Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Domo ĉe Pu-Angulo, La
Titolo Domo ĉe Pu-Angulo, La
 
Aŭtoro A.A. Milne 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 20.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBarlaston, 2021 
EldonintoEAB 
KlarigojDua kolekto da rakontoj pri la fama urso Winnie-la-Pu. Kun ilustraĵoj de E.H. Shepard.
Tradukisto, lingvoE. Grimley Evans / En Esperanton
ISBN/ISSN9780902756410 
Formato 185 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Bind; kromkovrilo 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Maurizio Giacometto (

La domo ĉe Pu-Angulo

Reta ligilo al la originalo: https://uea.facila.org/artikoloj/libroservo/la-domo-%C4%89e-pu-angulo-r293/
Aldonita de Laurent Ramette (2023-07-25)

Kvindek jarojn post la traduko en Esperanton de la unua libro pri la aventuroj de la fama pluŝurseto, Winnie-la-Pu, eniris Esperantujon ankaŭ la dua libro, La domo ĉe Pu-Angulo.

Same kiel ĉe la unua libro, temas pri dek rakontoj, kiuj portas nin en la ĉarman mondon de Winnie-la-Pu kaj la aliaj famaj roluloj: Porketo, Strigo, Kuniklo, Ia, Kanga kaj Ruo. La filo de la aŭtoro, knabeto Christopher Robin, denove aperas en la rakontoj kaj, en tiu ĉi dua libro, renkontas novan amikon, la saltetantan kaj ĉiam moviĝantan Tiglon.

Pluraj lokoj menciitaj en la libro vere ekzistas en la arbaro Ashdown, ĉirkaŭ kvindek kilometrojn sude de Londono. La belegaj originalaj ilustraĵoj de E. H. Shepard, kiu konis la arbaron, ornamas la libron kaj pliriĉigas la legadon.

La tradukinto, Edmund Grimley Evans, kutimis voĉlegi al sia juna filino ĉe ŝia enlitiĝo la unuan libron pri Winnie-la-Pu. Ŝi tiom ŝatis ĝin, ke la patro decidis traduki la duan libron.

La domo ĉe Pu-Angulo estas tre leginda kaj estas unu el tiuj malmultaj libroj, kiuj taŭgas por ĉiaj legantoj, ĉu infanoj aŭ ne, ĉu lernantoj, progresantoj aŭ spertaj esperantistoj. Mi mem legis la libron unu-spire, sed oni ne nepre devas legi ĝin kiel plenan romanon. Ankaŭ pli malrapida, iom-post-ioma legado de ĉiuj unuopaj ĉapitroj plezurigos la leganton. Ne necesas memori ĉion, kio okazis en antaŭaj ĉapitroj, por ĝui la postajn. Ili ĉiuj havas sian apartan komencon, intrigon kaj finon.

Ne gravas, ĉu oni vidas La domo ĉe Pu-Angulo kiel literaturan, filozofian, aŭ lingvo-progresigan verkon: ĝi estos ĉiaokaze valora aldono al ĉies librokolekto. En la mia, ĝi fiere sidas inter la preferataj libroj.

La libro estas eldonita de Esperanto-Asocio de Britio kaj ĝi estas trovebla en ties libroservo. Oni povas aĉeti ĝin ankaŭ ĉe la libroservo de UEA. Se tiuj du libroservoj ne taŭgas por vi, petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi la duan kolekton de la rakontoj pri Winnie-la-Pu.

 

Via opinio pri Domo ĉe Pu-Angulo, La