Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Alta akvo, La
Titolo Alta akvo, La 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroBudapest, 1985 
EldonintoHEA 
KlarigojRomano pri la timo.
ISBN/ISSN963571159X 
Formato 129 paĝoj, 20 cm 
RecenzojInundata triopo de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Alta akvo, La" ne estas havebla!


Recenzo de Carlo Minnaja

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)

Aŭtoro kiu produktas kelkdekon da libroj (romanoj, noveloj, tradukoj) ne bezonas recenzon: lin recenzas ĉiuvolume la legantaro, kiu dekretas pri lia talento per aĉetado, legado kaj subteno. Inter la pli ol kvardek hungarlingvaj libroj de István Nemere kelkaj eldoniĝis en 100.000 ekzempleroj, nombro kiu sonas sciencfikcia kompare kun la kutimaj mil aŭ milkelkaj kopioj de esperantaj literaturaĵoj. István Nemere kiel aŭtoro jam trapasis multajn ekzamenojn: tial komentario pri La alta akvo, la "Verko de la Jaro 1986", povas nur limiĝi al la libro mem.

Tutunue, ĝi apartenas al ĝenro kiu povas klasiĝi kiel longa novelo. Ĝi estas tro senmova kaj tro mallonga ( 130 paĝoj) por esti romano; la karakteroj estas iom tro supraĵe konturitaj. La rolantoj estas esence nur kvar: inĝeniero Valter, lia edzino Izabella, la sekretariino de la firmo, kaj Peter. La rakontado balanciĝas inter Valter kaj lia edzino, kiu jen kaj jen rolas en unua persono. Ilia geedziĝo suferas loziĝon, ĝi malrapide submergiĝas; paralele, granda digo fermas basenon kiu, laŭ plano, estas iom post iom plenigata. La akvo altiĝas malrapide, sed senhalte; eĉ pli rapide ol planite, se pluvas. La akvo submergas ĉion, kampojn, domojn, memorojn; la loĝantaro ĉirkaŭe estas evakuata. Ne ĉiuj tion akceptas facile: Peter rezistas al perforta translokiĝo.

La atmosfero penetranta la romanon estas morna, kvazaŭ pretigo por io abrupta kio venos poste. Jam la unuaj paĝoj estas plenaj de suspenso, kaj tio daŭras ĝis la fino: la tensio neniam finiĝas, ne solviĝas. Pro ĉi aparta eco, la libron oni memoros longe; sed ĉe la lasta paĝo la buŝo restas iom amara. Ja la pretigo estis tiel intensa, ŝarĝita, plena de atendo, sed male la konkludo ne koncedas tiun senton de malstreĉiĝo, kiun oni kutimas ĉe romanoj. En la karaktero de Peter ni ĉiuj trovos iom el nia konservativemo, dum Valter funkcias preskaŭ kiel roboto, sen interesiĝo pri la sentoj de la edzino aŭ de la ĉirkaŭa loĝantaro: li restas fidela al sia tasko kontroli ĉu la basenplenigo okazas sendanĝere por la personoj: sed li esploras nur pri fizika danĝero, ne prizorgas, eĉ ne komprenas, la psikan. La karaktero de Izabella estas pli intense, eĉ pli ame, pentrita: ŝia malfeliĉo pri la fiaskanta fainilia vivo kolizias kun la indiferenteco de Valter al la afero, kaj eble ĉi kontrasto inter la rilatoj de la du partneroj al sia propra geedziĝo estas la plej trafe priskribita flanko de la novelo.

La stilo estas iom aparta, kiel kutime ĉe Nemere, kun belaj elvokivaj solvoj pere de kunmetitaj vortoj: kvazaŭ-stratoj, brunokule-atendante, ĝisnunaj-ĝistiamaj. La bildoj aperas tra sensacoj, peniktuŝoj ofte unuvortaj, signifodensaj, kvazaŭ ĉizostrekoj kiuj penetras preskaŭ suferige; kaj la vortoj postkuras la ideojn en senspira plusekvo. Male, aliaj terminelektoj estas iom pli pridiskutindaj, preskaŭ klarigeblaj kiel stilaj malglataĵoj; sed ĉiukaze la lingvaĵo estas rimarkinde pli mature majstrata ol en la fruaj esperantaĵoj de la sama aŭtoro.

 

Via opinio pri Alta akvo, La