Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vortoj de Andreo Cseh
Titolo Vortoj de Andreo Cseh
 
KategorioEseoj, Lingvistiko
Prezo 20.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken/De Bilt, 1984 
EldonintoArtur E. Iltis/Societo Andreo Ĉe 
KlarigojSesdek ses diverstemaj, simplastilaj artikoloj de la fama pedagogo.
KontribuantojKomp. Ed Borsboom 
Formato 208 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Observoj plu legindaj de Paweł Fischer-Kotowski
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Francisko LORRAIN (Montrealo, Kanado)

Esperanto — ĉu ja ŝirmilo de la naciaj lingvoj?

Aldonita de Francisko LORRAIN (2005-12-23)

Temas pri mallongaj artikoloj publikigitaj en Esperanto en la nederlanda ne-Esperantista semajna revuo Haagsche Post en 1935–6.

Ili aparte interesis min, ĉar ili montras la impresajn tiutempajn atingojn de Esperanto en Nederlando. La vidpunkto estas iom finvenkisma, sed tio ne surprizas ĉe tia sindona propagandisto kaj instruisto, kia pastro Ĉe.

Interesega ankaŭ estas la fakto, ke ĝuste tiutempe Esperanto estis malpermesita de la hitlera reĝimo en Germanujo. Cseh multfoje pridiskutas okazaĵojn en tiu lando.

Mi volas nun tuŝi iom tiklan temon. Kiel multaj Esperantistoj ankoraŭ hodiaŭ faras, Cseh en tiuj kolumnoj defendas la ŝablonon, laŭ mi dubindan, ke Esperanto, uzata kiel internacia helplingvo, helpus konservi naciajn lingvojn: “[…] post la enkonduko de Esperanto kiel internacia lingvo, la naciaj lingvoj ĉesos esti uzataj sur internacia kampo, kaj restante inter la limoj de la propra nacio, vivante plu sur la lipoj de nur propraj posedantoj, ili povos konservi sian purecon, ĉar ne lernos kaj ne parolos ilin plu fremdaj fuŝantoj. Sendube ĉi tiu klara argumento devas al Esperanto logi ĉiun, kiu amas la naciajn lingvojn, kaj antaŭ ĉiuj sian dolĉan patrinan lingvon.” (p. 40) Permesu al mi dubi pri ĉio tio…

Cetere tiujn piajn eldirojn kontraŭdiras aliaj partoj de la libro. Paĝon 56, li skribas tute senkritike pri aŭtoro, kiu “pentras la proksiman estontecon kun la plena uzado de Esperanto: ĝi estas ĉie instruata kaj parolata, en ĝi aperas la grandaj mondgazetoj, kaj eĉ sur la moneroj kaj poŝtmarkoj la surskriboj estas Esperanto-lingvaj.” En tia situacio, kiu loko restos al la naciaj lingvoj?

Jen aliaj ekzemploj. P. 62: “[…] la radio-disaŭdigado nepre postulas la uzadon de tutmonde komprenata internacia lingvo.” P. 67: “Kiel de la radio, simile ankaŭ de la parolanta filmo ni atendis decidan sukceson por Esperanto. Kiam ni sciiĝis pri la nova invento, nia koro komencis bati en nova ritmo. Ni ne hezitis proklami, ke alvenis la horo de la fina venko” — tial ke estus pli simple kaj logike produkti en Esperanto parolantajn filmojn celantajn tutmondan spektantaron.

En la paĝoj 177–179 li entuziasme kaj ankoraŭ tute senpripense priskribas la mondcivitanan “H.G.-Wells-Societon” (alinome “Cosmopolis”), tiam antaŭnelonge fonditan en Britujo, kiu havis belegajn intencojn, sed laŭ mia impreso terure totalisman programon, inkluzive la jenan punkton: “Krei egalan edukadon en la tuta mondo kaj enkonduki unu lingvon. Por tiu celo estas rekomendata Esperanto, kiel helplingvo, kaj ĝia uzado por atingi komunan mond-kulturon […]” Tia truda sinteno malkongruas kun la ideo konservi kaj flegi naciajn lingvojn.

Mia opinio pri Esperanto kaj naciaj lingvoj estas jena. Por monda paco, ni nepre bezonas internacian lingvon. Por internacia uzo, neŭtrala lingvo ja prefereblas al la trudata nacia lingvo de la pli potenca lando. Ni imagu, ke Esperanto fariĝas la ĉefa lingvo por internaciaj rilatoj. Sed ĝuste pro tio, ke ĝi estas pli akceptebla por la plejmulto, kaj pli facila, Esperanto tiam rapide iĝos en ĉiuj landoj eĉ pli grava ol la angla estas nun. Cseh prave aludas (p. 40) pri “la ĉiam pli kreskanta internacia interrilatado.” Nuntempe tio fariĝis multege pli evidenta ol en 1935. Homoj pli kaj pli internacie laboras, internacie vivas. Pli kaj pli da homoj elmigras, enmigras. Internaciaj paroj formiĝas. Infanoj naskiĝas en unu lando, kreskas en alia, poste studas en tria lando, ktp. Ĉiam pli kaj pli granda parto de nia ĉiutaga vivo iĝas internacia. Jes, ni flegu niajn naciajn lingvojn (eĉ foje kontraŭ Esperanton!), tiom longe, kiom ni povos, tiom longe, kiom ekzistos nacioj — t. e. grupoj da homoj, kiuj pli-malpli sian tutan vivon pasigas en unu terparto, intertraktante ĉefe inter si. Sed, se ni ne detruos nin mem, kaj se la nuna tumondiĝo de nia surtera vivo pludaŭros, tiam, laŭ mi, post kelkaj jarcentoj, aŭ jarmiloj, ne plu estos tiaj grupoj, kaj iliajn malaperintajn lingvojn konos nur kelkaj fakuloj. Malgajige, ĉu ne? Sed neeviteble. Tio ŝajnas al mi prezo, kiun, vole-nevole, niaj posteuloj devos pagi por monda paco.

Eble mi malpravas. Neniam mi scios. Mi bone konscias, ke multaj historiaj okazaĵoj estis siatempe tute neantaŭviditaj. Povas esti, ke la estonta evoluado de la homaro estos tute alia ol tio, kion mi ĵus priskribis.

 

Via opinio pri Vortoj de Andreo Cseh