Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vivo de Damoru, La
Titolo Vivo de Damoru, La
 
Aŭtoro Trailokyanath Mukhopadhyay 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroZagreb, 2011 
EldonintoIzvori 
KlarigojSub la vualo de fantazia rakonto, la aŭtoro prisatiras kaj kritikas hontindajn sociajn malbonojn de sia epoko.
KontribuantojAntaŭparolo de Probal Dasgupta 
Tradukisto, lingvoM. Dasgupta / El la bengala
ISBN/ISSN9789532033649 
Formato 136 paĝoj, 24 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Luiza Carol

Plorrido el Barato

Fonto: Revuo Esperanto, marto 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

La vivo de Damoru. Trailokyanath Mukhopadhyay. El la bengala trad. Malasree Dasgupta. Zagreb: Izvori, 2011. 136p. 24cm. ISBN 9789532033649. Prezo: € 15,00
En La vivo de Damoru oni renkontas protagoniston vivantan en Barato en la komenco de la 20-a jarcento, kies psikologio similas al tiu de la fama barono De Münchhausen. Se vi spektis la filmon Slumdog Millionaire (“Milionula hundaĉo”) de la jaro 2008, laŭ la romano Q & A (“Demandoj kaj Respondoj”) de Vikas Swarup, vi renkontis tie similan socian fonon. Ĉe Mukhopadhyay malĉeestas poŝtelefonoj, televidprogramoj kun “Demandoj kaj respondoj” kaj aliaj signoj de nuna teknika evoluo, sed la pensmanieroj de la homoj ne tre multe malsimilas.
La libro enhavas 7 rakontojn, kiuj aspektas kiel 7 starantaj komedietoj. En ĉiu el ili la maljuna Damoru monologas, dum liaj kunvilaĝanoj aŭskultas lin scivole, interrompante lin fojfoje per siaj rimarkoj. Tiuj rimarkoj ofte ebligas al la leganto diveni la kernon de vero, sur kiu Damoru konstruis siajn fantaziaĵojn. La aŭtoro realigas fortan socian kritikon pere de akra satiro, vipanta kaj la monologanton kaj multajn heroojn pri kiuj li rakontas. Ĉu la satiro de Mukhopadhyay estas ridiga aŭ ploriga, tio malcertas. Plej ofte, la leganto ridas aŭ ridetas, sed samtempe dolore bedaŭras, pro la maljusteco kaj krueleco regantaj la priskribitan socion.
Malbela, malhonesta, ruza, kruela, mensogema, avara kaj precipe egoismega estas la maljuna Damoru, kaj li eĉ ne tro klopodas kaŝi siajn malvirtojn antaŭ siaj kunvilaĝanoj. Kial tamen tiuj aŭskultas liajn malversimilajn rakontojn? Kial la leganto daŭrigas la legadon, pligrandigante tiel la amplekson de lia “publiko”? La respondo evidentas: Damoru talentegas pri rakontado kaj posedas eksterordinaran imagpovon. Sian korpan malbelecon (pri kiu li mem atentigas ofte) li uzas kiel avantaĝon, por ludi sian rolon de klaŭno. Siajn animajn malbelecojn (la malvirtojn pri kiuj li eĉ fanfaronas kelkfoje, eble troigante) li uzas por la sama rolo de klaŭno.
Ne nur la karaktero de la protagonisto estas ridiga, ne nur lia parolmaniero estas ridiga (ĉar li kutimas ŝveligi ĝis absurdo siajn mensogegojn), sed ankaŭ la cirkonstancoj pri kiuj li rakontas estas ridindaj kaj ofte klaŭnecaj. Memorindaj ekzemploj de klaŭnumado estas la oftaj aperoj de Elokeŝi (la tre juna edzino de Damoru), kiu postkuras sian edzon kun balailo enmane. En la fino de la lasta rakonto, Elokeŝi forpelas potencan ĝinon per la balailo, kvazaŭ ŝi volus simbole balai ĉiujn mensogegojn diritajn de Damoru. Jen la klaŭneca aspekto de Elokeŝi kaj la klaŭneca cirkonstanco en kiu ŝi aperas la lastan fojon sur la lasta paĝo:
“La ĝino vokigis Elokeŝi. Ŝi aperis, kun sia malhele nigra korpo kaj sange ruĝaj okuloj. Vidante ŝin, la ĝino paliĝis. Kiam ŝi aŭdis pri la propono geedzigi Ŝaharzadi kaj min, ŝi postkuris la ĝinon kun la balailo enmane. Tio sufiĉis por instigi Ŝaharzadi, Dinarzadi kaj la ĝinon aliformiĝi fumen.”
