Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Eta princo, La
Titolo Eta princo, La
 
Aŭtoro Antoine de Saint-Exupéry 
KategorioSimplaj legaĵoj kaj infanlibroj
Prezo 12.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaro 2010 (3a eld) 
EldonintoKanada E-Asocio / Espéranto-France 
KlarigojFascina fabela rakonto ne nur por infanoj. Kun desegnaĵoj de la aŭtoro.
Tradukisto, lingvoP. Delaire / El la franca
ISBN/ISSN9782950737656 
Formato 93 paĝoj, 23 cm 
Karakterizoj Kolorilus. Bind 
RecenzojLegaĵo por ĉiuaĝaj etuloj de Jorge Camacho
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Eta princo, La" ne estas havebla!


Recenzo de Luiza Carol

La Eta Princo parolas Esperanton

Fonto: Revuo Esperanto, novembro 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

La Eta Princo vizitis min unuafoje, kiam mi estis gimnaziano. Tiam la libro ŝajnis al mi tajlorita ĝuste por mia aĝo, kaj fascinis min precipe la humuraj priskriboj de la strangaj solecaj aliplanedanoj, kiujn la Eta Princo vizitis: la reĝo pensanta ke li regas super ĉio, la malmodestulo pensanta ke ĉiuj aliaj homoj devas admiri lin, la ebriulo drinkanta por forgesi ke li hontas drinki, la negocisto pensanta ke li posedas la stelojn kiujn li kalkulas, la lanternisto pensanta ke li estas devigata lumigi kaj estingi ĉiuminute senutilan stratlanternon (“ĉar nun [la planedo] turniĝas unu fojon ĉiuminute, mi ne plu havas eĉ sekundon por paŭzi. Mi lumigas kaj estingas unu fojon ĉiuminute!” – li klarigas) kaj la geografo pensanta ke li bezonas esploristojn, ĉar “geografo estas tro grava persono por vagadi”. Ĉiuj tiuj karikaturaj protagonistoj pensigis min pri bone konataj plenkreskuloj, kiuj amase ĉirkaŭis min sur la planedo Tero kaj klopodis eduki min tiel, ke mi fariĝu ilia subulo, aŭ admiranto, aŭ kompatanto, aŭ esploristo… Ankaŭ la negocisto kaj la tro sinofera lanternisto similis al plenkreskaj konatoj, prezentantaj al mi vivstilojn, kiujn mi ne admiris. La lanternisto eĉ pensigis min pri iu tre proksima de mi, kies vivon mi neniam volis imiti. Kaj kvazaŭ divenante miajn sentojn, la Eta Princo diris: “Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas spaco por du personoj…” Mi sendube preferis kiel modelon la vivstilon de la aviadisto, kiu kapablis kompreni la dezirojn de la infanoj, admiris ĉiujn belaĵojn de la tero kaj ĝuis ankaŭ la solecan meditadon en la dezerto...
Post nia unua renkontiĝo, la Eta Princo vizitis min ofte. Kiam mi patriniĝis, li eksimilis al mia filino. Intertempe, mi eksciis kelkajn detalojn pri la biografio de la aŭtoro, la kuraĝa aviadisto Antoine de Saint-Exupéry. Impresis min profunde la fakto, ke lia pli juna tre amata frato forpasis, kiam ili ambaŭ estis lernejanoj. Mi komprenis, ke Saint-Exupéry verŝajne sentis sin mezvoje, inter la mondo de infanoj kaj tiu de plenkreskuloj, fronte al sia pli juna frato. Mi rimarkis, ke verŝajne same sentas sin la aviadisto de la rakonto fronte al la Eta Princo, kiam li diras al tiu ke la plenkreskuloj “neniam komprenas ion ajn per si mem, kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam doni al ili klarigojn.” Impresis min ankaŭ la fakto, ke la aŭtoro verkis tiun rakonton post