Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tiel okazis aŭ Mistero minora
Titolo Tiel okazis aŭ Mistero minora
 
Aŭtoro Ferenc Szilágyi 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1982 (repr) 
EldonintoArtur E. Iltis 
KlarigojMallonga krimromano, lingve elstara.
Formato 120 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Minore maĵora de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Clelia Conterno-Guglielminetti

Mistero minora

Fonto: La nica literatura revuo, n-ro 5/1 paĝoj 37-39
Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr51/recenzo.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Tiel okazis, aŭ Mitero minora, originala romano de F. Szilágyi. 120 pĝ, helgrize bindita kun vinjeto. Eld. KOKO, Kopenhago, 7,20 N.F.

Kiam oni proponis al mi recenzadon de tiu ĉi libro, oni atentigis min: "Alia kritikisto juĝis ĝin nulo, vidu vi ...". Mi rigardis kaj trarigardis la verdetan volumon; plaĉa preso, dialogoj; sekve, ne peza briko; mi povas riski. Kaj mi riskis.

Efektive, ĝis paĝo 78 ankaŭ mi havis miajn dubojn. Je tiu paĝo, tre verŝajne la antaŭa leginto flankenĵetis la libron kun spito: de tie ĉesas liaj (aŭ ŝiaj?) krajonaj notoj. Kaj ankaŭ mi, perpleksa, emis fari samon. Libro kiu komenciĝas honeste kiel am-romano, sed daŭras kiel detektiva, nuancas sin per psikanalizo, iĝas fine pasteĉo ...

Sed la antaŭa leginto estas kompetentulo. Kaj mi ne. Do mi legis plue por scii, el tiu miksaĵo, "kiu estis la mortigisto"; kaj, ankaŭ, ĉar mi flaris ian dir-ne-diron, ian duonrideton de la aŭtoro inter la linioj, komence ne percepteblan, poste iom pli senteblan, kvazaŭ gajan ruĝ-oran fadenon plektatan en nigra trikaĵo. Ne, mi pensis, ne, ĉi tie ne temas pri nekredebla frenezaĵo ...

Kaj, ha! mi ricevis premion!...

Kia estas la premio, kiu atendas la legontojn, mi ne diru. Mi diros nur: "Aĉetu la libron, vi bone elspezos vian monon". Kompreneble, se vi legos ĝis la lasta linio.

"Sed fine, pri kio temas?", demandos la eventuala kliento. Mia kara, temas pri relparo, okulparo, kruroparo: ne strange, se post kelkaj paĝoj ni trovos tute simplan paron. Sed ve! La ina duono malaperas post kelkaj aliaj paĝoj, en kiuj petolas stulta melodio kun la jenaj, stultaj vortoj:

"Maks', la ŝejk', galope krimas.
Ĉiuj tremas. Mi ne timas.
Stulta Makso, kara Makso,
Kiam venos la klimakso?"

La vira duono tre suferas, kaj kulpigas la militon: ŝi malaperis dum iu misio. Aŭ ŝi forkuris eksterlanden, aŭ (laŭ ŝia lasta bileto) li "ne estis la ĝusta,viro" por ŝi. Li iras daŭrigi sian vivon en Svedujo kiel ĵurnalisto. Kie ŝi estas? Kiu estas la nova "ĝusta viro"? Iam li aŭskultas koncerton de iu stranga muzikisto: jen, en la verko de tiu-ĉi homarano-partizano-komponisto, aperas subite la tono de "Maks', la ŝejk' ...". Kaj la malfeliĉa aŭskultanto, subite atentema, kredas aŭdi en la muziko tutan rakonton pri sia amatino kaj estas firme konvinkita, ke ŝi iĝis la virino de tiu muzikisto, kaj ke tiu ĉi nova ŝia amanto mortigis ŝin. La afero iĝas monomanio, kaj la libro iĝas ... Nu, aĉetu ĝin, vi vidos. Sed, mi petas: ne flankenĵetu ĝin post paĝo 78, kiel faris mia antaŭanto.

