Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Instrui - Dokumenti - Organizi
Titolo Instrui - Dokumenti - Organizi
Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Claude Gacond
 
KategorioEseoj
Prezo 39.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBad Bellingen, 2011 
EldonintoIltis 
KlarigojDudeko da kontribuaĵoj.
KontribuantojEditoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal 
ISBN/ISSN9783932807930 
Formato 392 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Luiza Carol

Festolibro Gacond

Fonto: Svisa Esperanto-Societo informas, 2/2013, p. 18-34 

Reta ligilo al la originalo: http://www.svisa-esperanto-societo.ch/pdf/SES_informas_2013_2.pdf
Aldonita de Richard Schneller (2013-03-11)

Tiu festolibro, kiu honoras la okdekjariĝon de unu el la plej elstaraj nuntempaj esperantistoj, estas vera trezoro de artikoloj pri ĉiuj agadkampoj, kiujn Claude Gacond riĉigis kaj riĉigas. Kontribuis al la libro 23 aŭtoroj el 12 landoj de 2 kontinentoj.
Mi ne prezentos kritikajn sciencajn analizojn pri la ege buntaj materialoj de la libro, ĉar tion mi malkompetentus fari, kaj de mi oni eĉ ne atendas ĝuste tion. Mi nur donos pri ĉiuj artikoloj po kelkaj ĝeneralaj informoj kaj eventuale aldonos miajn reagojn, emociajn kaj subjektivajn, kelkfoje eĉ rilatantajn al nur randa problemo. Mi esperas veki la scivolon de la legantoj pri tiu kleriga kaj agrabla legaĵo.

- Pri la biografio de Claude Gacond

Enkonduke : « Servoprete via »

Stefano Keller

La enkonduko de Stefano Keller informas pri la vivo kaj la poresperantaj agadoj de la jubileulo. La aŭtoro klarigas, ke li verkis la biografion de Claude Gacond « el la okuloj de kunlaboranto proksima, kolego, kiu akompanas lin jam de pli ol tridek jaroj en lia aventuro poresperanta, al kiu li ofte rakontis pri siaj vivo kaj travivaĵoj ». Tiamaniere, la teksto de la enkonduko aspektas kaj varme intima kaj plena de interesaj faktoj, gravaj por la historio de la Movado.
Jen kiel la biografo substrekas la grandan influon de Edmond Privat sur la pensmanieron de Gacond : « Kun granda intereso li sekvis la prelegojn de Privat, traktantajn i. a. la neperfortan luktadon de Mahatma Gandhi. Li ĉiam admiris la kapablon de Privat kunvivigi heterogenan partoprenantaron de sia prelego en harmonia kaj pacema, meditema etoso. El tiuj prelegoj Claude retenis la instruon : ‹ Antaŭ ol kritiki kontraŭulon, provu meti vin en lian haŭton. Tiel vi pli bone komprenos lian vidpunkton. › » Kaj poste : « Claude Gacond avide aŭskultis rakontojn, opiniojn de Privat pri mondfederalismo, pri la zamenhofa homaranismo, pri la sorto de militrifuzantoj kaj similaj temoj. Li pli kaj pli konsciiĝis, ke Esperanto vehiklas neperforteman humanismon. »
La bonan influon de Gacond koncerne sociajn rilatojn Keller priskribas trafe : « Lia pacema kaj paciga sinteno enkondukis veran interlingvistikan pacon. Laŭ li, ne nur inter la adeptoj de malsimilaj planlingvoj estis dezirinda la reciproka toleremo, sed ankaŭ en la esperanta komunumo mem, koncerne al gramatikaj kaj movadaj prikonsideroj. »
Keller aparte atentigas pri la fervoraj kaj sindonemaj agadoj de Gacond koncerne la Centron pri Dokumentado kaj Esplorado de la Lingvo Internacia (CDELI) kaj la Kulturan Centron Esperantistan (KCE) – tiuj estas la du famaj institucioj por Esperanto, kiujn li fondis kaj evoluigis –, pri lia tridekjara laboro ĉe Svisa Radio Internacia kaj pri liaj politikaj agadoj kadre de la social-demokrata partio.

***

El la 20 artikoloj, kiuj konsistigas la festan kolekton, 17 pritraktas diversajn temojn, apartenantajn al la ĉefaj agadkampoj de la jubileulo, dum 3 artikoloj rilatas rekte al la agadoj de Claude Gacond. Tiujn mi prezentos nun, ĉar ili kompletigas kaj pliprofundigas la enkondukan biografion faritan de Keller.

« La kleriga rolo de CDELI : seminarioj kaj semajnfinaj aranĝoj »

Nancy Fontannaz

Tiu artikolo estas verkita, samkiel la enkonduka biografio, de persono kiu delonge kunlaboras kun Claude Gacond kaj konas lin tre bone. Fakte Nancy Fontannaz redaktas la historion de la centro CDELI, sed ties ekzisto estas parto de la vivo de Gacond. Diras Keller en la enkonduko : « De kvindekkvin jaroj la laboro de Claude Gacond por CDELI estis ĉiam nesalajrata, malgraŭ tio li neniam ŝparis sian tempon kaj energion. » Kaj Fontannaz diras en sia artikolo pri CDELI : « … ĝi ekzistas dank’ al la longjaraj klopodoj de Claude Gacond. » Kunmetante la biografion de Gacond kaj la historion de CDELI, oni sentas, ke tiu donis al sia fondinto, evoluinto kaj evoluanto la idealan kadron por lia agado. Fontannaz priskribas tiun agadon tiel : « La bazo de lia agado ĉiam estis informiĝi, kleriĝi kaj transdoni al aliaj, kion li lernis. »
Prezentante informojn pri la kleriga rolo de CDELI, Fontannaz unue parolas pri la homo, kiu vivigis ĝin kaj ĝian bibliotekon. Ŝi ankaŭ parolas pri Svisa Radio Internacia, kie dum 30 jaroj estis elsenditaj precipe prelegoj okazintaj dum la studaj semajnfinoj en CDELI. Listigante la kulturajn agadojn en CDELI, Fontannaz mencias ekspoziciojn, libro-arkivadon, publikadon de verkoj, sciencan esploradon, instruadon (pere de studferioj, kursoj, studvesperoj, didaktikaj studsabatoj, kulturaj seminarioj, organizado de « Elementa kurso de Esperanto programita por franclingvanoj » kaj prelegoj). Kun emocio mi legis tiun spegulon de la agadoj de CDELI, nostalgie rememorante miajn proprajn bonegajn spertojn rilate kvin kulturajn seminariojn en CDELI kaj kelkajn neforgeseblajn komunajn esperantistajn migradojn.
Indas rimarkigi en la listo de prelegoj kaj seminarioj okazintaj pere de CDELI kaj de tiama KCE (sub la gvidado de Gacond) la mencion pri la jaro 1981 : « Andreas Juste parolis pri la origino de Ido kaj ĝia kultura disvolviĝo. » Interesajn detalojn pri la tuta serio de prelegoj de Juste, okazintaj dum 5 tagoj en 1981, ni povas trovi en la artikolo de Tazio Carlevaro, pri kiu mi komentos poste.

