Titolo | Metamorfozo, La | |
Aŭtoro | Franz Kafka | |
Kategorio | Prozo tradukita / romanoj | |
Prezo | 5.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Chapecó, 2000 | |
Eldoninto | Fonto | |
Klarigoj | Mondkonata verko de la germana literaturo en nova traduko. | |
Tradukisto, lingvo | R. Haupenthal / El la germana | |
Formato | 58 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Metamorfozo, La" ne estas havebla!
Aldonita de Sten Johansson (2004-08-11)
La metamorfozo (Die Verwandlung) de Franz Kafka (1883-1924) estas fama novelo el la eŭropa literaturo de la dudeka jarcento, kiu eĉ hodiaŭ grave influas legantojn kaj verkistojn. Ĝi estas lia plej konata verko, kreita en 1912, aperinta en 1915, kaj apartenas al tre limigita aro da tekstoj, pri kiuj la aŭtoro estis tiel kontenta ke li aprobis publikigon. La novelo temas pri Gregor Samsa, juna viro en etburĝa familio, kiu iumatene trovas sin transformita en grandegan insekton. En la plua teksto Kafka detaleme kaj konkrete priskribas ĉiujn fazojn en absoluta fremdiĝo de la protagonisto disde la familio kaj ĉirkaŭa mondo.
Via opinio pri Metamorfozo, La