Ĉu mi plu rakontu? Haha! Trinku mem el la glaso, mia karulo. Mi ne diros, ĉu la mortiginto estas la viro kun revolvero, kiu sendis dramajn leterojn al siaj amikoj, aŭ la viro kiu ŝvitas ĉe fortepiano, aŭ neniu el la du, aŭ la kato de mia pordistino. Aĉetu la libron, scivolulo. Mi povas malkaŝi nur unu el la "minoraj misteroj": Maks', la ŝejk', estas vi, vi, leganto. "Kara Makso, stulta Makso ...". Haha! venos, venos la klimakso. Se vi aĉetos la libron, kaj kompreneble se vi daŭrigos post paĝo 78. Kaj vi komprenos ĉion. Ĉiuj pecoj el la kaprompaĵo kuniĝos harmonie. Fulmo lumiga trafos vin, kaj vi krios, kiel mi faris: "Fine mi komprenas la radion!". Eĉ kelkaj strangaj misuzoj de tempoj, eĉ neologismoj havas sian ĝustigon: jes, kaj bone estas, se vi ne komprenis, ĉu "klimakso" estas besto, vegetalo aŭ psikanaliza termino (Esperanta vorto certe ne: ankaŭ tion mi rajtas malkaŝi). Aĉetu, aĉetu.

Nu, mi estu sincera, mi ĉisupre parolis pri "kelkaj", ne pri "ĉiuj" misuzoj. Iuj frazoj restas obskuraj ankaŭ, kiam oni akiris la ŝlosilon por interpreti la libron. Ekzemple, "la kompreno kiom malproksime ..."(p. 7) ne kompreneblas; la domoj sur p. 16 estas ne nur en reala, sed en metafora nebulvualo; sur p. 28 "mia senprudenta brulo digestas min": bonan apetiton!; sur p. 33, iom aplombe "ni estas distribuejo", sur p. 44, "li metis en siaj muzikaĵoj la plej kuraĝan atonalion" sed ne la plej movan akuzativon; "apero" aspektas "aspekto" sur p. 45 ...; "urbo, kiun li ŝatus revidi tiel, kiel li vidis ĝin" (p. 83): ĉu per okuloj?! ... Aĥ, jen, li ŝatis revidi ĝin tia! Kaj ankaŭ estas malfacile kompreneblaj pluraj vortoj: metuŝalema (= kiel Mathusalem), ŝlagro, cerbspiralo, kodekso (= kodo), kaj laŭvortare, jes, ankaŭ klimakso.

Kelkloke, oni eĉ ricevas malagrablan impreson pri hezito, pri lamado, kvazaŭ temus pri rapida traduko el alia lingvo: p. 81-82 mi ne sukcesis bone sekvi la priskribon de Londono, nek lokigi ĝin en la tempo: ĉu antaŭ la vojaĝo tien de la ĉefrolanto? Supozeble jes, sed kiel li povis verki artikolojn pri ĝi antaŭ ol forveturi?

Nu, ne gravas. Vi transsaltos tiujn barojn por kuri senhalte, senspire, al la fino: ĉar (krom la krima mistero, la minora mistero kaj la ŝejka mistero) vi volos trapenetri la misteron plej grandan, t. e. ĉu la libro havas sencon aŭ ne. Kaj, vidu, "kara Makso, stulta Makso", tiajn librojn ni bezonas en Esperanto: librojn por vagonaro, kiuj igu vin forgesi pri via haltejo kaj pagi krombileton; librojn, honestajn librojn, senpretendajn, normalajn librojn: ne ĉefverkojn. Ni Esperantistoj ĉiam celis "doni al la Movado la Ĉerverkon, kiu mankis": kaj, en la arbaro de ĉefverkoj, mankas la verkoj.

Do, aĉetu la libron. Aŭ ankaŭ, kara Makso, aŭskultu la konsilon de maljuna ekspiratino: havu ĝin prunte.

 

Via opinio pri Tiel okazis aŭ Mistero minora