« Lernejaj Esperanto-korespondadoj en Svislando kaj la influo de la pedagogio Freinet »

Mónika Molnár

La artikolo de Mónika Molnár prezentas la historion de la svisaj lernejaj Esperanto-korespondadoj. La aŭtorino informas nin, ke ekde la jaro 1904 (tiom frue !) jam aperis la unuaj svisaj eksperimentoj pri Esperanto-korespondadoj en la lernejo, en la vilaĝo Les Brenets. Sed la signifa evoluo de tiuj eksperimentoj komenciĝis iom poste, laŭ la influo de la fama franca pedagogo Célestin Freinet. Jen kiel difinas Molnár la ĉefajn ecojn de tiu pedagogio : « En la Freinet-pedagogio grave estas ne enkapigi, sed praktikigi la sciojn en la reala vivo. Pri lingvolernado li diris, ke oni lernas lingvon ne por koni, sed por uzi ĝin. La motivo, kiu estas la motoro de lia pedagogio, restas la motoro ankaŭ por la lingvolernado. Kaj argumentoj ne mankis por elekti la internacian lingvon, ja Esperanto en la Freinet-movado origine estis emancipiĝilo kaj por la infanoj de la popolo kaj por iliaj instruistoj. »
La aŭtorino prezentas detale la grandskalan agadon « Grajnoj en vento » – internacia interlerneja korespondado en Esperanto, iniciatita kaj gvidita de Marcel Erbetta. Tiu estis bone konata svisa pedagogo, kiu entuziasme uzis la pedagogion de Freinet kaj plibonigis la sistemon de interlerneja korespondado pere de internaciaj rondoj kaj serio de presitaj leterkajeroj. La kolekto de kajeroj « Grajnoj en vento » impresis profunde s-ron Gacond en ties juneco, kiam li verkis siajn du diplomlaboraĵojn kun la titoloj Interlerneja korespondado helpe de Esperanto kaj Propono de eksperimenta instru-plano de Esperanto en la baza lernejo. Gacond eksperimentis la metodon en la vilaĝo La Sagne, aliĝis al rondo de instruistoj partoprenantaj la agadon « Grajnoj en vento » kaj plibonigis la sistemon instruante al la infanoj Esperanton antaŭ la korespondado, por ke ili kapablu korespondi memstare.
La agado de Gacond estis maŝo en ĉeno daŭrigata niatempe en la lernejo « La Grande Ourse » en La Chaŭ-de-Fonds. Molnár estas la nuna konstanta instruistino pri Esperanto en tiu lernejo. Ŝia artikolo estas riĉe ilustrita per fotoj, i. a. montrantaj ŝiajn gelernantojn, kiuj legas la kajerojn « Grajnoj en vento ». La aŭtorino listigas kelkajn nomojn de esperantistoj aktivintaj en la instruista teamo de « La Grande Ourse » antaŭ ŝia alveno. Tiuokaze, ŝi malkaŝas tre interesan detalon pri la biografio de Gacond : li estis lernanto de la eminenta instruistino Marguerite Bosserdet, kiu jarojn poste fariĝis lia lernanto pri Esperanto. Kiom belan ekzemplon tiu brava instruistino donis al siaj gelernantoj kaj ankaŭ al ties gepatroj ! Espereble, ŝiaj gelernantoj ĉiam rememoros, ke vere imitinda homo estas tiu, kiu neniam ĉesas lerni kaj neniam fermas sian koron fronte al novaj horizontoj. Kaj kiom admirindan rilaton inter generacioj ŝi belege ekzemplis : instrui la novan generacion kaj ankaŭ lerni de tiu !
Mi legis la artikolon de Molnár kun grandega intereso. Mi scivolus ankaŭ pri la manieroj, laŭ kiuj oni uzas nun interreton kaj skajpon por la internacia lerneja korespondado.

« La radio-prelegoj de Claude Gacond »

Marie-Louise Münger

La aŭtorino okupiĝas pri la radio-prelegoj de Gacond, kiujn oni elsendis inter 1962-1992. Jen kiel la aŭtorino enkondukas siajn komentojn : « En tiu ĉi artikolo mi provos ĉerpi kelkajn el tiuj fundamentaj ideoj, kiuj skulptis la personecon de Claude Gacond. Unu el la malfacilaĵoj, kiujn mi renkontis dum tiu traserĉado, estas ligita al la konduto de Claude Gacond kiel ĵurnalisto. Laŭ la maniero kiel li pritraktas la diversajn temojn, ni perceptas lin ‹ humila ›. Li preferas paroligi la aliajn ol paroli pri si mem. Pro tio ni trovas ofte lian propran penson en la enkondukoj aŭ la konkludoj de liaj elsendoj. Kvazaŭ birdo serĉanta grajnojn, mi provos eltiri kelkajn trezorojn de tiu penso. »
Marie-Louise Münger prezentas la prelegojn pri rasismo, menciante tion, ke la preleganto donas al la vorto « rasismo » tre ĝeneralan signifon, inkluzivantan diversajn formojn de ŝovinismo : « … rasismo estas malsano, kiu ekzistas en ĉiuj socioj, kie pluraj rasoj aŭ lingvoj, etnoj aŭ religioj kunvivadas. Rasismo eble estas unu el la plej akraj problemoj de nia epoko, ĉar ĝin naskas kolektivaj subkonsciaj reagoj. »
Tiujn vortojn diris Gacond en 1964, sed bedaŭrinde ili ankoraŭ ne perdis aktualecon. Münger komentas i. a. la radioelsendojn, en kiuj Gacond prelegas pri libro de mi nekonata, sed kiun mi nun ege scivolus legi : « En la haŭto de nigrulo » de la usona psikiatro John Howard Griffin. Tiu psikiatro eksperimentis laŭvorte la francan esprimon « esti en la haŭto de aliulo », kolorigante sian haŭton kaj poste vojaĝante tra la sudo de Usono, por serĉi laboron kvazaŭ li estus nigrulo. Liajn spertojn, pli terurajn ol li antaŭsupozis, li rakontas kaj komentas en sia libro, pri kiu Gacond prelegis. Jen kiel lia prelego en 1964 incitis mian scivolon je la fino de 2012.
La aŭtorino komentas ankaŭ aliajn gravajn temojn en la radio-prelegoj de Gacond : pri la pensmanieroj de unuarangaj intelektuloj kiel Edmond Privat, Pierre Ceresole kaj Hélène Monastier, pri monda federalismo kaj mondanismo. Tiun ĉi koncepton Gacond komentas tiel : « Ni ĉiuj konas la faman diron de Einstein : ‹ Ni devas ŝanĝi nian pensmanieron. › Ni esperantistoj havas grandan respondecon tiurilate. Nia monda lingvo helpas nin pensi tuthomare, sed vera viva penso devige influas la agojn de siaj portantoj. Ĉu nia esperantista penso influas nian ĉiutagan vivon ? Mi ne respondos al tiu demando. Ĉiu devas respondi mem, ĉar ĉiu respondecas. » Jen ĉi-supre fragmento de brila oratoraĵo, unu el la plej valoraj, kiujn Münger elĉerpis por ni.

- Aliaj materialoj pri la historio
de la esperantaj kulturo kaj movado

El la 20 artikoloj en la festolibro, 10 (do ĝuste duono) rilatas al la historio de la Esperantaj kulturo kaj movado. Pri 3 el ili mi jam komentis en la antaŭa ĉapitro, ĉar kompreneble ĉiuj materialoj pri la biografio de Claude Gacond rilatas al la Esperantaj kulturo kaj movado. Nun mi prezentos la aliajn 7.

