Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto por mi
Titolo Esperanto por mi
16 esperantistoj portretitaj de Helga Plötner
 
KategorioBiografiaj / 16 esperantistoj
Prezo 5.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMaebaŝi, 2020 
EldonintoHorizonto 
KlarigojUnupaĝaj prezentoj akompanataj de kolora foto kaj nigrablanka desegnaĵo.
KontribuantojRed. Hori Jasuo 
ISBN/ISSN9784939088469 
Formato 16 paĝoj, 30 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Esperanto por mi" ne estas havebla!


Recenzo de Maurizio Giacometto ('Rico')

Esperanto por mi

Fonto: uea.facila.org
Reta ligilo al la originalo: https://uea.facila.org/artikoloj/libroservo/esperanto-por-mi/
Aldonita de Maurizio Giacometto (\'Rico\') (2021-09-02)

Esperanto por mi estas ĉarma libreto, en kiu oni povas legi pri la vivo de dek ses aktivaj esperantistoj kaj samtempe ĝui iliajn belajn portretojn, kiujn kreis la portretistino Helga Plötner. La redaktanto estas Hori Jasuo, kiu havis la ideon eldoni tian libron post kiam li vidis kelkajn belajn artaĵojn de Helga.

Mi ricevis la libron antaŭ kelkaj semajnoj perpoŝte. Kiam mi malfermis la pakaĵon, unue kaptis min la bunta kovrilo kun serio da malgrandaj portretoj, kiuj scivoligis min pri la enhavo. Mi trafoliumis la libron plurfoje, unue rigardante ĉiujn portretrojn, poste legante la eseetojn, kiujn la portretitoj verkis pri si mem. Finfine mi plurfoje rerigardis la desegnaĵojn kaj admiris la kvaliton de la laboro bezonata por krei ilin.

Plurtaga laboro sendube necesis por kompletigi ĉiun portreton. La fina rezulto tre bone pruvas la majstrecon de Helga, kiu sperte uzas lumon kaj mallumon por montri la ridetantajn esprimojn de la portretitoj.

La tekstoj donas, kvazaŭ en konversacia formo, priskribon de la dek ses esperantistoj. Se vi legos la libron, vi povus pensi, ke ili ĉeestas kaj parolas kun vi, dum vi rigardas iliajn portretojn. Ili rakontas, kiel ili unue renkontis Esperanton, kaj klarigas siajn kialojn por lerni la lingvon, uzi kaj ŝati ĝin, verki en ĝi kaj instrui ĝin. La aldono de malgrandaj koloraj fotoj pliriĉigas la verkon.

La dek ses esperantistoj venas el multaj diversaj partoj de la mondo. Iliaj eseetoj montras iliajn agadkampojn, kiuj estas tre diversaj, sed samtempe enhavas grandan komunan celon: Esperanton, ĝian disvastigadon, kaj la deziron plibonigi nian mondon.

Dankon al Helga kaj al Jasuo pro la kreado de tiu ĉarma kolekto. Eldono de dua libro kun portretoj de dek ses aliaj aktivaj esperantistoj estas jam planita. La unuan libron oni povas mendi de UEA, de la eldonisto Horizonto, kaj rekte de la portretistino Helga.

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

Via opinio pri Esperanto por mi