Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › UEA en konscio de esperantistoj
Titolo UEA en konscio de esperantistoj
 
AŭtoroZbigniew Galor, Jukka Pietiläinen
KategorioMovado
Prezo 13.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2015 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojNova kaj grava paŝo en la sociologia esplorado de la Esperanto-movado.
ISBN/ISSN9788087169551 
Formato 167 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Johan Derks

Kuragha libro rekomendinda al estraranoj

Aldonita de Johan Derks (2016-08-14)

Mi estas ravita pro la enhavo de la libro "UEA en konscio de esperantistoj", char
1. Ghi estas sistema kaj profunda,
2. resendas al multaj antauaj sociologiaj studoj,
3. uzas ne nur statistikan rigardon, sed ankau faras kvalitecan esploradon de tekstoj kaj fenomenoj,
4. kuraghas fari klarajn interpretojn kaj konkludojn,
5. ripetas librofine la enhavon resume kaj konklude.
6. Ghi devus admoni UEA-estraranojn al modesteco.
Nur pri la lingvajho mi estas malpli kontenta.
La forlasado de la difina artikolo kaj de la subjekto de cheffrazoj, se ghia sukjekto identas kun la subjekto de la antaua dependa frazo (kaj inverse?)
La kapkomenca stilo, t.e., ke la verkanto tezas ion per vortoj, kies eksplikon oni devas serchi en posta propozicio au frazo faras la legadon foje peza.
Ankau ie taj tie mankas kohezio en la teksto.
Kaj estas nombro da tajperaroj, pli je la fino, el kio la tempopremo, sub kiu la autoroj kaj prespretiganto laboris estas evidenta.
Mi tre dankas la autorojn Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen kaj eldonejo Kava-Pech (http://kava-pech.cz/book-uea-czech.html)

 

Via opinio pri UEA en konscio de esperantistoj