Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › De dinamika Lago Biŭa al la mondo
Titolo De dinamika Lago Biŭa al la mondo
 
Aŭtoro Takao Yamaguchi 
KategorioGeografio, vojaĝoj, Politiko
Prezo 20.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKyoto, 2016 
EldonintoMP Miyaobi Publishing Co 
KlarigojPrezento de la plej granda lago en Japanio kaj unu el la plej malnovaj en la mondo. Kun aldonaj materialoj.
Tradukisto, lingvoTeamo Biŭa / En Esperanton
ISBN/ISSN9784888870955 
Formato 216 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kolorilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de anonima

Recenzo

Aldonita de Walter Klag klag-g (2018-11-10)

La lago Biŭa (Bivo, Biwa) estas la plej granda nesala lago en Japanio, situanta en la gubernio Ŝiga, nordoriente de Kioto. Ĝi estas la tria plej aĝa sensala lago en la mondo kaj la plej granda en Japanio. La akvo de la lago subtenas la vivon de 14 milionoj da homoj.

La libro estas enhave tre interesa kaj perfekte ilustrita pere de fotoj, mapoj kaj grafikaĵoj. La teksto tradukiĝis el la japana fare de 10 esperantistoj. Du kontrolantoj kaj kvin provlegantoj polurigis la verkon. Ĉiuj estas japanoj. La libro aperis 2016 okaze de la 103a Japana Esperantokongreso.

Tiu eldonaĵo estas ege rekomendinda kaj donas valorajn informojn pri lago, kiu estas ne multe konata ekstere de Japanio.

 

Via opinio pri De dinamika Lago Biŭa al la mondo