Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Veterano?
Titolo Veterano?
 
Aŭtoro Ismael Gomes Braga 
KategorioMovado
Prezo 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRio de Janeiro, 1965 (2a eld) 
EldonintoKKE 
KlarigojRespondoj dum la UK en 1937 kaj aliaj artikoloj.
Formato 231 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Fabiano Henrique

Unua libro verkita en esperanto en Brazilo 70-jariĝas

Fonto: Revuo “La Lampiro’, 48-a jaro, n-ro 119, 2007, Paĝo 25.
Aldonita de Fabiano Henrique Santos de Miranda (2012-04-24)

Unua libro verkita en esperanto en Brazilo 70-jariĝas

Fabiano Henrique


La unua libro originale verkita en Esperanto en Brazilo fariĝas 70-jara. Temas pri Veterano, kies aŭtoro estas Iŝmael Gomes Braga.
La libro pritraktas la esperantistan travivaĵon de unu el la plej elstaraj aktivuloj de la Esperanto-movado ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en la tuta mondo, dum la unua duono de la XX jarcento.
La motivo de tiu verko estis demandaro disdonita okaze de la Brazila Kongreso de Esperanto en la jaro 1937. Ĝi temis pri la spertoj de kelkaj gravaj samideanoj tiam taksataj maturaĝaj.
Kvankam Iŝmael Gomes Braga ne ŝatis esti konsiderata maljunulo, li konsentis respondi la demandojn. En la antaŭparolo li eĉ diras: “Veterano mi?!... Eksigita soldato aŭ emerita oficiro?!... Sed mi estas juna kaj brava batalanto!” Lia nura postulo koncernis tion, ke oni rigardu lin kiel “junulon de pli da tempo” ol la aliajn.
Poste, la plenigita demandaro ebligis la eldonon de verko, kiu ja estas tre valora historia dokumento, plena je gravaj faktoj kaj konsiloj por la venontaj generacioj. “Mi koleris, sed ne povis diskuti, ĉar ni estis antaŭ mikrofono...” – konkludis Iŝmael Gomes Braga, sprite vidigante rezignacion.
La unua eldono, farita de Eldonejo Gazeto de Ameriko fine de 1937, rapide elĉerpiĝis. Kelke da favoraj recenzoj aperis en esperantistaj periodaĵoj. Tiu tute ne antaŭvidita situacio mirigis la aŭtoron kaj atestis la sukceson de la libro.
La teksto estis skribita en stilo simpla, flua kaj speciale gajhumora. Plenigas la libron kolekto da artikoloj el pluraj epokoj, ĉiuj riĉaj je saĝeco kaj sobreco. Tiuj kvalitoj – kaj aliaj trovotaj de la legantoj – faras el Veterano verko nepre leginda de ĉiu scivolema esperantisto.
Ankoraŭ ekzistas multaj ekzempleroj de la dua eldono, publikigita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en 1965.

 

Opinioj pri Veterano?

Fabiano Henrique (2011-08-08):
Tiu estas la unua libro originale verkita en Esperanto en Brazilo. Bonega!

Elaine Alves (2011-08-08):
Nepre leginda!


Via opinio pri Veterano?