« Edmond Privat (1889-1962) kaj lia agado por la sendependiĝo de Polujo dum la unua mondmilito (1914-1918) »

Tomasz Chmielik

Tomasz Chmielik riĉigas la festolibron per tre serioze dokumentita artikolo, pri la agado de Edmond Privat por la sendependiĝo de Polujo. En 1915, la franca gazeto Le Temps decidis sendi la junan svisan ĵurnaliston Edmond Privat al Varsovio, por verki artikolojn pri la eventoj okazintaj tie. Komentas Chmielik : « Ĉi tiu vojaĝo estis la komenco de la porpola kampanjo, kiu plene absorbos la junan Privat inter la jaroj 1915-1918. Certe liaj esperantisteco kaj persona konateco kun L. L. Zamenhof (1859-1917), sed ankaŭ pacamo kaj toleremo, ligitaj kun la movado ĉirkaŭ Esperanto kaj kun la intelekta kulturo de lia hejmkantono Ĝenevo, estis decidaj por tia aktivado. Precipe interesis lin tiuj principoj de interpopola konduto, laŭ kiuj formiĝos la estonta, postmilita vivo, ĉefe por la nacioj perdintaj sian politikan liberecon. »
La materialo de Chmielik estas tiel atentokapta, kiel historia novelo. La aŭtoro enŝovas en la tekston multajn artecajn fragmentojn el la verkoj de Privat, kiuj prezentas realisme grandan panoramon de la pola socio dum tiu periodo. Ne mankas vivoplenaj dialogoj, portretoj kaj ankaŭ memorindaj dummilitaj pejzaĝoj. Mi re-citos ĉi tie unu solan fragmenton, kiu prilumas la lingvan problemon en tiu tempo :
« Unu matenon mi ĉeestis la ĝeneralajn ĉiumatenajn aŭdiencojn de la rusa guberniestro. Longa sekvantaro de kompatindaj virinoj kaj viroj atendis sian vicon kun petskribo en la mano. Unu ricevis severan riproĉon, ĉar ŝi ne scias la rusan lingvon.
– Ni estas en Rusujo ĉi tie ! – kriis la guberniestro. – Vi ne rajtas paroli pole… Foriru, lernu la lingvon ! » (El Aventuroj de pioniro de Edmond Privat, fragmento citita de Chmielik.)
Chmielik dokumentas sian detalan artikolon per 8-paĝa bibliografio, enhavanta i. a. manuskriptojn troviĝantajn en la biblioteko de CDELI.

« Reviziti sinjoron Sinha »

Probal Dasgupta

La kontribuo de Probal Dasgupta al la festolibro igas ĝin vere internacia antologio, ĉar sen tiu kontribuo, la libro estintus nur eŭropa. Dasgupta prezentas la vivon kaj agadon de unu el la pioniroj de Esperanto en Barato : Lakshmiswar Sinha. La aŭtoro de la artikolo asertas, ke por verki ĝin, li uzis la aŭtobiografian libron de Sinha Jaroj sur tero, kune kun rememoroj pri iliaj personaj konversacioj. Sinha estis la lernanto de Tagore, kaj tiu aprezis lin, helpis kaj kuraĝigis lin. La vivo de Sinha estis ege interesa : li multe vojaĝis tra la mondo por lerni kaj instrui, verkis kaj esperantigis librojn, okupiĝis pri ĉarpentado kaj instruis ĉarpentadon laŭ sveda metodo, aktivis multe por la Movado ktp. Jen kiel resumas Dasgupta la signifon de Sinha por nia tempo : « Diference de sia epoko, kaj simile al la nia, Sinha forte emfazis la lokan iniciatemon kaj la fidadon al la simplaj fortoj de unuopuloj anstataŭ troa dependeco de centrulaj receptoj kaj de pezindustriaj-burokratiaj procedoj kaj teknologioj. » La artikolo finiĝas per neatendita ŝerco : « Sinha per sia ĉarpentistiĝo el burĝa deveno signis malakcepton de la strukturoj de sia tempo, kaj etendas la manon al la nia. Eble per tio li signis ankaŭ, ke li fajfas pri tio, ĉu iuj posteuloj historiistos pri li aŭ ne ? »

« Internacia lingvo por la monda revolucio ? – Komintern kaj la Esperanto-demando »

Jean-François Fayet

Tiu estas unu el la du tradukaĵoj en la libro. Elgermanigis ĝin Reinhard Haupenthal.
« Komintern » (KI) estas la mallonga nomo de la « Tria Internacio » (1919-1943), fondita kaj gvidita de Lenino kaj poste (ekde 1926) de Stalino. Ĝin konsistigis la komunistoj, kiuj forlasis la socialistojn de la « Dua Internacio ». La artikolo de Fayet detale priskribas la grandajn malfacilaĵojn, kiujn alfrontis la Movado dum tiu periodo.
Aparte altiris mian atenton la piednoto de la paĝo 127. Mi citos el ĝi : « De sia 2a kongreso, kiu kunigis 217 delegitojn el 37 landoj, la KI efektive konfrontiĝis kun la traduka problemo. La plej gravajn dokumentojn oni prezentis en kvar lingvoj – germana, angla, franca kaj rusa –, sed la kontribuoj ne estis tradukitaj simultane, kio limigis la diskuteblojn. » Legante tiujn informojn pri kio okazis en la jaro 1920, mi komparas ilin kun la nunaj diskutoj inter la politikistoj de EU kaj UNO kaj konkludas, ke oni ne faris grandan paŝon antaŭen. Hodiaŭ oni ja tradukas simultane, sed la nombro de lingvoj pligrandiĝis…
En la sama piednoto sekvas komentoj pri kio okazis nur kvar jarojn poste : « Post la 5a kongreso (1924) anstataŭ la germana, la rusa kiel Komintern-lingvo fariĝis pli kaj pli grava kaj ŝlosilo por karieri en la aparato. La oficialaj lingvoj de Komintern estis la rusa kaj la franca, sed kun la escepto de la franca, ĉiuj delegitoj de la unua kunsido prezentis siajn raportojn en la rusa ! »
La artikolo de Fayet estas leciono pri la pasinteco, kiu pensigas onin pri la nuno.

« Norda stelsemanto : Tiberio Morariu »

Katalin Kováts

Kiom fascinan paĝon el la historio de la Movado revivigas Katalin Kováts en sia artikolo ! Temas pri la vivo kaj agado de la elstara instruisto Tiberio Morariu, lernanto de Andreo Cseh kaj poste ties kunlaboranto. Kia vivo ! Kia eksterordinara karaktero ! Kaj kiaj neripeteblaj historiaj cirkonstancoj ! Morariu estis fervora organizanto de internaciaj kursoj per la metodo Cseh. Li multe prelegis pri Esperanto kaj pri Rumanujo, tradukis el multaj lingvoj, aktivis multe en la Movado k. a. Vojaĝante kaj instruante en multaj landoj, Tiberio Morariu kunlaboris kun steloj de la Movado kiel Lidia Zamenhof, Stellan Engholm, Lakshmiswar Sinha, Johan Rosbach kaj multaj aliaj. Li ankaŭ ekamikiĝis kun la fama sveda verkistino Selma Lagerlöf, kiu konsentis pri la esperantigo de multaj siaj verkoj kaj i. a. iĝis la baptopatrino de la filino de Morariu.
La science dokumentita prihistoria artikolo de Kováts impresis min ankaŭ kiel beletraĵo. La titolo mem ŝajnas fabela. La enkonduka alineo iel rememorigas la fabelan enkondukan ŝablonon « Iam, antaŭ tre longe, ekzistis… ». Jen kiel la kurteno leviĝas de sur la historia scenejo : « La Internacia Lingvo en 2012 iĝos 125-jara. Ĝia historio trapontas jam tri jarcentojn, periodo dum kiu estis eble unu jardeko, kiam oni vere povis imagi, ke ĝi fariĝos LA komuna lingvo de la homaro.
En tiu jardeko, ĵus antaŭ la Dua Mondmilito, danke al la tre vasta kaj bone organizita agado de Andreo Cseh kaj de liaj disĉiploj, diskoniĝis la ideo de la mondlingvo en plurdekoj da landoj, ĉefe en Eŭropo. La kvanto de personoj, kiuj partoprenis almenaŭ provlecionojn aŭ unusemajnan kurson, eĉ kun la plej singardaj taksoj superas plurajn centmilojn. »
La aŭtorino sekvas la vivovojon de Morariu ne nur per iloj de historiisto (t. e. serioza dokumentado kaj klare racia priskribo de la historie pruvitaj faktoj) sed ankaŭ per iloj de poeto : sentoj de varma amo kaj admiro por la protagonisto. Ŝi diras tre trafe : « Kvankam la faktoj pli-malpli estas konataj, la funkciado de tiu reklammaŝino restas mistero, kaj la motoro kaj liaj helpantoj komencas forgesiĝi. »
Laŭ tiuj asertoj, Kováts klopodas kunmeti kiel eble plej signifajn historiajn faktojn, por savi el forgeso « la motoron kaj liajn helpantojn », alivorte la instruiston Cseh kaj liajn disĉiplojn, inter kiuj troviĝis Morariu. Per racio kaj per intuicio, la aŭtorino esperas eventuale pliproksimiĝi al la kompreno de la socia psikologia mistero pri « la funkciado de tiu reklammaŝino ». Evidentas, ke la scivolo de la aŭtorino estas motivita per la deziro imiti kaj daŭrigi la vivovojon de la tiamaj heroecaj « stelsemantoj » kaj instigi al simila deziro ankaŭ la legantojn. Evidentas la simileco inter la destino de la aŭtorino kaj tiu de ŝia protagonisto, koncerne iliajn personajn vivojn (ili ambaŭ transloĝiĝis el orienta al norda Eŭropo, fondis internacian familion, kreskigis/kreskigas infanon denaske parolantan Esperanton, sentis/sentas la saman nostalgion pri la denaska lando kaj la proksimaj parencoj) kaj iliajn instruistajn karierojn (ili ambaŭ vojaĝis/vojaĝas por instrui Esperanton kaj prelegi pri la Esperantaj lingvo kaj kulturo kun granda pasio ; Kováts organizas niatempe ankaŭ bonegajn virtualajn kursojn pere de la paĝaro edukado.net). La aŭtorino estas unu el la plej entuziasmaj kaj efikaj « stelsemantoj » de nia periodo. La similecoj de destinoj verŝajne logis la aŭtorinon al la studado de tiu biografio kaj helpis ŝin kompreni tre profunde kaj plurflanke la vivon de Morariu.
En la epilogo de la artikolo, la aŭtorino demandas sin kun emocio, kia estintus nia mondo nun, se la Dua Mondmilito ne interrompintus la evoluon de tiu entuziasma amasa « stelsemado », celanta amikecon kaj interkomprenon inter ĉiuj homoj.
La artikolo de Kováts trafis mian koron laŭ neforgesebla maniero. Ni esperu, ke la homaro sukcesos lerni el la lecionoj de sia historio kaj imitos la bonajn ekzemplojn de la pasinteco.

« Kritika analizo de la revuo La suda stelo »

Josip Pleadin

Josip Pleadin prezentas en sia artikolo la historion de la grava jugoslava revuo La Suda Stelo, kiu aperis inter 1932 kaj 1973. Interrompoj de ĝia apero okazis tri foje : inter decembro 1933 kaj marto 1934, ĝi ne aperis pro malkonkordo en la Movado; inter marto 1941 kaj novembro 1947, la dua mondmilito malhelpis ĝian eldonon ; inter aŭtuno 1961 kaj februaro 1964, ĝi ne aperis pro financa krizo. Tamen, neniu el tiuj obstakloj sukcesis definitive neniigi la revuon. Kio okazis do en 1973, kiam La Suda Stelo ĉesis aperi ? Kiu teruraĵo evidentiĝis esti pli forta ol la malkonkordo, la mondmilito kaj la financa krizo ? La respondo estas ridinde simpla kaj aperas klare ĉe la fino de la unua parto de la artikolo : malaltiĝis la kvalito de la revuo. Diras Pleadin : « … pro tio ankaŭ malgrandiĝis nombro de ĝiaj abonantoj. Tio kaŭzis ankaŭ ĝian definitivan finon en la jaro 1973. »
Jen grava leciono por nia tempo : ni nepre zorgu pri la kvalito de la nunaj revuoj, se entute ni volas plu havi ilin.
La lasta duono el la artikolo de Pleadin estas statistiko pri la jarkolektoj de la revuo La Suda Stelo. Ĝi listigas la jarojn de eldono kaj la paĝnombrojn, la nomojn de la redaktintoj, la presejojn, la ŝanĝojn de subtitoloj kaj la ŝanĝon de titolo. (Ĉi tiu ŝanĝo okazis inter 1-3/1960 kaj 2/1961, dum la periodo kiam la revuo kunfandiĝis kun la japana revuo Prometeo, redaktita de Miyamoto Masao. Tiam, la revuo nomiĝis La Suda Stelo – Prometeo. Pleadin asertas, ke dum tiu intervalo, la revuo « ricevis plene internacian noton. ») Tiu statistiko estas valora laboraĵo pri biblioteka dokumentado.

« La fenomeno Arthur Baur »

Dietrich Michael Weidmann

Tiu biografia artikolo okupiĝas pri brila svisa ĵurnalisto, kiun Dietrich Michael Weidmann nomas « la plej eminenta alemana esperantisto de la tuta ĝisnuna historio de Esperanto. » La titolo devenas el la fama libro de Arthur Baur, « La fenomeno Svislando », disdonita en 1979 inter la partoprenintoj de la 64a UK en Lucerno. Weidmann rakontas per tre varma tono pri la familia vivo de Baur, pri ties ĵurnalisma kariero, pri ties verkoj koncerne la alemanan, la romanĉan kaj Esperanton, pri ties agadoj en la Movado ktp. Plej profunde impresis min la personaj rememoroj de Weidmann pri Baur. Jen citaĵo ĉi-rilate : « En privata interparolo kun mi en la jaro 1985, kiam ni estis najbaroj, ĉar mi loĝis en domo apud la lia, Arthur Baur foje esprimis al mi, ke li vidas en Svislando modelon por estonta mondfederacio. »
Legante la artikolon de Weidmann, mi rememoris konatan eldiron, kiun mi aŭdis dum miaj oftaj vojaĝoj tra la svisaj kantonoj : « La plej granda riĉaĵo de Svislando estas la svisoj. » Kaj vere tio, kion mi pleje admiras pri tiu lando, estas la homaj kvalitoj de ties loĝantaro. Laŭ mia vidpunkto de eksterlandano, la « fenomeno Svislando » estas fakte fenomenaro, kiun konsistigas miloj da homaj fenomenoj renkontiĝeblaj ĉiupaŝe tra la lando.
Kompreneble, Baur estis unu el la plej admirindaj kaj ekkonindaj el tiuj fenomenoj. Mi kredas, ke la alta kvalito de la homoj naskis altkvalitan federalismon, kaj ankaŭ inverse, la federalisma sperto edukis eksterordinarajn homojn en ĉiuj svisaj kantonoj.

