Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Cent ĝojkantoj
Titolo Cent ĝojkantoj
 
Aŭtoro Marjorie Boulton 
KategorioPoezio originala
Prezo 3.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1977 (repr) 
EldonintoArtur E. Iltis 
KlarigojFrua originala kolekto de la elstara poetino.
Formato 48 paĝoj, 18 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Recenzo de Baldur Ragnarsson
Aldonu

Atenton, "Cent ĝojkantoj" ne estas havebla!


Recenzo de Gaston Waringhien

Recenzo

Fonto: La nica literatura revuo, 4/2, paĝoj 66-69
Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr42/cent.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

"Mi devas mem multe lukti kontraŭ pesimismo kaj melankolio; mi ofte verkas pri malgajaj temoj kaj pri problemoj doloraj. Sed nun mi volas, en tiu ĉi volumeto, disdonaci ridon, belon kaj feliĉajn emociojn. Multaj el tiuj ĉi poemetoj estas bagatelaj; sed io ajn, kio aldonas ion al la sumo de homa feliĉo, ne povas esti tute malgrava." Tiel parolas Marjorie Boulton, en sia "enkonduko" al la ĉarma volumeto "Cent Ĝojkantoj". Oni ne povus pli ĝuste diri, kaj mi riproĉus nur unu vorton, "bagatelaj"; ĉar, kiam temas pri vera poeto, ne gravas la temo, ne gravas la tono, ne gravas la longo; ĉiam oni rekonas la apartan, unikan naturdoton -- per la parolmaterio krei belaĵon; kaj ne estas gradoj en la beleco, estas nur diversaj specoj: la Partenono estas bela, sed ankaŭ bela tiu ventumilo pentrita de Watteau; la IXa Simfonio de Beethoven estas bela, sed ne pli, nur alie, ol la lasta hajko de Baŝo:

Tabi ni jande
jume ùa kare-no ùo
kake-meguru

(kiun oni eble povus redoni per:

Vojaĝe, plagas
febro: en velka herbej'
sonĝe mi vagas.)

Ne senmotive mi ĵus aludis la japanan poezion: pluraj el la komence aranĝitaj poemoj havas tiun saman trafan koncizon kaj elvokivecon:

Subita kaj oblikva
kuro:
lacerto! bronza broĉo praantikva
ekvivas sur malnova muro.

Unu eĉ tre proksimas forme al hajko:

"Eksidu ..." flustras la filikoj,
proponas belajn verdajn plantomanojn,
kvazaŭ amikoj...

Ne nur, cetere, per la formo tiuj poemoj memorigis al mi la japanan poezion, sed per la intima sento de universala simpatio, de komuniiĝo kun ĉiuj aĵoj en la mondo:

Noktpapili' eksidas,
mola, velura, paca,
kviete kiel palpebro
sur okulo laca ...

Alian etoson ni trovos en la sekvantaj poemoj, kiuj prezentas momentfotojn de la ordinara vivo, prilumante la banalajn detalojn jen per milda humuro:

Al mi tre plaĉas la grujero;
sed ĉu mi montras nun malsaĝon?
Mi sentas, ke troviĝas ĝuoj
eĉ en la gusto de la truoj!

jen per pitoreska fantazio:

Kolbasoj pendas en butiko:
ho sortimento, multaj specoj,
preskaŭ kun veraj personecoj!
... stranga belo de l' komika:
El iu sonĝo lunatika
kreiĝis la viandkurten',
tiuj manĝeblaj stalaktitoj!

jen per ia holandeska pentremo:

Pezas en pelvo la piroj gravede,
virge veluras la vango persika ...
flavas bananoj, kvin fingroj mallertaj,
belaj pro kurboj, glateco, kolor' ...
verdaj vinberoj, juveloj sur tigoj,
prunoj brilantaj kun ruĝo rubena,
nuksoj, ĉerizoj, citronoj kaj figoj --
ŝajnas solida pentraĵo serena.

En la fina parto de la libreto, ni atingas la terenon de la homaj interrilatoj, skizitaj kun la sama delikateco kaj rideta emociemo:

La junulin' en ĝoja jun'
kun, sur la lipoj, gusto kisa,
lume banata de la sun'
privata, kaj en senmalica
defio alfrontante ĉion,
al mi ekpafas ĝojradion:
"Mi estas fianĉino nun!" ...

Ne mankas ankaŭ bonhumora memŝerco:

Batalo sur larĝa fronto
Ho, fiksrigardi tiujn homojn,
kiuj sin ŝtopas; diri Ne,
rifuzi panon kaj terpomojn,
sukeron, kukojn, tortojn -- ve!
Tio la psikon preskaŭ lezas.
Sed en ia kor' eklumas lampo,
kiam mi staras esperplene
sur la pesilo en banĉambro
kaj tiu nadlo diras bene,
ke nun mi iom malpli pezas!

El la multaj citaĵoj de tiu ĉefverko pri mikropsikologio, oni povis vidi, kiel artisme Marjorie Boulton ludas per la sonoj kaj la rimoj -- eble nenie tiel frape, kiel en la rakonto de tiu ĉi eta kampara komedio:

Batalo sur larĝa fronto
Kampa gril'
sur erik' --
daŭra tril' --
krurmuzik';
somersek' --
homduop' --
paŝo -- vibro -- ek!
kaj
hop!

En la Majenca Kongreso, la Koko-Klubo premiis nian poetinon kiel "aŭtoron de la jaro", donacante al ŝi la unuafoje aljuĝitan "arĝentan spronon", kun la deklaro, ke ŝi ĝin meritis ne nur pro la perfekta formo de siaj poemoj, sed ankaŭ pro la bela ekzemplo de spiritlibereco donita de ili; eble oni estus povinta krome aludi la bonan faron, per kiu, en ĉi tiu libro, ŝi montras al ni ĉiuj la ĝojfontojn disajn en nia ĉiutaga vivo kaj ĉiam pretajn ekŝpruci por la nur iom atentantaj koroj ...

 

Via opinio pri Cent ĝojkantoj