Titolo | Dek gazetoj | |
Aŭtoro | A. Korĵenkov, A. Künzli, H. Gorecka, I. Ertl, S. Meester | |
Kategorio | Movado | |
Prezo | 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Kaliningrado / Kaunas, 2010 | |
Eldoninto | Sezonoj / LEA | |
Klarigoj | Koncizaj prezentoj de 10 gravaj periodaĵoj en Esperanto. | |
ISBN/ISSN | 9786099508719 | |
Formato | 32 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Kleriga libreto de Jorge Camacho Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Aldonita de Carlo Minnaja (2011-12-18)
Kiel la aliaj libretoj de la sama serio “Dek …-oj”, ĉi tiu donas tre koncizan panoramon pri plia gravega ero de la esperanta kulturo. La legado kuntrenas finan triston, ĉar el la dek gazetoj traktitaj jam kvin estingiĝis antaŭ pluraj jardekoj, eĉ preskaŭ jarcento, kaj aldoniĝas la konsidero ke la enhavo kaj amplekso de kelkaj el ĝuste tiuj estis tiom pli vasta ol la nunaj, ke oni povus diri, sen paradokso, ke unu numero de Literatura Mondo dum ĝia plej brila periodo estis pli enhavoriĉa ol tuta jarkolekto de kelkaj el la nun aperantaj.
Via opinio pri Dek gazetoj