Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ni vivas malgraŭ ĉio
Titolo Ni vivas malgraŭ ĉio
 
Aŭtoro Valentin Melnikov 
KategorioPoezio originala
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2021 
EldonintoImpeto 
KlarigojPoemaro de rusa tradukisto, eseisto, recenzisto kaj... poeto.
ISBN/ISSN9785716103139 
Formato 71 paĝoj, 17 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Carlo Minnaja

Ĝuinda diverstema libreto

Fonto: Literatura Foiro 313 okt 2021
Aldonita de Valentin Melnikov (2022-02-06)

Pandemio trudis al ni enfermiĝon kaj do maleblon viziti kongresojn kaj libroservajn tablojn sur kiuj vidi kaj palpi, snufi libron; tamen eldonado ne haltis, malgraŭ la objektivaj malfacilaĵoj.

La nuna aŭtoro estas jam vaste konata en la klerula medio kaj sialanda kaj esperantista: Valentin Melnikov (n. 1957) loĝas en Moskvo. Emerita inĝeniero-kemiisto, programisto, akademiano ekde 2019, li kontribuis al pluraj antologioj sed lia ĉefa traduka verko estas Eugeno Onegin (Sezonoj, 2005), n-ro 40 de la serio Oriento-Okcidento. Impeta polemikanto, kiel li mem agnoskas en sia ĉi-verka prezento titolita “Ni konatiĝu”, li ĉiam estis fidela al si mem kaj forrifuzis laŭmodajn ideologiojn kaj religiojn: Mi batalas kontraŭ maljusto, mi abomenas demagogojn, fiaferistojn, mensogulojn kaj arogajn malkapablulojn.

Lia nuna kolekto ampleksas, kronologie ordigitaj, ĉefe versaĵojn, sed ankaŭ prozaĵojn, ekde 1989 ĝis 2019, dividitajn laŭ sekcioj.

En la unua “Liriko in(-)tima” ja per tute romantikaj (preskaŭ deknaŭjarcentaj) ampoemoj la aŭtoro bedaŭras (iom ripete) la tro maloftajn renkontiĝojn kun sia amatino, fakte nur unufoje en jaro. Al la prudo kaj al malicaj onidiroj energie respondas la Ok sonetoj al mia Muzo.

Absolute klasikaj versoj, ritmo, rimoj; eĉ ne unu poezian licencon oni trovas. La versoj melodie, eĉ monotone, antaŭenglitas per absoluta reguleco; akcentoj, cezuroj, apostrofoj, ĉio estas ĉe la ĝusta loko. Ĉarme impeta estas la Naturista marŝo: Varmas tagoj en somero, / bonas resti ĉe la bord’. / Homoj apud la rivero / agas laŭ kutima ord’: [...] Ventoblovo iĝas plago / por malseka naĝkostum’: / pro la deco dignas pago / – frostotrem’ kaj malvarmum’. // Vidu jen alian plaĝon: / samas ĉio, krom pudor’. / Se posedas vi kuraĝon, / ĉiujn vestojn ĵetu for!

La dua sekcio estas malpli romantika: Observoj fridaj de l’ racio kaj tristaj notoj de la kor’... mencias observojn de la tute normala vivo, la aŭtoro ja estis ankaŭ biletkontrolisto en busoj. Kial oni taksu strangaj la plej naturajn agojn, aspirojn, rigardojn?

La tria Sekcio “Tra la verda mondo” provizas nin per limerikoj kaj divenludoj, kaj ne povas manki milda satiro (ĉu prava?): Esperanton en vasta Rusio / administras solida Unio. / En oktobro nur Tago / destinitas por Ago, / sed eĉ tiam okazas nenio.

En la traduka sekcio oni trovos versojn el Bogdanoviĉ kaj Kipling; en la sekcio “Ankaŭ proze” mi ege ŝatis la filozofion de la amo, kiun monologas saĝa virino en Ne juĝu: oni povas ami plurajn virojn, kiel oni amas plurajn proprajn idojn, eĉ se ĉiun malsimile, pro malsimilaj kaŭzoj, kaj se oni momente malpacas kun iu, oni iras al alia. Neniu estu ies propraĵo. Kaj la resuman sekcion markas tri sonetoj de Curen: Folio velka falas sur animon, / Jam la pasio estas en pase’, sed ili konkludiĝas pozitive: Ne velkas la folio sur anim’ / se noblan senton gardas nobla rim’.

En la muzikon ni estas enkondukataj per pentatoniko, gamo kun nur kvin notoj (Do, Re, Mi, Sol, La), tradicia ĉe multaj diversaj popoloj, kaj fino de longa strofo enkondukas per sia lasta silabo al la posta noto: Mi tion diras re kaj re enkondukas al Re, Do tamen restas la esper’ en mi enkondukas al Mi, Se ŝajnas ke suferas mi en sol’ enkondukas al Sol...

Esperanto estas ja okcidenteŭropeca: ne malofte okazas ke iuj dediĉoj aŭ komencaj motoj ĉerpitaj el okcidentaj lingvoj, kiaj la franca aŭ la angla, aperas sentraduke (De la Musique Avant Toute Chose..., Hoĥlov ĉerpas el Paul Verlaine en La Tajdo), ja ĉiuj kleraj legantoj kapablas kompreni; pli strange aspektis al mi trovi netradukitan frontmoton en la rusa: kompreneble en la orienteŭropa zono klera leganto ne bezonus tradukon. Kiom multe oni devas lerni el aliaj civilizoj!

 

Via opinio pri Ni vivas malgraŭ ĉio