Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › BoRoKo
Titolo BoRoKo
Bildaj resumoj de klasikaĵoj
 
Aŭtoro Serĝo Sir' 
KategorioBildrakontoj
Prezo 16.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroParis, 2013 
EldonintoSAT-EFK 
Klarigoj"Resumoj" reverkitaj (laŭ la nunaj moroj) de famaj verkoj de i.a. R. Wagner, Ovidio, O. Wilde, Atanazio, Maeterlinck, R. Price.
ISBN/ISSN9782918053071 
Formato 60 paĝoj, 31 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Esperanto-Aktiv

BoRoKo, de Serĝo Sir

Fonto: Franclingva recenzo en retletero de UFE
Reta ligilo al la originalo: http://www.satesperanto.org/BoRoKo-de-Sergxo-Sir.html
Aldonita de Markovo-Vito (2013-11-23)

Serĝo Sir’ estas famkonata de la esperanta publiko pro siaj bildstrioj regule publikigataj en la revuoj LaSAGO de SAT-Amikaro, Le Monde de l’Espéranto de Espéranto-France aŭ ankaŭ La Kancerkliniko, satira gazeto en kiu li brilas per sia sprita humuro. Tiuj bild-deliraĵoj riĉas je "kultruo" k vortludoj (ĉe li liberas la vorttordo), k li rebakas kun siaspeca spico historiajn ĉefverkoj.

Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos (Z). De Vagnero al Vilhelmo Telo, de l’ Lum-frataro al Biblio, oni malkovros la veran rakonton, tiun, kiu ne rakontiĝas al geknaboj. Kun subtila miksaĵo inter krajondesegnoj, fotomuntaĵoj, k animacibidoj, la rezulto eble stumbligos kelkiujn. Serĝo Sir’ pro sia stilo konsidereblas kvazaŭ kunfandaĵo inter Gotlibo k Dalio : surrealismaj fonoj, ĉiulokete detaloj, heliko kun brako anstataŭ piedo kiu komentadas.

Atentu tamen, kvankam la formo estas bildstria albumo, ĝi estas metenda ne en ĉies manojn : antaŭ ĉio ĝi celas publikon avertitan (De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento. Z). Unuflanke ĉar la lingvaĵo uzata estas subtila, la vortludoj poluritaj k la vorttrezoro aparte riĉa, aliflanke ĉar iuj el la scenoj ilustritaj povus ŝoki sentemon de junaj legantoj k de maljunaj operŝatantoj. Jen, vi ne povos diri, ke vi ne sciis !

 

Opinioj pri BoRoKo

Markovo-Vito (2013-11-23):
Ĝi spekteblas en filmeto de la Madrida SAT-kongreso per serĉvorto "BoRoKo" aŭ ĉe la kanalo de SATeH (retligoj neafiŝeblas).


Via opinio pri BoRoKo