Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › serĉado
La Katalogo de UEA

Esperanto-libroj kaj varoj ofertataj de la Libroservo de UEA.

Montru ĉion Montru nur tion, kio momente estas en la stoko

Por Esperantaj literoj bv. uzi unikodon aŭ surogaton kun signo "`" post la litero (ekz. ĉ estas "c`") aŭ "x". Por trovi vortojn kun "vera x" tajpu ĝin majuskle: "X".

    Aldonaj serĉkriterioj


Plej novaj varoj       Novaj varoj per RSS 2.0

SPECIALA OFERTO POR LA ALIĜINTOJ AL LA 81a IJK!

Aliĝintoj al la ĉi-jara IJK en Indonezio rajtas aĉeti kun sesona rabato ekzemplero(j)n de la libro

Movadaj insuletoj

pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio!

La speciala rabato validas NUR por oficialaj aliĝintoj en la dato de mendo. La oferto validas ekde nun ĝis la lasta tago de la IJK (16a de aŭgusto).

La mendojn oni povas fari rete:

  • aŭ en nia katalogo: katalogo.uea.org
  • aŭ per retmesaĝo al libroservo@co.uea.org.
La rabato kalkuliĝos dum la fakturado kaj ne kombineblas kun aliaj rabatoj. La mendanto devos pagi la sendokostojn kaj eventualajn impostojn laŭ la reguloj aplikendaj en la momento de la mendo. Ĉiuj mendoj devas esti komplete antaŭpagitaj! Por eventualaj aldonaj informoj, bonvolu mesaĝi al libroservo@co.uea.org.

Ekstraj sendokostoj

Pro la lastatempa altigo de la prezoj de la fuelo, ni devas altigi la sendokostojn por pakaĵoj sendotaj al adresoj ekster Eŭropa Unio. Ekde la 1a de novembro 2023 por ĉiuj tiaj pakaĵoj, la klientoj en Eŭropo, sed ekster EU, devas aldone pagi po 3 € por ĉiu kilogramo kaj tiuj ekster Eŭropo po 4 € por ĉiu kilogramo. Post la kolekto kaj peso de la menditaĵoj, la libroservo informos vin pri la pagendaj sendokostoj. La klientoj en EU devas pagi AVI (9%) ankaŭ por la sendokostoj.

10% rabato!Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj de UEA ricevas 10%-an rabaton ĉiufoje, kiam ili mendas en la Libroservo de UEA! Bazaj Membroj (MB) rajtas uzi la rabaton dufoje jare.

Bonvolu noti: la rabato ne aplikiĝas por brokantaĵoj kaj ne kombineblas kun aliaj rabatoj.

Demandoj:
libroservo@co.uea.org
Katalogo:
https://katalogo.uea.org