« Nobel-premio por Zamenhof ? Retrovita letero de
Louis de Beaufront »

Irmi Haupenthal

Irmi Haupenthal publikigas en la festolibro fotokopion pri eltrovita letero de Louis de Beaufront, en kiu tiu proponas, ke Ludoviko Zamenhof ricevu la Nobel-premion. La letero estis sendita en 1905. Ĝi montras al ni alian flankon de la personeco de de Beaufront ol tiun pri kiu oni kutime aŭdas aŭ legas. La aŭtorino atentigas nin pri tio, ke oni kutimas paroli pri Louis de Beaufront laŭ ŝablonoj, aliformante lin en miton kaj neglektante ekkoni la historian veron pri lia enigma personeco. Irmi Haupenthal substrekas : « Strange kaj tipe : neniam iu verkis biografion pri li : ŝajnas, ke oni atendis, ke la tempo-paso forviŝu ne nur la memoron, sed eĉ ajnan spuron kaj dokumenton. »
Mi legis tion pensante, ke tiu mistera markizo de Beaufront (i. a. oni pridubas ne nur lian nobelan titolon sed ankaŭ lian familian nomon !) povus inspiri ne nur historiistojn sed ankaŭ roman-istojn…

- Pri planlingvoj, pri la rilatoj inter ili kaj inter ties kulturoj

Kvinono el la 20 artikoloj en la festolibro (do 4 artikoloj) rilatas al interlingvistiko kaj al rilatoj inter la kulturoj de diversaj planlingvoj.

« Planlingvistiko : eta sed riĉa revuo pri interlingvistiko »

Detlev Blanke

Tiu artikolo prezentas la revuon Planlingvistiko, difinita en la titolo mem kiel « eta sed riĉa revuo pri interlingvistiko ». En la komenco, la aŭtoro prezentas ĝeneralan panoramon pri ĉiuj Esperantaj revuoj pri interlingvistiko, inkluzive tiujn, kiuj ne plu aperas. Ene de ĉi tiu kategorio, Detlev Blanke selektas por prezentado la revuon Planlingvistiko, aperintan inter 1981 kaj 1986. Jen kiel la aŭtoro ekkonatigas nin kun tiu periodaĵo : « Ĉi-rilate apartan rolon ludis kaj daŭre ludas la literatura revuo Literatura Foiro (ekde 1970), kiu ofte aperigas interlingvistikajn materialojn kaj pro tio, por certa tempo, klopodis meti tiujn materialojn en apartan revuon : Planlingvistiko. » Blanke klare asertas, kial li celas inciti intereson pri tiu periodaĵo : « La revueto Planlingvistiko estas relative nekonata, aparte por novaj interlingvistoj. Ĉar ĝi entenas vere valoran materialon, estus utile represi la kajerojn aŭ/kaj enretigi ilin. »
Mallonga historio pri la uzado de la termino « planlingvistiko » klarigas al ni la fakton, ke iam oni uzis ĝin kiel sinonimo de « interlingvistiko ». Pri la enhavo de la revuo, la aŭtoro komentas : « La kompleta listo de la fakartikoloj kaj recenzoj donas bonan superrigardon pri la enhavo de la revuo. Tamen impresas du eterne diskutataj temoj, nome la landnomoj […] kaj la supersignoj. »
La lasta duono el la artikolo estas detala bibliografio pri la enhavo de la revuo Planlingvistiko.

« Andreas Juste kaj la rilatoj inter Esperanto kaj Ido »

Tazio Carlevaro

Tre profunde impresis min la artikolo de Tazio Carlevaro pri la poeto Andreas Juste, kiu verkis en la lingvo Ido. La teksto de la artikolo enhavas citaĵojn el la poemoj de Juste, kiujn eblas legi kaj en la Ida versio kaj en la Esperanta versio farita de Carlevaro. Tiamaniere, oni povas kaj admiri la belsonan originalon kaj kompreni la sencon.
Mi rekopios ĉi-sube kelkajn citaĵojn, kiuj aparte impresis min. Temas unue pri la versoj en kiuj, rememorante la famajn vortojn de la protagonisto de Sofoklo, Juste esperas, ke la vera homa naturo estas bona. Se malamo estas nur malfeliĉa akcidento, indas havi senton de kulpo ĉu por nutri ĝin en si mem, ĉu por igi ĝin ĉe aliulo : « Ĉu ni aŭdos sen honto la iamajn vortojn / de la juna Antigona, kiu, per sia voko, / nin ĉiutempe altiros per slogano sublima, / ‹ Ne por malamo mi naskiĝis, sed por amo. › »
Jen aliaj antologiaj versoj, priskribantaj la senton de respondeco, kiun Juste sentis por la « Blanka Stelo » (tiu ĉi estas la simbolo de Ido) : « Vana ne povas esti tiom granda ardo, / kaj kiam venos la aŭroro plej alta / kaj lasta, kiun sekvos plu neniu vespero, / venos la florado de tiu longa espero. / Tiam leviĝos la nuboza kurteno / por la kompanoj de la Blanka Stelo. »
El la artikolo ni ekscias, ke Juste legis du poemojn de esperantaj poetoj, kiuj (ne malice kaj fakte tre kortuŝe) priskribis la sorton de poeto verkanta en jam mortanta lingvo. La koncernaj poemoj celas tute abstrakte ajnan idistan poeton, sen nomi tiun. Sed Juste, kiu estis tre sentema rilate sian fervore amatan lingvon, sentis sin kvazaŭ rekte alparolata kaj reagis per tre emociigaj versoj. Li skribis i. a. : « Kaj min ne perturbu, verdaj kuzoj, / Lasu ke min aŭdu trankvile la Muzoj. »
En aparta ĉapitro de sia artikolo, Carlevaro prezentas interesajn detalojn rilate la kvintagan seminarion pri Ido kaj la Ida kulturo, okazintan en 1981 en La Chaŭ-de-Fonds, organizitan de Claude Gacond, pere de CDELI kaj KCE. La sola preleganto estis Juste, kiu parolis ĉiumatene pri la Ida lingvo kaj ĉiuposttagmeze pri la Ida kulturo. 16 personoj partoprenis tiun seminarion. Carlevaro citas fragmenton el la raporto de la idisto Jacques Bol (en la Ida revuo Progreso), kiu tre bone prilumas la rolon de Gacond koncerne al la rilatoj inter esperantistoj kaj idistoj. Mi re-citos la fragmenton, elidigitan de Carlevaro en la piednoto : « Kvankam ni idistoj, ĉe nia alveno, sentis nin iom kvazaŭ Mormonoj en Vatikano, laŭ la esprimo de nia instruisto, ni devas agnoski, ke ni akceptiĝis tre afable, eĉ tre varme, far de la estro de la Centro, kiu faris ĉion eblan por komfortigi niajn restadon kaj kunsidojn, kaj helpi al ni. »
Kun granda respekto kaj admiro, Carlevaro prezentas al ni ne nur la poeton, sed ankaŭ la homon Juste. Plej multe pensigis min la jena biografia detalo : « Andreas Juste revis pri poetado en la valona lingvo, t. e. en sia loka (belga) latinida dialekto. Tion li rezignis, kiam li malkovris, ke la dialektoj estas ofte uzataj por verkoj malmoralaj. » Jen signifa historia fakto. Oni ofte forgesas, ke lingvo ne ekzistas sen komunumo. Kiu malkontentas pri iu lingva komunumo, tiu sentas ankaŭ deziron forlasi ĝian lingvon, aŭ almenaŭ ne uzi tion kiel lingvon de kreado. Jen subjekto, kiu povas inciti nin al plua meditado.

