Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Min trafis feliĉ' esti rusa poeto
Titolo Min trafis feliĉ' esti rusa poeto
Poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento
 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2012 
EldonintoImpeto 
KlarigojReprezentaj tekstoj de ok poetoj, de Dmitrij Cenzor ĝis David Samojlov.
Tradukisto, lingvoM. Bronŝtejn / Kompilis kaj
ISBN/ISSN9785716102439 
Formato 77 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Boris Kolker

Perloj de jud-devenaj rusaj poetoj nun en Esperanto

Fonto: Revuo ESPERANTO, novembro 2014
Aldonita de Boris Kolker (2014-10-23)

Perloj de jud-devenaj rusaj poetoj nun en Esperanto

Jud-devenaj poetoj sub siaj propraj nomoj aŭ sub pseŭdonimoj kreis multajn senmortajn verkojn en la rusa poezio. Mikaelo Bronŝtejn jam konigis al la Esperanto-mondo verkojn de la Nobel-premiito Iosif Brodskij per aparta libro.

Nun li elektis, tradukis kaj konigas en Esperanto-traduko verkojn de Dmitrij Cenzor, Osip Mandelŝtam, Saŝa Ĉornij, Eduard Bagrickij, Samuil Marŝak, Boris Pasternak, Pavel Antokolskij kaj David Samojlov.

Mikaelo Bronŝtejn ne bezonas prezenton. Li estas vaste konata en Esperanto-mondo per siaj originalaj kaj tradukitaj libroj. Li havas bonan guston kaj elektis por la Esperanto-legantoj perlojn el la verkaro de tiuj ok poetoj. Li majstras la lingvon kaj aparte la poezian lingvaĵon de Esperanto. Tial liaj tradukoj estas fidelaj kaj bonstilaj.
Ne estas ĉio! Mikaelo Bronŝtejn verkis por ĉiuj ok poetoj sufiĉe ampleksajn antaŭparolojn, kiuj eĉ aparte prezentas grandan konigan valoron. Krome la leganto povas ekvidi fotojn de la aŭtoroj.

Ĉu citi iun versaĵon? Prefere akiru tiun malmultekostan kaj bonguste eldonitan libreton kaj ĝuu pli ol unu versaĵon!

Boris Kolker

Min trafis feliĉ' esti rusa poeto. Poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento. Tradukis M. Bronŝtejn. Impeto. Moskvo. 2012. 77 paĝoj. Prezo: 6.00 €

Revuo ESPERANTO, novembro 2014

 

Via opinio pri Min trafis feliĉ' esti rusa poeto