuikero, la harkio, kaj la cetero
de
Roĝero Kondono
Eldona fako kooperativa de SAT 2010

Kvankam la titolo povus krei alian anticipon, malmultaj paĝoj de la verko rekte priskribas Tuikeron kaj lian vivon. Sed la «cetero» paŝon post paŝo klarigas la «senliman malĝojon», la senesperon de tiu harkio, kiu same kiel proksimume 150 000 indiĝenoj, finfine atendis kruelegan mortigon. Kio estis ilia krimo ? Naiveco, manko de kompreno de la politikaj rilatoj inter Francujo kaj la ĉefoj de la Armeo por la liberiĝo de Alĝerio.

Same kiel Tuikero, la aŭtoro Roĝero Kondono, kun granda naiveco devige eniris la «militon». Tiam ĉiu juna franca civitano havis la devon plenumi militan servon. Iom post iom li malkovras la malakordon inter la instrukcioj de la peniga milita preparado, kiun li sekvis antaŭ sia forsendo al Alĝerio, la paroladoj de la politikistoj, kaj la surlokaj eventoj. Kion fari kiam oni estas enmiksita kontraŭ sia volo en la spiralon de perforto ? Kia homo oni fariĝas ? Roĝero observas, analizas, ĉiam provas kompreni la okazaĵojn.

Priskriboj de la beleco de la naturo evidentigas la sentemon de la aŭtoro kaj alportas gajan noton al la verko. Sed la tuta teksto ne celas havi lokon en la Esperanta literaturo. Ĝi estas antaŭ ĉio kiel eble plej sincera raporto de tragika periodo inter la du landoj: Francujo kaj Alĝerio, tra la vivsperto de franca junulo. La stilo, kvankam ĝenerale simpla kaj klara, enhavas kelkajn francismojn, kiuj povas ĝeni la legantojn, ekzemple paĝo 22 «la ne erare antaŭinformita de mi ĉefserĝento» anstataŭ la pro eraro ne antaŭinformita de mi ĉefserĝento aŭ paĝo 35 «kies nur armeo havis kaj havas sekreton kaj ekskluzivecon» anstataŭ kies sekreton kaj ekskluzivecon nur armeo havis kaj havas. Kelkaj literoj mankas ekzemple en la vortoj ekzemple paĝo 27 «ĉestantoj» anstataŭ ĉeestantoj, paĝo 82 «kaabla» anstataŭ kapabla.

Malgraŭ tiuj mankoj, la verko de Roĝero Kondono restas ege grava por kompreni per la ekzemplo de la milito en Alĝerio la homa tragedio kreita de la malkoloniado en la tuta mondo.

Franciska Toubale

 

Via opinio pri Tuikero la harkio kaj la cetero