« La ideoj de la francaj lingvistoj Jacques Damourette (1873-1943) kaj Edouard Pichon (1890-1940) pri la artefaritaj lingvoj »

Sébastien Moret

Sébastien Moret baziĝas en siaj komentoj sur la verkoj publikigitaj de tiuj du aŭtoroj kune, dum la periodo inter la du mondmilitoj. Li ankaŭ uzas multajn recenzojn kaj komentojn de aliaj tiutempaj lingv-istoj, pri la pensmaniero de la duopo. Temas pri du lingvistoj, kiuj fervore malapogis kaj malaprezis la ideon mem de ne-etna lingvo. Moret prezentas la personecojn kaj la ideojn de Damourette kaj Pichon, kun la senpasia precizo de historiisto. Sian intereson pri la lingvista duopo, Moret klarigas tiel : « Krom en specialaj rondetoj, tiuj ĉi lingvistoj ne estas tre konataj. Tamen, Damourette kaj Pichon estis tre originalaj personoj en la intermilita Francujo, kaj iliaj ideoj, same originalaj, estas indaj je analizo. »
Moret klopodas klarigi la ĝeneralan pensmanieron de la du francaj lingvistoj, kiuj konsideris lingvon subkonscia kreaĵo de la nacio parolanta ĝin. Ili tiom fanatike kredis je la unueco inter etno kaj lingvo, ke ili eĉ atingis la absurdan konkludon, ke libron pri la franca gramatiko kapablas verki nur franco ! La plurlingveco en si mem ŝajnis por ili malkonsilinda, ĉar laŭ ili, homo kiu scipovas pli ol unu lingvon povus ekŝanceliĝi rigarde la ĝustan uzadon de sia propra ! Laŭ ilia rezonado, se oni bezonas unu helpan lingvon por internaciaj rilatoj, tiu povus esti nur… la franca ! Laŭ iliaj vortoj, artefaritaj lingvoj estas « unu el la plej gravaj atencoj kontraŭ la originaleco, la fortikeco kaj la digno de la homa pensado. » (Mi rekopiis tiun fragmenton el ilia pasia pledo, kiu troviĝas en la fino de la artikolo de Moret.)
Moret atentigas nin ekde komence pri tio ke, feliĉe, en la sama periodo, ekzistis famaj lingvistoj, kiel ekzemple Jan Baudouin de Courtenay, Otto Jespersen, Hugo Schuchardt k. a., kiuj forte kontraŭis la ideojn de Damourette kaj Pichon.
Ni rememoru, ke malgraŭ la ideoj de Damourette, Pichon k. a., dum la sama periodo atingis la pinton de siaj karieroj famaj esperantistoj kiel Julio Baghy, Kolomano Kalocsay, Stellan Engholm, Johan Rosbach, Andreo Cseh, Lidia Zamenhof, Tiberio kaj Eugenia Morariu, Lakshmiswar Sinha k. a. Mia persona konkludo : ne la fervorajn atakojn de lingvistoj aŭ pseŭdo-lingvistoj ni devas pritimi, sed ja la neglekton kaj silenton rilate la fenomenon Esperanto…

« Zamenhof kaj Volapük »

Gonçalo Neves

La verko de Gonçalo Neves impresis min kiel altvalora kontribuo al la historio de la kreado de Esperanto kaj al la esplorado de la vivo de Zamenhof. La aŭtoro pritraktas la rilatojn inter Zamenhof kaj la lingvo Volapük. Neves celas prilumi la cirkonstancojn en kiu Zamenhof konatiĝis kun la lingvo de Johann Martin Schleyer (kiam kaj kiomgrade Zamenhof konatiĝis kun la lingvo Volapük) kaj ankaŭ kiamaniere (se entute) Volapük influis la kreadon de Esperanto. La artikolon akompanas 198 piednotoj kaj 7 paĝoj de bibliografio. Tiuj elementoj jam diras multon pri la seriozeco de la teksto. La verko de Neves estas verŝajne la rezulto de multaj jaroj de pasia studado kaj multeflanka longa dokumentado. Ni ne preteratentu ankaŭ la finan noton de la aŭtoro, en kiu li dankas al Jean-Claude Caraco kaj Reinhard Haupenthal pro ilia helpo rilate fakan revizion kaj dokumentadon.
Tiu artikolo, kiu aspektas tiom impona el scienca vidpunkto, estas ankaŭ tre atentokapta eĉ por « laika » leganto, kiel ekzemple mi. Mi legis kun vera ekscito la detektivan rakonton, kiu aperas malantaŭ la historiaj informoj. Kiel detektivo, Neves kunmetas diversajn spurojn pri la esplorata periodo : li studas leterojn, artikolojn, librojn, vortarojn kaj en unu kazo eĉ… pridemandas atestanton ! Tio okazas, kiam li skribas, ke neniu scias, ĉu Schleyer legis la ekzempleron de La unua libro en la germana (kiun Zamenhof sendis al li kun dediĉo). Neves akompanas tiun aserton per la piednoto 70, kiu tekstas tiel : « Dank’ al informo de la antaŭa posedanto de tiu libro, ni scias nur, ke Schleyer ne prinotis ĝin nek makulis aŭ difektis ĝiajn paĝojn (telefona sciigo 2008-11-24). »
Kiel detektivo, Neves uzas ne nur materiajn pruvojn, sed ankaŭ siajn logikon kaj psikologian intuicion por malkovri la veron. Kaj pere de sia literatura talento, la aŭtoro konstruas vivoplenajn, psikologie versimilajn situaciojn kaj portretojn. Antaŭ niaj okuloj, Zamenhof kaj Schleyer iĝas protagonistoj de historia novelo aŭ eĉ de filma scenaro, dum la logika fadeno de la scienca argumentado deruliĝas precize, akompanata de prilingvaj tabeloj kaj piednotoj.
Resume, Neves argumentas, ke Zamenhof konis bone la lingvon Volapük, kiu ja influis lin (eĉ tre multe) en la lasta etapo de la kreado de Esperanto. Ĝi verŝajne influis iom la sistemon de verba konjugacio, sed ĝia ja grava influo koncernas la kreadon de la vortradikoj. Kvankam ege interesa, tiu ĉi influo restis longtempe nerimarkita, ĉar Zamenhof verŝajne ne elĉerpis radikojn el Volapük (laŭ Neves), sed uzis tiun lingvon malrekte : li rimarkis la difektojn de la Volapüka sistemo de radikokonstruado kaj tiel sukcesis plibonigi sian propran lingvon, klopodante senigi ĝin (pli-malpli) de la samaj difektoj. Tiel klariĝas la granda diferenco inter « Lingvo Universala » (« Lingwe Uniwersala », la zamenhofa lingvo de 1881, neniam publikigita) kaj « Lingvo Internacia » (la definitiva versio de 1887, kiu famiĝis sub la nomo « Esperanto »).
Jen memorinda fragmento el la artikolo, priskribanta tiun krucvojon en la vivo de Zamenhof :
« Kiam Zamenhof ‹ pli proksime ekkonis › la lingvon de Schleyer, lin ja ŝokis la leksika mutilado de la germana prelato, sed samtempe lin konsternis la subita konstato, ke li mem ekiras la saman danĝeran vojon ĉe Lingvo Universala, ke ankaŭ multaj el ties vortoj fariĝis apenaŭ rekoneblaj post liaj unusilabigaj stucoj. Li verŝajne eĉ rimarkis, ke iuj volapukaj vortoj estas pli rekoneblaj aŭ pli etimo-konformaj ol la ekvivalentoj de Lingvo Universala (…) Se Volapük tiel ŝokis lin, ĉu ankaŭ lia Lingvo Universala ne ŝokos la klerulan mondon ĝuste pro la sama kialo ? Tial Zamenhof flankenlasis la libron de Schleyer kaj reiris al sia laboro… sed li prenis alian direkton. Kelkajn jarojn poste, jam preta ricevi la juĝon de l’ mondo, lia Lingvo Internacia montros renovigitan vizaĝon. »
Tri piednotoj (154, 155 kaj 156) akompanas la supran citaĵon, sed mi ne kopios ilin, lasante al la scivolemuloj la plezuron serĉi ilin en la libro.
Mi ĵus citis la fragmenton, kiu verŝajne algluiĝos al mia memoro plej bone. Tiu momento en la vivo de Zamenhof pruvas laŭ mi la fakton, ke la kapablo rimarki difektojn ne estas tro granda virto tiom longe, kiom ĝi celas nur la verkojn de aliuloj. Ĝi ja fariĝas ege valora kaj fruktodona talento, kiam oni turnas la pinton de la kritiko en la direkton de sia propra verko. Kaj Zamenhof ĝuste tion sukcesis fari.

