Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Fajro sur mia lango
Titolo Fajro sur mia lango
 
Aŭtoro Edwin de Kock 
KategorioPoezio originala
Prezo 1.80 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Laguna, 1967 
EldonintoJ. Régulo 
KlarigojDua poemaro de grava originala poeto el Sud-Afriko.
Formato 119 paĝoj, 19 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada CSISZAR

POEMARO PER NOVA VERSTEKNIKO

Fonto: Hungara Esperantisto 1968:7, p. 15.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-06-06)

La unua poemaro de Edwin De Kock: OMBROJ DE LA KVARA DIMENSIO, vekis vastan diskuton en la literatura mondo. Verŝajne okazos sama rilate al la nuna poemaro: FAJRO SUR MIA LANGO.

La sud-afrikana poeto ne sekvas la poetikan tradicion. Li taksas la trokeaj ritmoj kiel la plej valoran verkmanieron por la Esperanta poezio. En eseo li klarigas sian versteknikon. Li ofte uzas la vortojn ne precize, kaj profitas la tiel nomatan "pozian liberecon". En poemaro abundas kunmetitaj vortoj surprizaj: "korpkajuto", "konsciencretino", "cerbosankteco" ktp. Jen:

Dum la vagado tra danĝera mondo
la Morto kunvojaĝas en la korpkajuto...

Lia temaro estas tre riĉa, en la versoj montriĝas forta imagkapablo. Tre efikaj estas liaj metaforoj, alegorioj:

Enmarŝs la vespero per sandaloj sanktaj
kun kandellumo kaj kvieto.

La poemoj de Edwin DE Kock spegulas simpatian amanton de la homo, de ĉiu raso:

Ĉi-matene al lerneja klaso,
kie geinfanoj blanke pompis
en la memsufiĉ' de sia raso,
servisto venis kaj l' rutinon rompis,
pro ordono, kun timem' — nigrulo —
kiel hund' kun interkrura vosto;
kaj tra tiu sceno la okulo
(dum li brulis ĉe l' rigarda fosto)
vidis kiun transan, distan mondon
de la nigrulejo kaj parencoj?
Mi eksentis duŝi trans min ondon
de rompiĝaj kaj plorantaj pensoj.
Manis trans abismojn la kompato,
dum senĝene la infanoj sidis.
Ho mi hontis, mia propra frato;
kiam vi formarŝis, ili ridis.

Por kompreni la versteknikon de E. Kock, krom lia eseo, multe helpas en la Prologo la analizo de Baldur Ragnarsson. La multkolora poemaro de De Kock povas esti tre interesa por versamantoj, kiuj okupas sin pli funde pri la poezio.

 

Via opinio pri Fajro sur mia lango