Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Elekti la ĝustan prepozicion
Titolo Elekti la ĝustan prepozicion
Praktika helpilo
 
Aŭtoro Evgeni Georgiev 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 9.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBrno, 2024 
EldonintoMSD 
KlarigojAbundo da ekzemplaj uzoj de prepozicioj kun substantivoj, verboj, adjektivoj kaj adverboj, plus adverboj kun prepozicia funkcio.
ISBN/ISSN9788073924225 
Formato 135 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Miroslav Malovec

Verko tre utila

Aldonita de Evgeni Georgiev (2025-11-06)

Verko tre utila

Evgeni Georgiev: Elekti la ĝustan prepozicion. Praktika helpilo. Lingve reviziis
Raita Pyhälä. MSD Brno, Ĉeĥa Respubliko, 2024. 135 paĝoj, 21 cm. Prezo ĉe UEA: 9.30 €
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

La naciaj lingvoj diferencas en uzado de prepozicioj en la samaj situacioj. Eĉ fremdulo, kiu perfekte
ellernis fremdan lingvon, de tempo al tempo malkaŝas sian fremdecon, kiam li elektas malĝustan
prepozicion sub influo de sia gepatra lingvo.

Tiu problemo aperas ankaŭ en Esperanto, ĉar ĝiaj parolantoj apartenas eble al cento da etnoj
kaj ĉiu homo subkonscie enportas en la internacian lingvon kutimojn de sia gepatra. Tamen post
preskaŭ 140-jara praktikado la uzado de prepozicioj pli malpli stabiliĝis, sed la vortaroj la ĝustan
prepozicion indikas nur escepte. Vortaristoj ŝparas lokon, por ke ilia vortaro ne estu tro granda kaj
multekosta, krom tio la ĝustan uzadon ili devus serĉi en literaturo.

Parte povas helpi PIV, kiu ĉe la plej gravaj vortoj citas modelajn frazojn el eminentaj aŭtoroj, sed ne
ĉiam en la elektitaj ekzemploj troviĝas ankaŭ prepozicioj. Krom tio, la vortaristo koncentriĝas al trovo
de ĝusta ekvivalento en la cellingvo kaj por serĉado de taŭgaj prepozicioj li ne havas tempon, nek
forton.

La libro de Evgeni Georgiev koncentriĝas ĝuste al uzado de taŭgaj prepozicioj, kiuj ligiĝas al la
plej gravaj vortoj, plej ofte verboj aŭ substantivoj derivitaj el verboj. La aŭtoro mencias en
la antaŭparolo, ke lia vortaro enhavas 1100 kapvortojn.

Ĉiu kapvorto estas dike presita kaj sekvata de krampoj, inter kiuj troviĝas la uzataj prepozicioj. Ĉe
verboj li ankaŭ indikas, ĉu la koncerna estas transitiva (vt) aŭ netransitiva (vn). Post konciza klarigo de
la signifo oni trovas ekzemplajn frazojn, en kiuj la prepozicioj estas emfazitaj per dika skribo.
Ekzmeple: admir/i vt (en, pro) esti ravita de beleco aŭ supereco: Johano ~is en si la fidelecon; mi ~as
vin pro via kuraĝo; ~o (al) sento de tiu, kiu ~as: la lernantoj sentis ~on al sia instruistino.

La vortaro povas helpi al la praktikantoj de la lingvo, same al la vortaristoj, ke ili kompletigu siajn
vortarojn. Kompreneble oni ne trovas tie ĉion. Esperantistoj ofte hezitas, ĉu ilia portreto troviĝas sur
foto/bildo aŭ en foto/bildo, ĉu ilia domo staras sur la placo aŭ en la placo k.s. Ĉi tiuj kapvortoj
mankas, sed troviĝas strato (ĉe, en, sur). Ni ne forgesu, ke temas pri pionira verko, kiu atentigas pri la
problemo kaj proponas manieron kiel solvi ĝin.

En la pasinteco la vortaristoj bezonis multe da kunlaborantoj, kiuj legis gravajn verkojn, originalajn
kaj tradukitajn, ĉerpis el ili interesajn frazojn kaj sendis ilin al la ĉefredaktoro de la vortaro. Nun
ekzistas granda kvanto da literaturaĵoj en ciferecigita (skanita) kaj tekstigita (deĉifrita) formoj. En ili
oni povas serĉi ekz. la vorton bildo kaj la komputilo trovas multajn ekzemplojn kiel la vorto estas
uzata. Sed unue la vortaristo devas konscii pri la problemo, interkonsenti kun la eldonisto ĉu li povas
pligrandigi la vortaron per tiaj indikoj, kolekti la ciferecigitajn tekstojn kaj lerni kiel apliki la trovitajn
citaĵojn.
Evgeni Georgiev montras la vojon kaj en tiu senco lia verko estas tre utila.

Miroslav Malovec (Ĉeĥa Respubliko)

 

Via opinio pri Elekti la ĝustan prepozicion