- Materialoj por dokumentado

Kiel jam menciite, Josip Pleadin kaj Detlev Blanke dediĉas po duono el siaj artikoloj al biblioteka dokumentado.
Claude Gacond aldonas al la festolibro bibliografion pri siaj verkoj en la franca, tial mi kalkulis ankaŭ lin inter la 24 kontribuantoj al la libro.
Reinhard Haupenthal aldonas bibliografion pri la verkoj de Claude Gacond en Esperanto.
Tri artikoloj en la festolibro rilatas al dokumentado. Pri tiuj mi komentos ĉi-sube.

« La biblioteko de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912) »

Reinhard Haupenthal

La artikolo de Reinhard Haupenthal dokumentas pri la historio de la biblioteko de Prelato Johann Martin Schleyer, ekde sia forpaso en 1912 ĝis nun – do, dum ĝuste jarcento. La tuta ĉeno de vendoj kaj aĉetoj estas skizita en klara diagramo. La aŭtoro mem estis maŝo el tiu ĉeno, tial li tre bone konas ĝin. El la artikolo rezultas, ke preskaŭ la tuta biblioteko de Schleyer troviĝas nun en kvar bibliotekoj : en la germanaj urboj München (ĉe Bavara Ŝtata Biblioteko) kaj Lauda-Königshofen (ĉe Hejm-Landa Muzeo), en Aŭstrio (ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno) kaj en la svisa urbo La Chaŭ-de-Fonds (ĉe la biblioteko de CDELI, kie la repondeculo estas Claude Gacond). La celo de la artikolo estas atentigi pri tio, ke ekzistas ankaŭ kelkaj materialoj el tiu fonduso, ankoraŭ neakiritaj de ajna publika biblioteko, kaj indus ke tiuj materialoj jam estu akiritaj, por la uzo de esploristoj.

« La planlingva kolekto de Ramon Molera (1922-1983) »

Ana María Molera

La aŭtorino estas la filino de la forpasinta Ramon Molera Pedrals, grava kataluna esperantisto kaj librokolektanto. Tiu fondis la librokolekton, kiu iom post iom pligrandiĝis kaj aliformiĝis en privatan bibliotekon por publika servo. Ana María Molera riĉigas la dokumentan materialon per mallonga sed emociiga biografio pri sia patro, kune kun ties foto. Priskribante la historion de la biblioteko, la aŭtorino rakontas amuzan okazaĵon pri la nekutima memoro de sia patro : « La katalogado de la revuoj estis en lia memoro. En aprilo 1971 li suferis aŭtomobilan akcidenton. Tuj kiam mi alvenis al la hospitalo li diris : ‹ Ne timu, trankviliĝu, mi fartas bone, vidu, de La Suno Hispana mankas n-ro : 68, 69, 89, 90. Heroldo de Esperanto estas kompleta. Esperanto Triumfonta de la jaro 1920 mankas 2, 5, 6… ›. »

« La inkunabloj de Esperanto »

Adolf Schmidt

Tiu ĉi artikolo estas tre speciala : ĝi estis publikigita unuafoje en 1931, do ĝi okdekjariĝis kune kun la jubileulo ! Ĝi aperis tiutempe en la revuo Zentralblatt für Bibliothekswesen (Centra revuo por bibliotekaj aferoj) en Leipzig. Ĝia aŭtoro, Adolf Schmidt, apartenis al la generacio de Zamenhof (li vivis inter 1860 kaj 1944). La artikolo estas unu el la du tradukaĵoj en la libro, kaj elgermanigis ĝin Annakris Szimkat. Danke al ties traduko, Schmidt fariĝis unu el la 24 kontribuantoj al la libro. La aŭtoro komentas pri la unuaj libroj en Esperanto, kiuj eldoniĝis dum la 19a jarcento. Laŭ Schmidt, tiuj libroj fariĝis jam raraĵoj en 1931, kaj ilia konservado devis iĝi objekto de intereso por bibliotekoj. Nun, pluraj el ili troviĝas en la biblioteko de CDELI.

- Esperanta gramatiko

En la festolibro troviĝas du artikoloj pri Esperanta gramatiko, kaj ambaŭ okupiĝas pri verbo.

« Verbaj strukturoj en Esperanto kaj rimarkoj pri ilia instruado »

Ilona Koutny

La aŭtorino substrekas : « Ĉio, kio esprimeblas en etnaj lingvoj, esprimeblas ankaŭ en Esperanto ; tiel kutime la verbo ludas aktivan rolon en la priskribo de situacioj : ĝi esprimas tempon, modon, voĉon, leksikan aspekton. Per sia semantik-bazita valento ĝi alligas al si aliajn frazpartojn. » Ilona Koutny prave rimarkas, ke la transitiveco estas problemo, kiu necesigas instruadon pere de komparo kun la denaska lingvo. Ĉiu lernanto devas memori pere de specialaj ekzercoj la Esperantajn verbojn, kies transitiveco malkongruas kun tiu de la ekvivalentaj verboj en la denaska lingvo.
Laŭ mi, estus tre oportune se, uzante tiun artikolon kiel deirpunkton, oni enŝovu apartan paĝaron en la programon « lernu ! » pri la uzmaniero de verboj el la vidpunkto de transitiveco. Tie, ĉiu lernanto povus trovi en sia denaska lingvo liston de verboj, kies Esperantaj ekvivalentoj postulas malsimilan uzmanieron.