En la libro, la longa vipo de la satiro atingas multajn tavolojn de la socio: oni primokas falsajn asketojn, falsajn kuracistojn, falsajn negocistojn kaj diversajn aliajn specojn de ruzaj friponoj. La plej terura el la sociaj aspektoj pri kiuj aludas Damoru en siaj rakont-spektakloj ŝajnis al mi la suferigo de la infanoj, precipe knabinoj. En la sesa rakonto, oni prezentas la teruran situacion de du orfaj gefratoj (la dekjara knabino Meni kaj ŝia sesjara frato Bhile), kiujn minacas morto pro malsato. Kaj jen la reago de Damoru koncerne tion:
“La dometo de la laktista knabino Meni estis ĝuste ĉe mia korto. Fakte, la dometo iomete malsimetriigas mian korton. Tial mi decidis, ke post kiam mortos Meni kaj ŝia frato, mi postulos tiun parcelon, por ke estu plenformata mia propra korto.”
La kutimo laŭ kiu oni edzinigis knabinojn kun plenkreskaj viroj (eventuale eĉ maljunuloj) kaj la tremtimiga situacio de la junaj vidvinoj aperas tre imprese en la libro. En la sepa rakonto, s-ro Dhak, bona amiko de Damoru, malpermesas al sia naŭjara filino trinki dum longa tempo, ĉar ŝi fariĝis vidvino kaj laŭkutime al vidvinoj estas malpermesate trinki dum specifa periodo post la morto de sia edzo. La kompatinda knabino, kiu lekis freneze la malsekan plankon en sia klopodo sensoifiĝi, ne plu rezistis kaj mortis en teruraj suferoj. Jen kiel Damoru priskribas la sintenon de s-ro Dhak:
“S-ro Dhak estis kontenta pro la forpaso de la filino. Li diris, ke morti estas pli bone ol ĝisvivi la tutan vivdaŭron kiel vidvino.”
Kaj jen kiel komentas Damoru mem la saman eventon:
“Se vidvino lekis malsekan plankon en la dekunua tago de luna ciklo, tio estis grandega peko. Neniu speciala ritaĵo en Gaja povus nuligi ĝiajn sekvojn.”
Ĉu ni povas ne ridi? Sed… ĉu ni povas ne plori?
Laŭ mi, la plej arteca parto de tiu originala libro estas la ĉapitro “S-ro Ping” en la kvara rakonto. En tiu fragmento aperas evidentaj elementoj de absurda teatraĵo (kvankam la plej famaj specimenoj de tiu ĝenro furoros en Eŭropo nur kelkajn jardekojn pli malfrue). Jen la priskribo de la mistera S-ro Ping, kies identeco estas plurmaniere interpretebla:
“La pavo flugis pli rapide, ol lumradioj! Ĝi preterflugis la lunon, la sunon, kaj eĉ nian kosman spacon. Min ĝi fine portis al la aero ĉirkaŭ Ping.”
Lambodar demandis, “Ping? Kio do estas tio?”
Damorudhar diris, “Vi do volas scii, kio estas Ping? Jen Ping” – kaj li faris desegnaĵon.
Lambodar denove demandis, “En ordo, sed kiu li estas?”
Damorudhar iom senpaciencis: “Kial vi atendas, ke mi sciu tion? Li apartenas nek al mia parencaro nek al mia komunumo.”
La enigmeca s-ro Ping i.a. faras al Damoru tiun ĉi strangan rekomendon:
“Preter nia koŝmaro situas la ĉevala koŝmaro, kiun mi aparte rekomendas al tia turisto, kiel vi.”
(Parenteze, gratulon al la tradukinto pro tiu lerta vortludo.)
S-ro Ping klarigas al Damoru kiel atingi la “ĉevalan koŝmaron”, kiu estas fakte iu speco de infero, loĝata nur de spiritoj de mortintaj friponoj. Laŭ la vortoj de Ping:
“La spiritoj de ĉiuj pseŭdopatriotoj, fuŝgvidantoj kaj friponoj trovas niĉon en tiu medio.”
Por ni, esperantistoj, estas interesa kaj aparte amuza la fakto, ke la pordisto de tiu “ĉevala koŝmaro” parolas nur anglalingve. Por eniri tiun inferon, Damoru estis instruita kiel respondi anglalingve. Kaj jen surprizo, ege ironia kaj multsignifa por ni esperantistoj: la anglalingva kontakto inter la pordisto kaj la “turisto” Damoru, estas dialogo pri… persona identeco! Kaj la pasvorto lernita de Damoru anglalingve estas… “Amiko”! Jen la tuta dialogeto:
“Li anglalingve alkriis: ‘Venas kiu?’
Mi samlingve respondis: ‘Amiko.’
Li trankvile anglaĵis plu: ‘Trapasu, amiko, tute en ordo,’ kaj enlasis min.”
Ĉu ni, esperantistoj, povas ne ridi? Sed… ĉu ni povas ne plori?
Dankon al la tradukinto, kiu per agrabla kaj flua lingvo faciligas al ni la aliron al La vivo de Damoru.

 

Via opinio pri Vivo de Damoru, La