Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Johano la Brava
Titolo Johano la Brava
 
Aŭtoro Sándor Petőfi 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 5.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapeŝto, 1984 (4a eld) 
EldonintoHEA 
KlarigojKvazaŭ "popolfabelo en versoj" de la nacia poeto de Hungario.
Tradukisto, lingvoK. Kalocsay / El la hungara
ISBN/ISSN9635711387 
Formato 60 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada CSISZAR

KUKORICA JANĈI

Fonto: A. CS.: OMAĜE... 3-a vol.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-21)

Heroo de la poemfabelo Janĉi (karesnomo de Johano) estas infano trovita. La edzino de riĉa farmulo trovis lin sur maizkampo, tial la knabeto ricevis kiel familian nomon Kukorica (t.e. maizo). La bonkora virino — malgraŭ la protesto de la edzo — decidis eduki la infanon. La virino baldaŭ mortis kaj de tiu tempo Janĉi ofte spertis la duran manon de la kruela mastro. Kiam li atingis la junaĝon li paŝtis la ŝafgregon de la farmulo.

En la sama vilaĝo vivis malriĉa geedza paro kun filineto Ilnjo. Ankaŭ tiun ĉi knabinon ne dorlotis la sorto. Post la frua morto de la patrino la patro reedziĝis. Kiam ankaŭ la patro mortis, Ilnjo mangis la amaran panxon de orfoj. La ŝtonkora stifpatrino troŝarĝis ŝin per laboroj kaj domaĝis de ŝi eĉ la panpeceton.

La du kompatindaj orfoj enamiĝis reciproke. Ilonjo ne povis kontraŭstari al la dolĉparola allogo de Janĉi. Dum arda kisado rapidis la tempo. La geamantoj ne rimarkis, ke la suno subiris kaj ekbriletis la steloj. El la fea amsonĝo vekis ilin la minaca hurlo de la stifpatrino. Nur la kuraĝo de Janĉi povis bridi la furion kaj defendi la tremantan knabinon de sovaĝa batado.

Malfeliĉo malofte venas sola

Dum la kisado diskuris la grego. La kompatinda Janĉi retrovis nur la duonon de la ŝafaro. Kiam li hejmengvidis la restaĵon, la farmulo preskaŭ freneziĝis pro kolero. Li kaptis forkegon por mortpiki la "pendigindulon". Janĉi forkuris de la mensperdita mastro, sed li konsciis, ke li devas fuĝi ankaŭ el la vilaĝo. Kun dolora koro li adiaŭis al Ilnjo:

"Laste mi vin vidas, ho printemp' de koro,
Laste al vi plendis mia ŝalm-sonoro,
Laste mi vin kisas, ĉirkaŭprenas ame,
Ve, mi vin forlasas, iras porĉiame.

Do nun, bela Ilnjo, mia bela floro,
Jam adiaŭ, gardu min en memoro.
Se vidos frondon, per la vent' peliĝan,
Pensu la amanton, migran, malfeliĉan."

Dum la migrado Janĉi lace kaj malsate alvenis en obskuran arbaron, en kies mezo lumis fenestro de kabano. Ĝojis Janĉi, supozante, ke li trovis gastejon, kie li ricevos manĝaĵon kaj noktan ripozon. Li trompiĝis, ĉar la kabano estis kaŝloko de rabista bando. La kanajloj volis murdi Janĉin, sed ties kuraĝo ne sinkis en la kruroj. Li ŝajne aliĝis al la bando kaj dum trinkado artifike ebriigis kaj brulmortigis la rabistojn.

Plumigrante li renkontis soldatan taĉmenton marŝantan por helpi al la francoj venki la turkojn. La belaj husaroj (hungaraj soldatoj) tre plaĉis al Janĉi. Ili akceptis lin je rekruto. La taĉmento forlasis Hungarujon. Ĝi transiris Tatar-landon, Italion, Polujon, Hindujon. La bravuloj dum la marŝado travivis strangajn aventurojn. La trupo alvenis Francujon, kie la turkoj rabis, ruinigis kaj murdadis. Ili forrabis ankaŭ la filinon de la franca reĝo. La bravaj hungaroj venkis la turkojn. Janĉi mortigis la grandventran estron de la turka hordo kaj savis la reĝidinon el la brakoj de la paŝa-filo. Li hejmengvidis la regidinon al la patro. En la palaco estis granda ĝojo, festeno kaj festo. La dankema franca reĝo proponis al la filinsavinto la manon de la reĝidino kun la trono. La reĝidino estis belega, kaj en la vejno de Janĉi fluis sango ne selakto. Do granda estis la tento.

Tamen Janĉi rifuzis ĉion, ĉar en la memoro aperis la kara figuro de Ilnjo. Li rakontis al la reĝo pri sia malfeliĉa vivo kaj pri la kompatinda Ilnjo. La kortuŝita franca reĝo donis al Janĉi nobelan titolon kun la nomo: "Johano la Brava".

Nun la reĝ' malfermis sian trezorejon,
Poste li ordonis voki ĉeflakeon.
La plej grandan sakon ŝarĝis li per oro,
Johan' eĉ ne vidis tiom da trezoro.

Jen Janĉi fariĝis riĉa nobelulo. Li decidis hejmeniron kaj planis edziĝon al Ilnjo. Kun belaj revoj kaj esperoj li enŝipiĝis.

Homo proponas, Dio disponas

Venis terura uragano kaj rompis la ŝipon je ruboj. La vojaĝantoj ĉiuj pereis, nur saviĝis Johano (kvankam sen la trezoro) laŭ mirakle: sovaĝa ondego ĵetis lin supren kaj la lerta ŝiprompulo subite kaptis ambaŭmane iun nubon kaj alkroĉiĝante firme tenis sin ĝis la nubo descendis sur marborda roko.

