Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sur bluaj planedoj
Titolo Sur bluaj planedoj
Sciencfikciaj noveloj
 
Aŭtoro Laure Patas d'Illiers 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroParis, 2021 
EldonintoEspéranto France 
Klarigoj22 rakontoj, kiuj celas plezurigi.
ISBN/ISSN9782957896103 
Formato 163 paĝoj, 21 cm 
RecenzojOriginalaj temoj de sciencfikcio de Sten Johansson
Rava potenco de imagemo de Paulo S. Viana
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Freŝa frandaĵo de Paŭl Peeraerts
Aldonu

Atenton, "Sur bluaj planedoj" ne estas havebla!


Recenzo de Julian Modest

Rimarkinda veturado al bluaj planedoj

Fonto: Literatura Foiro 315, februaro 2022
Aldonita de Laure Patas d\'Illiers (2022-02-15)

Laure Patas d’Illiers, Sur bluaj planedoj, sciencfikciaj noveloj, eld. Esperanto France, 2021, p. 162.

La originala esperanto-literaturo jam estas sufiĉe riĉa je romanoj, poemaroj, dramoj, novelaroj. Ne mankas sciencfikciaj verkoj kaj la plej nova sciencfikcia novelaro estas Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’Illiers, verkistino kiu jam ricevis multajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj kiun la esperanto-legantoj bone konas.
Mi legis rakontojn de Laure Patas kiuj impresis min, sed nun, kiam mi tralegis Sur bluaj planedoj mi estis ne nur agrable surprizita, sed ravita de ŝia neordinara verkista talento.
Verki sciencfikciajn novelojn ne estas facile. Laŭ iuj aŭtoroj sciencfikcio signifas verki pri foraj planedoj, pri kosmoŝipaj veturadoj, pri renkontiĝoj kun eksterteraj loĝantoj. Laure Patas tamen elektis alian verkistan vojon. Ŝiaj sciencfikciaj noveloj estas verkoj, kiuj igas nin mediti pri la gravaj problemoj de nia nuntempo. La verkistino starigis al si la taskon ne nur amuzi nin, la legantojn, sed igi nin vidi kaj kompreni kio okazas en nia vivo, kia estos nia futuro, kio atendas nin kaj kion ni devas fari por eviti la danĝerojn, kiuj minacas nin.
Ŝi bone komprenas la veran rolon de la verkistoj, kiuj devas havi la talenton enrigardi la homan animon kaj penetri en la estontecon. Ili priskribas kaj analizas la homajn emociojn, vekas nian rezonadon, helpas nin pli bone kompreni la mondon en kiu ni vivas.
Per Sur la bluaj planedoj Laure Patas bonege plenumis tiun ĉi verkistan devon. En la noveloj ŝi demandas nin kio okazos se ni daŭre vivos tiel, kiel ĝis nun. Eble ni iĝos klonoj, komunikos kun klonoj kiel en la novelo “Alta kvalito” kaj ni ĉiuj; kiel la virinoj en la novelo, ekkantos la kanton de la klonoj: Ni ĉiutage dankas/niajn posedantojn,/ĉar ili kreis nin/similaj al si mem./Jen nia destino,/servado kaj sindonemo.
La ekologia kolapso kondamnas la mondon kaj estiĝas la demando, ĉu ni devas baldaŭ prepari la valizojn kiel Leo, ĉefrolanto en la novelo “Valizo por la mondofino”. Laure Patas detale priskribas la sentojn de Leo, liajn internajn demandojn kaj hezitojn, kiam li renkontas Fernandon en la lifto. Finfine Leo rezignas pri sia decido ekveturi al la norda poluso. Li entuziasme diras al Fernando: “Parizo estas festo, urbo plena je mirindaĵoj.” Kaj forĵetas la valizon. Li komprenas, ke oni ne devas forlasi la mondon, sed ĝui ĝin. La konkludo de la novelo estas optimisma.
Tamen la vivo ne ĉiam estas festo kaj ĝojo. Juan, la ĉefrolulo en la novelo “Bonvolu malŝalti” suferas oligospermion. Li ne havos gefilojn, sed la kuracisto trankviligas lin: “Tio estas nenio, ĉiuj viroj estas tiaj. Tio estas prezo pagenda por la progreso.” Juan vere ne devas maltrankviliĝi. Li kun sia edzino povas mendi robotan bebon interrete. La firmao, kiu liveras la robotajn bebojn plenumas ĉiujn dezirojn de la estontaj gepatroj. La bebo povas havi koloran haŭton, koloron de la okuloj ktp laŭ la deziro de la gepatroj, kaj ĝi estos farita el patentita materialo. Kompreneble necesas pagi por la bebo. Ironie Laure Patas atentigas nin, ke iom post iom la robotoj okupos nian vivon, kaj eĉ ni havos robotajn bebojn. Marisol, la edzino de Juan, ĝoje diras: “Mi mem tute ne deiziras difekti mian korpon per gravedeco.”
Eble estonte la homoj ne lavos siajn manojn, sed nur seninfektigos ilin kiel en la novelo “Ordinara tagmanĝo”. La homoj loĝos en loĝejoj, en kiuj ĉiuj mebloj estos en la muroj. Oni manĝos planktonon, ĉar ĝi enhavas proteinojn kaj la agrabla dimanĉa promenado estos nur al la proksima fenestro, tra kiu videblas la turegoj, la kampoj sube kaj la ĉielo supre.
Laure Patas havas la talenton verki per trafa ironio kaj bonega humursento. Tamen la noveloj ne nur ridigas, sed ĉagrenas nin. Ĉu la homaro tiel rapide proksimiĝas al sia fino? Ĉu nia malprudenta vivmaniero minacas nin kaj la mondon?
Leginte Sur bluaj planedoj mi konstatis, ke la legantoj bezonas similajn verkojn. Per siaj noveloj Laure Patas ne nur veturigas nin al mirindaj lokoj: ŝi talente amuzas kaj instigas nin pensi kaj agi saĝe pri nia estonteco. La stilo, la lingvaĵo estas perfektaj kaj la legantoj je unu spiro legos la novelaron.

 

Via opinio pri Sur bluaj planedoj