Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Centvorte
Titolo Centvorte
Cent cent-vortaj mikronoveloj
 
Aŭtoro Jorge Rafael Nogueras 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 20.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2025 
EldonintoMondial 
KlarigojNuuuu... cent el la noveloj estas ja cent-vortaj, sed aliaj 23 estas pli-vortaj. Do, por la prezo de 100 oni ricevas 123.
ISBN/ISSN9781595695079 
Formato 195 paĝoj, 22 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Bill MAXEY

Centoble cent vortoj--kaj pli

Fonto: Propra verko, reviziita versio de tiu en Usona E-isto
Aldonita de Bill MAXEY (2025-08-01)

La ĉefa kolekto de Centvorte, de Jorge Rafael Nogueras, “sendube helpos firmigi la enkondukon de la mikronovela ĝenro en la esperantan literaturon”, asertas Liven Dek en ties Antaŭparolo. La verko debutas 100 fascinajn ekzemplojn de la mikronovelo, taŭge difinita de Dek kiel “ege mallonga rakonto novelece aranĝita, prezentanta simplan fakton, cele al ĝia facila asimilo”. En tiu ĉi kazo “ege mallonga” egalas precize 100 vortojn, limon kiun Nogueras mem elektis kiel defion kaj disciplinon—kaj kiun li tre evidente sukcese respondis. La verketoj en Centvorte donas al la leganto iomete pli intiman rigardon en lian menson kaj samtempe atestas lian kompetenton kaj stile kaj teknike.
Ĉiuj el ili estas juveloj, iuj pli brilaj ol aliaj—kelkaj vere ravaj—sed ĉiu kun sia efekto. La plimulto prezentas inĝenian intrigeton kiu elnodiĝas frape kaj ironie. Dum kelkaj sekundoj oni sentas momenton de ĝojo kaj samtempe ĉagreno, ekkonsciante pri la artifiko (tre simile al la efiko de sukcesa ŝerco). Tiel unu trafa frazo moketas la fortegan kaj kompleksan reton el komunaj supozoj de kiuj ni dependas por funkcii en la ĉiutaga vivo.
Kontraste, kelkaj rakontoj glate progresas de komenco ĝis fino, montrante sin foje eĉ kortuŝaj kaj memorigante nin pri la diversaj specoj de maljusteco en nia mondo. En aliaj kazoj la intrigo iel fontas el konvenciaj interhomaj aŭ familiaj rilatoj, kaj tiel reliefigas bazajn homajn emociojn kaj tendencojn.
La fekunda imago de la verkisto ampleksas ĝenrojn de pura fantazio kaj magia realismo ĝis hororo kaj malutopio. Ofte rolas magio, superpovoj kaj alispecaj supernaturaĵoj. Multaj rakontoj dependas de fortaj negativaj emocioj, paranojo, malsano kaj frenezeco, kaj la morto en diversaj roloj. (La listo de murdiloj longas!) La lertaj finiĝoj tamen tuj forvaporigas la eventuale malhelan etoson. Kaj ne mankas tordita humuro.
Ĉiu “centvorto” memstaras, kun propra titolo; eblas do legi ilin unu- aŭ plur-ope, laŭ hazarde, aŭ sinsekve, eĉ senhalte. Stile, oni rimarkas minimuman eksperimentadon, kaj la vortprovizo, kvankam bunta, inkludas malmultajn neoftajn radikojn. La lingvouzo estas senerara kaj la verkisto kreas sian efekton per saĝa ĵonglado de simplaj elementoj. Kompreneble, la 100-vorta limo neprigas la detaleman prilaboradon kiun ĉiu rakonteto klare ricevis.
Kaj ĝuste pro tio la leginto povos pli profiti, ĉar malgraŭ tio ke la trukoj ne plu funkcias, la verketo restas modela, inda je zorga pririgardo de ties teknikaj detaloj. Kaj studantoj kaj verkemuloj povas utile analizi la elekton kaj faradon de vortoj kaj ankaŭ la sintakson.
Iom surprize oni ekscias ke Centvorte estas efektive duobla volumo. Krom la debuta kolekto de mikronoveloj, ĝi enhavas kiel bonuson ĉiujn (22) verkojn de Nogueras ĝis nun premiitajn en diversaj konkursoj, inkluzive de la Belartaj Konkursoj de UEA. Aparte imponaj, la sep konvenciaj noveloj montras lian majstradon ankaŭ de tiu ĝenro. Oni trovas en ili inventemajn intrigojn kaj scenejojn, kun plaĉaj priskriboj, atentokaptaj ruzoj, daŭra suspenso kaj ofte ironiaj finiĝoj. Pluraj el tiuj ĉi verkoj spegulas tradiciajn valorojn de la Esperanta kulturo kaj aparte kontentigas la leganton.
En sia Enkonduko, la aŭtoro skribas: “Mi esperas, ke ĉi tiu mia eta kontribuo al la Esperanta literaturo vin amuzos, pensigos, kaj eĉ inspiros al verkado.” Tion ĝi sendube faros.

 

Via opinio pri Centvorte