Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kazinski venas tro malfrue
Titolo Kazinski venas tro malfrue
 
AŭtoroDeck Dorval, Christian Declerck
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1987 
EldonintoFEL 
KlarigojKrimromano pri "perfekta murdo".
ISBN/ISSN9071205185 
Formato 176 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Viglaj dialogoj de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Wojciech Usakiewicz

Kazinski venas tro malfrue

Fonto: Literatura Foiro, 110 dec 1987
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/kazinskirec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-10)

Estas malfacile recenzi krimromanon. Oni ne rajtas rerakonti la tuton, aŭ eĉ diri, kiu murdis kvankam plej ofte nur tio gravas. Restante tute sekura mi konstatu, ke Kazinski venas tro malfrue klasikas en la ĝenro. Temas pri duelo inter "unu el" kaj policano. Kaj miaopinie la ĝenraj postuloj estas plenumitaj bone. Ŝatantoj de tiaspecaĵoj kredeble nevolonte ĉesigos la legadon antaŭ ol atingi la finan paĝon. Mi dubas nur, ĉu la solvo subiĝas al la regulo "plej genia = plej simpla + plej surpriza".

Leginte antaŭ nelonge alian krimromanon - Varmas en Romo - mi skribis, ke la libroavantaĝo konsistas en imagigo de leganto pri parola lingvaĵo. A1 Kazinski... parte rilatas la samo, kio ja preskaŭ evidentas pro la ĝenra aparteno de la libro. Nur parte, ĉar mi ne povas rezisti kontraŭ la impreso, ke ere la lingvaĵo estas tamen malparola. (Kejfu men ol nelge kaj ample malnefis postkejfi al mi mem; ĉi ponita pita tingo sufiĉu stat la tuta ĉombo).* La antaŭa frazo restu en krampoj. Multe pli interesas laŭvica provo montri dialekton en esperanto. Ĉi-foje la aŭtoro uzis la projekton "Popido" de Manuel Halvelik. Ŝajnas, ke li faris tion serioze, sen inviti la leganton al ŝerco. Tio kompreneble ne tre ĝenas dum la legado, sed ĉu tiamaniere estas atingebla la intencita rezulto? Ĉu fakte "dialektuloj" esperantistaj tiel parolas? Mi pensas, ke multe pli bone solvus la problemon troutiligo de ecoj troveblaj en iu el "nacilingvaj esperantoj" (ekz. malĝusta apliko de kelkaj oftaj vortoj, klare nekutima sintakso) aŭ tute internaciaj balbutaĵoj (kun manka -n fronte). Pri la projekto "Popido" oni atentigas aparte, kio montras ke ankoraŭ (?) ne eblas libere dialektumi en esperanto. Minacas akuzo pri Beaufrontismo kaj idaĉismo aŭ aliokaze - pri kompleta nekono de la fundamenta gramatiko.

Ĉiam pli grandnombre aperas krimromanoj kun esperantistaj elementoj. En Kazinski... la internacia lingvo distras justicanojn en ties libera tempo (kio cetere neniom gravas). En Varmas en Romo ŝajnas, ke esperantistoj metas bombojn. Stafeto antaŭanoncas Murdon en Esperantujo. Esperantistoj fariĝas ĉiam malpli bonmoraj, ĉu ne? Sed eble valoras fojfoje oferdoni fisamideanon por gajni novan literaturan ĝenron... For la ŝercojn, estas fakto, ke populara literaturo fariĝas daŭra fenomeno en Esperantujo. Nemere, Valano, Lorjak, ankaŭ Dorval kaj Tavanti propranome pruvas tion. En la epoko de vidbendigiloj apero de libroj por longseria produktado aspektas kiel pasintaĵo (al kiom egalas amasa eldonkvanto en Esperantujo - ĉu al 2000 ekzempleroj?). Disvolviĝo de populara literaturo kreas tamen ŝancon plimultigi la legantojn ĝenerale. Eble en jaro ne tre malproksima ĵus eklegintaj esperantistoj estos arkeologaĵo en teknike progresinta mondo. Verdire mi volonte ĝuus tion. Ĉeokaze de Kazinski... bonvenon do al populara (prefere ne "frusta"**) literaturo. Valoras riski por ĝi malpliboniĝon de esperantistaj moroj.

----------------

* Rilate la lingvan revizion de sia libro, Deck Dorval skribas en letero al nia redakcio: Mi bedaŭregas la malfeliĉajn ekcentrikaĵojn en mia "Kazinski venas tro malfrue". La fuŝado okazis sen mia aprobo. Tamen funde la kulpo estas mia; mi ne sufiĉe insistis pri kontrolo kaj mi tro fidis en s-ro De Clerck, bonega esperantisto, kiu sendube opiniis bonfari. Strange estas, ankoraŭ lerni kaj sperti, je l' aĝo de 83, post vivo plena de ĉiuspecaj aventuroj kaj travivaĵoj, ke oni neniam sufiĉe povas esti singardema.

** Frusta = kaduka, eluzita (Karolo: Piĉ: La Litomiŝla tombejo).

 

Via opinio pri Kazinski venas tro malfrue