« Diakrona evoluo : La senpera verbigo de adjektivoj kaj substantivoj »

Herbert Mayer

Tiu artikolo pritraktas la historian evoluon de fenomeno tre tipa por la nuna lingvo Esperanto : la « senpera verbigo » de adjektivoj kaj substantivoj. Laŭ Herbert Mayer, en la komenco, tiu fenomeno aperis nur malofte, precipe en poemoj, kiel artece aŭdaca lingvouzado. Jen unu el la plej malnovaj ekzemploj : « He, kial vi, sinjoro bestofel’ ! / Vi arogantas tiel arlekeni. » (El « Faust » de Goethe, tradukita en 1896 de Kofman ; citita de Mayer.)
La aŭtoro rimarkas pli oftan uzadon de tiu rimedo kun la paso de tempo. Li konstatas, ke dum la intermilita periodo, en ekspresionismaj poemoj, la verbigo de adjektivoj kaj substantivoj abundas. Jen bela ekzemplo : « Rapide. / Streĉvervas muskoloj… / Posthorizontas la suno, / Krepuskas la kor’ / en sopiro. // Golgotas la vivo. / Nigras du krucoj. » (El « Ajno » de Eŭgeno Miĥalski, publikigita en poemaro en 1929 ; citita de Mayer.)
Laŭ la aŭtoro, la fenomeno de « senpera verbigo » akiris grandan popularecon en la ĉiutaga vivo danke al la detektivromano « Ĉu vi kuiras ĉine ? » (1976) de Claude Piron. Pri tiu romano komentas Mayer : « Tiu verko estas turnopunkto en la evoluo de la originala prozo : Fariĝis modo legi. Oni devis koni ĝin, se oni apartenis al la tiama junulara movado. » Kaj poste, pri la stilo de tiu romano, Mayer asertas : « Preskaŭ ĉiu-paĝe svarmas tiuj senperaj verbigoj. »
Legante tion, en mian memoron revenis la versoj de fama poemo (vaste disvastigita poste de la muzikgrupo « Kajto »), kiun Piron verkis pli-malpli en la sama periodo kiel la supremenciita romano : « La soldato kiu marŝas / en la vento / en silento / sur la vojo kiu marĉas / sian korpon ne plu sentas. // Lia menso fakte brutas, / nur la laco / kaj l’ agaco / de la pluvo kiu glutas / senkompate lin turmentas. » (El « La soldato kiu marŝas » de Claude Piron, publikigita en la poemaro Malmalice 1977.)

- Metodiko de lingvoinstruado

« La metodo Cseh : mitoj, fortoj kaj malfortoj »

Renato Corsetti

Unu sola kontribuo en la festolibro okupiĝas pri metodiko de lingvo-instruado. Se ĝi mankintus, tiam mankintus ege grava diskut-temo en la festolibro, pri unu el la plej signifaj kampoj de agado en la vivo de la jubileulo. (Ankaŭ la artikolo de Mónika Molnár rilatas al lingvoinstruado, sed el pedagogia vidpunkto : motivi la lernantojn lerni uzi Esperanton kiel ilo de porpaca edukado ktp. Nur la artikolo de Renato Corsetti fokusiĝas al konkreta metodika vidpunkto.)
Corsetti substrekas la fakton, ke Andreo Cseh ne estis la kreinto de la rekta metodo, sed nur adaptis ĝin al la konkretaj cirkonstancoj de sia tempo : « Esence la metodo Cseh estas unu el la multaj rektaj metodoj de la komenco de la pasinta jarcento. Tio, kio estas vere konsterna, estas, ke la metodo neniel evoluas, kaj male al la rekomendoj de Cseh mem, ankoraŭ hodiaŭ oni prezentas al tiuj, kiuj volas lerni la metodon, materialon de Cseh de la jaro 1929a. »
La aŭtoro skizas la historion de prilingvaj instrumetodoj, kun diversaj modoj aperintaj kaj malaperintaj, ofte interplektiĝintaj. Pri la nuno, Corsetti asertas : « … oni konsideras, ke ne ekzistas metodo absolute ĉiam valida. La metodo, konsistanta el elementoj de la pluraj metodaj aroj, estas inventenda ĉiufoje. Oni konsideru por tio ĉefe la instruiston kaj lian kapablon kaj la lernantojn kaj iliajn interesojn. »
Corsetti konkludas optimisme : « La ideo instrui Esperanton per rekta metodo ne mortas. Kaj ĝi estos transformata de pli junaj instruistoj al io alia, kiu superos la mankojn ĝis nun spertitajn. » Mia sperto pri instruado de la angla kondukis min al similaj ĝeneralaj opinioj pri fremdlingva instruado. Mi aldonu, ke mi spertis la rektan metodon ankaŭ kiel lernanto. En 2005, mi eklernis Esperanton pere de la programo « lernu ! », elektante unuavice la rekt-metodan kurson « Bildoj kaj demandoj », kreitan de Hokan Lundberg, desegnitan de Helen Claesson kaj registritan de Arono Chapman. Mi konsideras ĝin bonega kurso, ĝuebla kaj tre efika, tajlorita ĝuste laŭ miaj tiamaj personaj bezonoj. Mi estas tre danka al la teamo, kiu kreis ĝin. Tamen, mi ja konis personojn, kiuj preferis aliajn kursojn ofertitajn de la programo « lernu ! ». Tio pruvas la fakton, ke lernantoj havas malsimilajn bezonojn kaj preferojn, do la instruistoj de « lernu ! » prave decidis doni la eblecon elekti inter kelkaj kursoj. La komputiluzado malfermas novajn perspektivojn pri lingvolernado, kiuj koncernas i. a. la rektan metodon, sed ne nur ĝin. Kaj ĉi-rilate nepras mencii ankaŭ la interesajn eksperimentojn pere de « Dua Vivo ».
Mi tutkore kundividas kaj apogas la optimismon de Corsetti koncerne la ĝeneralan evoluon de la nuna pli kaj pli fleksebla kaj adaptebla vizio pri lingvolernado.

- Konkludo

La festolibro Instrui Dokumenti Organizi helpis min plilarĝigi miajn konojn kaj akiri novajn inspirojn. Ĉirkaŭ du trionoj el la materialoj de tiu libro pritraktas subjektojn, kiujn mi ne konis antaŭ la legado, do la koncernaj aŭtoroj malŝlosis por mi novajn pordojn. La materialoj rilatantaj al subjektoj, kiujn mi pli-malpli ja konis antaŭe, ebligis al mi ricevi pli da detaloj kaj kompreni novajn vidpunktojn. Al tiu kategorio apartenas la artikoloj pri la Esperanta verbo kaj pri la svisa movado. Unu sola materialo pritraktas subjekton, kiun mi jam tre bone konis antaŭe : la rektan metodon de lingvoinstruado. Ĝia legado donis al mi la plezuron kompari la opiniojn de la aŭtoro kun la miaj.
Je la 27a de aŭgusto 2011 okazis la jubilea festo, kiam Claude Gacond oficiale ricevis la festolibron, eldonitan tre elegante de Irmi kaj Reinhard Haupenthal ĉe ilia eldonejo Iltis. Pli ol 100 personoj el 10 landoj ĉeestis la feston. Tio fariĝis ankaŭ okazo por propagandi Esperanton en la kantono Neuchâtel, kie Gacond estas bone konata kiel esperantisto, pedagogo kaj eksa politikisto.
En sia varma salutvorto, publikigita komence de la libro en la franca, Jacques-André Humair diras tre trafe : « La devizo de Svislando estante ‹ Unu por ĉiuj, ĉiuj por unu ! ›, kaj Claude Gacond, al kiu estas dediĉita tiu verko, estante larĝe ilustranta la unuan parton de tiu bela moto metinte sin je la servo de la esperantistoj, al ni konkretigi la duan. » (Mi ĵus citis el la Esperanta versio, elfrancigita de Martine Schneller. La tradukaĵo aperis en la ĉarma festa numero de la revuo SES Informas, redaktita de Richard kaj Martine Schneller kaj disdonita dum la jubilea festo.)
Por ke libro vivu, ne sufiĉas ke ĝi estu verkita kaj eldonita, nepras ankaŭ ke ĝi estu legata. Tial mi entuziasme rekomendas la legadon de tiu kleriga kaj inspirodona libro.

 

Via opinio pri Instrui - Dokumenti - Organizi