kiam li trapasis realan aviadilakcidenton en la dezerto Saharo kaj atendis tie kune kun alia aviadisto pli ol 3 tagojn, ĝis oni ilin savis. Tiam la verkisto suferegis pro soifo kaj malsato, tial li spertis halucinojn… Kaj la tuta libro fariĝis en mia menso pli-malpli (nur iusence!) rakonto pri reveno de spirito sur la teron, kvazaŭ la spirito de la pli juna frato vizitus la aviadiston por kuraĝigi lin en la dezerto. Kaj tiam, aparte emociis min la dialogo inter la Eta Princo kaj la venena serpento, kiu simbolas la morton:
“– Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo, diris la serpento.”
Kaj iom poste:
“– Ho! Mi bone komprenis, diris la Eta Princo, sed kial vi ĉiam esprimiĝas per enigmoj?
– Mi solvas ilin ĉiujn, diris la serpento.”
Mi legis ankaŭ pri la tragedia morto de la aŭtoro en la aĝo de 44 jaroj, fine de la dua mondmilito, kiam li malaperis en milita misio super Mediteraneo. Kaj post kiam mi ricevis tiun informon, pli profundaj kaj eĥaj ekŝajnis al mi la adiaŭaj vortoj de la Eta Princo: “Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!”
La Eta Princo vizitis min en diversaj vivetapoj, kaj ĉiufoje ŝajnis al mi ke ĝuste tiam mia aĝo estas la plej taŭga por lia vizito. Ĉiufoje mi malkovris novan tavolon de beleco meditante pri la sencoj de liaj vortoj. Ĉi-monate li denove vizitis min, sed ĉi-foje ni ambaŭ parolis… Esperanton! La tria, reviziita eldono de la Esperanta traduko de Pierre Delaire estas luksa libro, kies belkolorajn desegnojn (faritajn de la aŭtoro) mi ravate admiras nun, kune kun miaj genepoj.
Nur nun mi rimarkas, ke Saint-Exupéry prisilentas la lingvan problemon de la Eta Princo. Tio estas kutima taktiko de aŭtoroj kiuj verkas pri aliplanedanoj, spiritoj aŭ anĝeloj: ili ofte ŝajnas ignori la lingvan problemon de la fremda protagonisto (aŭ kelkfoje ili igas la protagoniston uzi aliplanedajn tradukilojn, sen ajna klarigo pri ilia funkciado). Ekde la komenco, la Eta Princo tute nature alparolas la aviadiston en lia lingvo. Kiel li lernis la lingvon, kiam li troviĝis tute sola sur sia planedo? Kiel la reĝo, la malmodestulo k.a. lernis la saman lingvon? Tia ambigueco povas pensigi la leganton, ke eble la aviadisto havas halucinan vizion pri si mem kiel infano. La aviadisto kaj la Eta Princo divenas la pensojn unu de la alia ĝis iu punkto, do ili ja povus esti la sama persono, kvazaŭ la aviadisto vizitus sin mem tra tempotunelo…
Nun mi sentas kvazaŭ la Eta Princo fariĝus la enkorpiĝo de mi mem kiel infano. Kaj jen la dediĉo sur la unua paĝo kaptas mian apartan atenton. La aŭtoro dediĉas la libron al unu el siaj plej karaj plenkreskaj amikoj, “kiam [tiu] estis malgranda knabo”. Ĉu eble la aŭtoro fakte elpensis tiun libron, precipe por ke ni ĉiuj revidu mense nin mem “kiam ni estis malgrandaj knab(in)oj”? Tial mi havas nun la senton, ke la libro estas speciale tajlorita por mia nuna aĝo? La kioman fojon mi havas tiun ĉi senton? Ankaŭ miaj genepoj ŝajnas pensi, ke la rakonto taŭgas ĝuste por iliaj malsamaj aĝoj…
La Esperanta versio de La Eta Princo estas flua kaj tre agrable legebla. Mi tutkore rekomendas ĝian legadon al ajna esperantisto sendepende de la aĝo.

 

Via opinio pri Eta princo, La