Sur la altega roko nestis grifo. Johano eksidis sur la dorson de la giganta birdo, kiu flugigis lin hejmen. Tie li sciiĝis, ke Ilnjo intertempe "transiris en pli belan mondon". Kun trista koro iris Johano al la tombo de Ilnjo kaj deŝiris rozon kreskintan el la cindro de la amatino.

Johano la Brava ekiris denove al la vasta mondo. Post longa migrado li alvenis en la Landon de l' Gigantoj. Li dishakis la kapon de la gigant-gardisto kaj enpaŝis en la palacon de la gigant-reĝo, kiu kun la korteganoj ĝuste vespermanĝis. Ili manĝis buleton kaj malice invitis Janĉin por vespermanĝi. Sed ho, la buleto pretiĝis el ŝtono. Johano la ŝtonbuleton ĵetis al la reĝo kaj trafis ĝuste lian kapon. La gigant-reĝo tuj mortis. Tiam la gigantoj petegis mizerikordon kaj volis elekti Jancsin reĝo. Li rifuzis la "honorigon", sed postulis fidelecon de ili. La gigantoj transdonis al li fajfilon sorĉan: ie ajn kaj iam ajn al la fajfa voĉo aperas gigantoj por servi la fajfanton.

Johano forlasis Gigantion. Baldaŭ li atingis la Landon de Mallumo, kie sur la ĉielo nek suno, nek luno, nek stelaro brilis. Li povis iri nur palpe. Tiu lando estis lando de sorĉistinoj. Al la fajfsignalo de Johano la gigantoj ekstermis ĉiujn sorĉistinojn, el inter ili la lasta estis la kruela stifpatrino de Ilnjo. Kaj jen: la ĉiela obskuro cedis kaj la Lando de Mallumo fariĝis hela, plenlume brilis la suno.

Li plumigradis. Kiam subiris la suno, li haltis por ripozi. Li sterniĝis uzante ian fostmonteton kapkusene. En la mallumo li ne vidis, ke la dormoloko estas tombejo. Noktomeze tomb-fantomoj klopodis ektimigi la migranton, sed la senespera kaj brava Johano timis jam nenion.

Post longa vagado li alvenis al la bordo de Fabeloceano. Li fajfvokis giganton por transiri la maron. Dum la oceana vojaĝo li subite ekvidis teron. Tio estis la vilaĝfino, kie situas Feolando. Vana estis la admono de la giganto, Johano scivolis vidi ankaŭ tiun landon, kies pordojn gardis abomenaj monstroj. Ĉe la unua pordo estis ursoj, ĉe la dua leonoj. La bravulo triumfis ĉi-monstrojn, sed sekvis la tria, la lasta pordego gardata de timiga drakserpento. Johanto trapikis ĝian koron.

Jen estis senbara la vojo en Feolandon, kie estas nur ĝojo kaj plezuro. Belegaj gefeoj gvidis lin en la mezon de la fabela insulo. Kiam Johano vidis jam ĉion, kvazaŭ li vekiĝus el sonĝo. Lian koron subite kaptis malespero, ĉar en la memoro aperis la kara, jam mortinta Ilnjo. Li tiel sentis, ke li ne povas plu elteni la doloron, ne povas vivi sen Ilnjo. En la mezo de Feolando brilis belega lago. Johano volis dronigi sin en ĝin, kaj almenaŭ simbole, li volis kuniĝi kun Ilnjo. Li prenis la rozon plukitan de ŝia tombo kaj ĵetis ĝin en la akvon dirante:

"Cindroj de l' amata! Mia riĉ' unika!
Nun mi vin postiros, estu voj-indika!"

Sed miraklo de mirakloj:

Tiu akvo estis mem la vivoputo,
Ĉion revivigas el ĝi sola guto.
Kaj el ŝiaj cindroj kreskis tiu rozo,
do la akvo vekis ŝin el mortripozo.

La rozo aliformiĝis en Ilnjon. Jen la fidelaj geamantoj post longaj suferoj renkontiĝis. La fea gento elektis Johanon reĝo. Kaj de tiam la Reĝa Moŝt' kun Ilnjo vivas feliĉe en la fabela Feolando.

Esperanta kariero de versa fabelo

Ĉi tiu ĉarme naiva epopeo forte ligiĝis al la koro de Kalocsay, multe pli, ĉar ĝi estis lia unua pli grada verstraduko, eldonita en 1923 okaze de la centjara naskiĝ-datreveno de Petofi. La Akedemio premiis la majstran tradukaĵon de Kalocsay. La dua, funde tralaborita eldono venis en 1948. Triafoje ĝi aperis en la kolekto de elektitaj poemoj de Petofi: LIBERO KAJ AMO (197O).
La kvara eldono aperis en 1984. Laŭ la esperanta traduko de Kalocsay la popolfabelon ĉinigis Sun Yong en 1930. En paralelaj Esperanta kaj ĉina tekstoj reĉinigis ĝin Li Naixi en 1997 laŭ la reviziita traduko de Kalocsay. Okaze de la 68a UK en 1983 la Asocio de Hungaraj Blinduloj aperigis la epopeon en brajla skribo Same dum tiu kongreso Janĉi Kukorica rikoltis brilan sukceson en pupteatra prezentado. Kaj nova sukceso de la popola heroo en 2002. Reprodukto de 12-peca kolora poŝtkart-serio resumas la poemfabelon en Bildrakonto.

 

Via opinio pri Johano la Brava