Titolo | Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj | |
Aŭtoro | Louis Couperus | |
Kategorio | Prozo tradukita / rakontoj | |
Prezo | 6.00 €, triona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Rotterdam, 2008 | |
Eldoninto | UEA | |
Klarigoj | Deko da rakontoj de nederlanda verkisto ne aparte fama dumvive, sed lastatempe "remalkovrita". | |
Tradukisto, lingvo | G. Berveling / El la nederlanda | |
ISBN/ISSN | 9789290171027 | |
Formato | 180 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
Gerrit Berveling iom mirigis min kiam mi legis sur lia dorso (nu, ne lia dorso, sed tiu de la tradukita libro) ke Couperus estas unu el la plej gravaj nederlandaj aŭtoroj. Mi neniam havis tiun konvinkon. Sed poste mi legis, en la malsupro de tiu dorso, ke oni preskaŭ forgesis lin post lia morto. Kaj mi konstatis, ke mi apartenas al la generacio "iom post lia morto". Do jen, mia konscienco trankviliĝis. Sed, daŭrigis Gerrit, lastatempe interesiĝo kreskis, kaj tio precipe ĉar kelkaj el liaj verkoj estis adaptitaj por televido kaj filmo. Tion mi ankaŭ sciis kaj konstatis.
Via opinio pri Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj